ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

revuoj

Internacia Pedagogia Revuo

La nova arkivo de IPR: La retejo de IPR en 2023 kunfandiĝis kun la retejo de ILEI. La arkivo celas enhavi ĉiujn numerojn de la pli ol centjara fakrevuo. Se vi rimarkas erarojn aŭ se vi havas mankantan numeron, bonvolu kontakti la redaktoron (jozefo.nemeth<ĉe>gmail.com).

IPR prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj, organizajn informojn. IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie Esperanto estas instruata.

RedaktantojJozefo Nemeth (red.), Luigia Oberrauch Madella, Rob Moerbeek, Ahmad Reza Mamduhi, Mireille Grosjean.

Redakciaj informoj: 
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio.
Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, <jozefo.nemeth@gmail.com>, tel: (+36-70) 931-0530.
La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <moerbeekr@gmail.com>.
Nova peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kiu zorgos pri vidhandikapitaj membroj de ILEI kaj abonantoj de la tekstaj versioj IPR kaj JA, estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59@yandex.ru.

Pri la preferata formato de artikoloj sendotaj al nia redakcio:
Formato: A/5, Times New Roman 11. Marĝenoj (en mm-oj): 1,5 - 1,5 - 2,5 - 1,5.
La maksimuma longeco de fakaj artikoloj estas 5 paĝoj (la pli longaj artikoloj povas aperi en pluraj partoj). La informaj, ne-fakaj materialoj estu malpli longaj. La preferata formato estas docx, sed ni povas uzi ankaŭ odt, txt (kelkfoje ankaŭ PDF). La fotojn sendu ne en la teksta dosiero, sed aparte kaj ili ampleksu minimume 100 KB aŭ pli.

Jen specimeno de IPR (N-ro 2024/1).

IPR - hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ (lumdbildprelego de Jozefo Németh pri la historio de la revuo inter 1908 kaj 2022, prezentita dum VEKI-3 la 24-an de julio 2022)

Jen la aliĝ-formularo por iĝi membro de ILEI.

La kotizoj por ILEI-aliĝo (inkluzive de IPR)
  1. La kotizo kun papera + reta revuo IPR estas 25 EUR por A-landanoj, 12,50 EUR por B-landanoj.
  2. La kotizo kun reta IPR estas 12,50 EUR por A-landanoj, 6,25 EUR por B-landanoj.
  3. Kiel SUPERMEMBRO vi povas pagi 40 eŭrojn (por A-landoj) aŭ 22,50 eŭrojn (por B-landoj) por ricevi la retajn kaj paperajn revuojn IPR kaj JUNA AMIKO, la alian revuon de ILEI por progresemuloj.
  4. Simpla abono de IPR sen membreco: 30 €. Tamen bonvolu konsideri, ke ĝi estas multe pli malfacile traktebla de la administra vidpunkto. Multe helpus nin, se vi bonvolus aliĝi al ILEI pere de via landa sekcio.
Novaj landokategorioj de ILEI:
  1. B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, Papuo-Nov-Gvineo, Salomonoj, Vanuatu en Oceanio.
  2. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.

 

 

Juna Amiko

Juna Amiko 2020/1 ĉi tie elŝuteblas (7704 KB).



Jen revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Sen vort-klarigoj la revuo uzas nur 1500 vortojn, la plej oftajn, kompreneble. Por faciligi la komprenon, ĝi foje uzas divid-strekojn (-) ĉe kunmetitaj vortoj. La revuo ĝis 2014 aperis tri-foje en la jaro, kun 54 paĝoj, inkluzive de plenkoloraj kovriloj, ekde 2015 kvar-foje jare kun 40 paĝoj. Ĝi prezentas rakontetojn, artikolojn pri aktualaj temoj, poemojn, kantojn, kvizojn, ŝercojn, teatraĵetojn, raportojn pri Esperanto-aranĝoj, intervjuojn kaj multon pli. Ĝi havas rubrikon por etuloj (LUME – La Unua Mirinda Et-aĝo), por infanoj (LUDE – La Unika dua Et-aĝo) kaj ajnaĝuloj (LASTE – La Absolute Spektakla Tria Etaĝo). Plie, troveblas rubriko pri libroj kaj landoj, alia pri ludoj kaj enigmoj, unu pri Interkulturo, kaj plia pri granduloj de la Esperanta literaturo. Perantoj en trideko da landoj akceptas abonojn, eblas tra la abonservo de UEA ĝin mendi, ankaŭ rekte ĉe la kasisto de ILEI.

La abonkotizoj por la revuo Juna Amiko

Vidu la formularon por aboni la revuon Juna Amiko. Vi povas tajpi kaj subskribi la abon-formularon rekte per via komputilo aŭ poŝtelefono, sen devi printi ĝin. Kiam vi reabonas la sekvan jaron bonvolu simple turni vin al via sekciestro aŭ skribi al nia membroprizorganto Hamzeh Shafiee (hamzeho@gmail.com) kaj samtempe al nia kasistino Karine Arakelyan (ilei.kasisto@gmail.com). Vi povas ankaŭ gardi kaj resendi la saman formularon.

  1. Nura abono de reta kaj papera Juna Amiko kostas por A-landanoj 18 EUR kaj por B-landanoj 13 EUR.
  2. Nura abono de reta Juna Amiko kostas por A-landanoj 11 EUR kaj por B-landanoj 7 EUR.
  3. Se vi mendas 3 aŭ pli paperajn ekzemplerojn de JA al la sama adreso, vi pagos ĉiun jarabonon malpli: 15 EUR por A-landoj kaj 12 EUR por B-landoj.
  4. Vi povas ankau iĝi PERANTO de JA kaj ricevi 20% RABATON: Do, por papera kaj reta revuo vi pagos A-lande €14.40; B-lande €13. Ekde 3 paperaj ekzempleroj ĉe la sama adreso vi pagos nur A-lande €12.00, B-lande €12. Por la reta revuo vi pagos A-lande 8.80 EUR; B-lande 5.60 EUR.

Notu bone: Simpla abono al Juna Amiko (reta aŭ papera) ne igas vin membro de ILEI!

Enhav-prezento kaj enkonduko de Juna amiko 2013/2 (JPG, PDF). Redaktoro de Juna Amiko: Stano MARĈEK, redakcio@gmail.com. Specimena montro de numero 2019/3. (4 MB). Enhavoj kaj frontpaĝaj bildoj ekde la numero 2/2013 (137): http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/album/670161. Ĉiuj numeroj de la 40-jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/ 

Por kontribui al la tradiciaj rubrikoj bv. kontakti la rubrikestrojn (p. 3 de la revuo). Por ceteraj artikoloj bv. kontakti la redaktoron. La redaktoro enpaĝigas la revuon per InDesign de Adobe. Grafike aranĝitan artikolon per Word li povas konsideri nur kiel proponon de la aŭtoroj aŭ rubrikestroj, sed la enpaĝigon li devas fari mem. Pro tio bv. sendi la fotojn kaj la ilustraĵojn aparte, en bona kvalito: en la denseco de 300 punktoj (en la planata grandeco), aŭ 70 punktoj, sed tiam en almenaŭ kvaroble pli granda formato. Plej simple sendi la fotojn en la origina kvalito, do tiu de la fotilo. La redaktoro prilaboros ilin per Photoshop: nigre-blankigos, aŭ konvertos de RGB al CMYK, de tri koloroj al kvar por ofseta presado, korektos la helecon ktp. La tekstoj estu (se eble) skribitaj per unikodaj literoj.

Por vidi mallongan 8-lumbildan prezenton pri la revuo (kune kun malnovaj kovril-bildoj) klaku jene. Formato PPT, pezo 2.9 MB. Tio estis pretigita por la Kunveno de TEĴA - la ĵurnalista asocio, en Vilno, Litovio en majo 2008. Nova elano por Juna Amiko (artikolo de Mirejo Grosjean el IPR 2013/4). Reklamo en Ipernity

 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj