ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

ILEI anoncas VEKI-3!

Ni nuligis okazigon de la ĉeesta ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj ni organizas la Virtualan Esperanto-Kongreson de ILEI (VEKI-3) ekde la 23a ĝis la 30a de julio 2022. Ni bonvenigas ĉiujn. Bonvolu aliĝi per tiu ĉi Aliĝilo. Kvankam la aliĝo estas senpaga kaj ne deviga, se vi deziras donaci sumon al ILEI vi povas pagi al la ILEI-konto ĉe UEA (ilek-a).

Ankaŭ ILEI-Simpozio okazos kadre de VEKI-3 kiel planite.

La temo de VEKI-3 restas: Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado

Provizora programo de VEKI-3

Listo de aliĝintoj

Se vi deziras kontribui kiel preleganto aŭ alio, bv. skribi al ilei.kongresoj@gmail.com

(La paĝo estis laste aktualigita: la 15-an de junio 2022.)



© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj