![]() |
|
|||||
|
Sonmaterialoj kun Istva'n Szerdahelyi (kompilis Ma'rta Kova'cs)
Nia kolego NE'METH Jo'zsef (prononcu: nemet jojxef) entreprenis la teknikan arangxon. La tuta materialo aperis sur KD en MP3 formato kaj nun gxi estas auxskultebla ankaux interrete. Alia KD (en tradicia auxdformato) enhavas fragmentojn el la parto Esperantologio. Kaj la enhavon kaj la kvaliton de la registrajxoj influis, ke ne temas pri prelego destinita al publiko pli vasta ol la tiamaj studentoj de la seminarioj. Temas vere pri fragmentoj el tiuj prelegoj, registritaj por privataj celoj, aldone al skribaj notoj. Ili tamen povas esti interesaj por revoki la etoson de la kursoj de profesoro Szerdahelyi por tiuj kiuj havis la felicxon partopreni ilin aux havigi iun ideon pri ili al tiuj kiuj ne havis la bonsxancon koni lin persone. Pere de ili oni povas rekoni la brilan preleganton, eksenti la rilaton inter profesoro kaj studentoj, vidi iom la sistemon kaj postulojn de tiuj kursoj, la nivelon de la studoj. Kolorigas la materialon la fremdaj sed memorataj eksteraj bruoj: la trafiko de la strato Pesti Barnaba's cxe malfermitaj fenestroj, la grincado de la pordo, la tajpbruo de la sekretariino, ktp. Okazas devojigxoj de la cxeftemo, menciatas ekzemple fumado, kaj lacigxo foje paroligas en la gepatra lingvo. Por gardi la cxarmon de auxtenteco mi decidis ne tusxi la enhavon de la registrajxoj. La redaktado signifis kreon de cxapitroj en la materialo kaj aldonon de enhavtabela priskribo de tiuj partoj. Do, karaj auxskultantoj, bonvolu konsideri tiujn prelegerojn kiel dokumenton el unika dudekjara periodo de la universitata instruado de Esperanto, ligita al profesoro Szerdahelyi. (Pri Istvan Szerdahelyi aperis artikolo de dr-ino Ilona Koutny en IPR 1997/3 okaze de la 10-a datreveno de lia morto, krome en la numero 1998/1 tri artikoloj okupigxas pri tiu cxi temo, jen la verkintoj: d-ro Detlev Blanke, d-ro Blazio Vaha kaj d-rino Katalin Smideliusz) EnhavtabeloI. Esperantologio
II. Lingvopriskribo
III. Interlingvistiko
|
|||||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |