ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Hungara sekcio de ILEI

La 24-a Pedagogia Tago (8 marto 2008)

La 24-a Pedagogia Tago okazis en ITK (Fremdlingva Pliperfektiga Centro), kie eblas ekzamenigxi nun pri 22 diversaj lingvoj, interalie ankaux pri Esperanto en B1, B2, C1 niveloj laux la Komuna Europa Referenckadro (KER). Vendredon antaux la Pedagogia Tago la estraro de ILEI havis priparoladon kun la direktorino de ITK Dr. Gáborján Lászlóné kaj la vicdirektoro Dr. Szabó László pri la antauxpreparata unulingva Esperanta ekzameno, kiun ILEI-UEA kaj ITK komune ellaboras. Sabaton kvindeko da esperantoinstruantoj havis pliperfektigan trejnadon en tiu cxi instituto. Komence Palma Csiszár-Salomon informis pri la statistikoj rilataj al la esperantlingvaj ekzamenoj en ITK. Ekde 2002 cxiujare pli-malpli 7000 ekzamenoj okazas en la instituto pri Esperanto. La sumon oni nepre duonigu, cxar la busxa kaj la skriba ekzameno kalkuligxas aparte. Estas personoj, kiuj jare plurfoje provas ekzamenigxi, se la unuan fojon ili malsukcesis, do oni povas diri, ke pli-malpli 3000 pesonoj ekzamenigxas pri Esperanto jare en la Fremdlingva Perfektiga Centro. La pliparto de la kandidatoj rolas kontentige en la busxa ekzameno, sed la sukcesoprocento en la skriba parto meznivele estas nur cxirkaux 40%-oj. La statistikoj montras, ke la lernantoj havas problemojn pri la traduko el la hungara al Esperanto, pri la testo, kaj surprize ankaux pri la tekstokompreno. Specimeno de la ekzameno troveblas en la hejmpagxo www.edukado.net, kaj nun jam ankaux sur la hejmpagxo de ITK: http://www.itk.hu/vanyagok/eszperanto/index.htm
Post la prezento de la statistikoj la cxeestantoj komune korektis solvojn de la februara ekzamena traduktasko, kaj de la tekstokompreno helpe de Zsuzsa Tötösné Gados. La kunlaborantoj de ITK klopodis klarigi la postulojn kaj la uzatan korektmanieron. Post la asembleo de ILEI-HU, la partoprenantoj pridiskutis en grupoj kiel eblus prepari la lernantojn pli efike al la taskoj, kiuj estas laux la statistikoj malfacilaj por ili.
Dum la posttagmezo Dr. Ludoviko Molnár prezentis la projekton Lingvolancxilo, kies celo estas almenaux eksperimente enkonduki Esperanton en kiel eble plej multajn bazlernejojn por plifaciligi la lernadon de aliaj fremdlingvoj. Momente en Hungario en 5 bazlernejoj oni instruas Esperanton, kaj oficiale nur en unu mezlernejo, kvankam ankaux abiturientigxi eblas pri Esperanto en Hungario. Post tio Veronika Hée prezentis interesan prelegon pri la planita nova eldono de la hungara-esperanta vortaro, redaktita de Alfonz Pechan.
Fine de nia programo alvenis la estraro de ILEI, kiu havis liberan interparoladon kun la cxeestantoj. Zsófia Kóródy, vicprezidantino prezentis la nove eldonitan esperantlingvan tradukon de Komuna Europa Referenckadro (KER), kiu estas tre utila en la laboro de la ekzamenantoj kaj instruantoj de Esperanto. Sxi informis la publikon ankaux pri la ellaborata unulingva Esperanto ekzameno. Tamen la celpubliko de la ILEI-ITK ekzameno ne estas cxefe la hungaroj, sed cxiuj eksterlandaj esperantolernantoj. Gxuste pro tio mankos el tiu ekzameno la tradukekzerco, kio estas la plej granda diferenco kompare al la nuna dulingva ekzameno de ITK. Pliaj informoj pri Pedagogiaj Tagoj troveblas en la hejmpagxo de ILEI: www.ilei.info.

Salomonné Csiszár Pálma

Porinstruista perfektigxo dum la 23-aj Pedagogiaj Tagoj de la Hungara Sekcio de ILEI kaj Metodika Seminario de edukado.net (28-29. oktobro 2006)

Onidire (ankaux) hungaroj estas strangaj rekordemuloj ecx en Esperantio. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento okazis amasbatalo antaux la prelegejo, kie la 200 lokojn jam okupis 300 personoj, sed ankoraux centoj volis eniri por cxeesti seminarion de la hungardevena Andreo Cseh. Nuntempe mirigas la mondon la fakto, ke de jaro al jaro kvin miloj da hungaroj akiras sxtatan atestilon pri meznivela kono (B2) de la lingvo E-o - por validigi sian universitatan diplomon. La lastan semajnfinon de oktobro 2006 kulminis la mirakloj en Budapesxto: en sian landon revenis profeto, kiun kvardeko da E-instruistoj volis auxskulti tie!

Por skeptikuloj envicigxu tamen tri kauxzaj klarigoj almenaux pri tiu lasta fenomeno: la heroino de la antauxa frazo - Katalin Kovats - havis grandan fakan prestigxon jam en la 90-aj jaroj, kiel altlerneja metodologo en la hungara urbo Szombathely; post la internaciigxo de sxia kariero restis seninterrompa la rilato kun la samlandanoj (en marto 2004 okazis interesa interreta kunlaboro dum la Budapesxtaj Pedagogiaj Tagoj pri edukado.net, la plurelektaj gramatikaj testoj faritaj de la partoprenantoj de la PT en oktobro 2005 estas konsulteblaj en la pagxaro de edukado.net ktp.); fine, akompanis sxin Sylvain Lelarge, kiun oni persone ankoraux ne konis en tiu cxi rondo. La seminarianoj kolektigxis, do, kun grandaj atendoj, la du gvidantoj venis kun kofregoj da diversaj materialoj kaj kun la rutino de sukcesa kunlaboro. Katalin entreprenis la taskon largxigi la horizonton per diskonigo de historiaj kaj nuntempaj metodologiaj novajxoj, Sylvain respondecis pri la korpa kaj mensa aktivigo de la cxeestantaro. Samtempe oni povis sperti la evoluon de la hungarino en la arto de "piklingvado" [hungarismo por bildigi ironian kritikemon], kaj gxui la faman spritecon kaj cxarmon de franco.

La tempaj kadroj de la seminario (12 horoj brute, kun cxiuj pauxzoj, kiuj fakte ne ekzistis) ne ebligis sisteme tusxi la erojn de la lingvoinstrua metodiko. La celo de la gvidantoj estis veki la emon je rekreigxo - metodika, sed ankaux tutpersoneca. Tial ni ricevis jam antaux la seminario instigajn hejmtaskojn; ni rememoris la tempon, kiam ni mem estis lernejanoj, kursanoj; ni denove konsciigxis pri la diversaj inteligentecoj kaj instrukanaloj, per propraj spertoj; ni gape auxskultis la anekdoton pri la perfekta virino kaj same la mirindan vivhistorion de Andreo Cseh; el televida, magnetofona, komputila kaj homvocxa fontoj, per cxiu palpebrumo, je cxiu pasxo ni havis cxirkaux ni grandegan intelektan kaj materian ricxajxon, el kiu ni libere povis sorbi tion, kion ni bezonis. La garantio de la sukcesa seminario estis, ke la profeto ne nur predikis. Sxi ja prezentis, kiel estas sxangxigxantaj la euxropaj tendencoj de la lingvoinstruado; sxi diris, ke ekzamenaj motivigoj de la kursanoj baldaux estos for pro la disvastigxo de la memtaksaj sistemoj - sed sxi kaj li pruvis ankaux tion, ke instrui kaj lerni estas bonega kaj plezuriga homa kunagado. Ili konvinkis la seminarianojn, ke tiu kolektiva laborgxojo (danke al la 21-aj jarcentaj teknikaj helpiloj) povas esti dauxrigata ecx ekster la kadro de seminarioj.

Marta Kovacs, kovacsm@berzsenyi.hu

 

La 22-a Pedagogia Tago (15. oktobro 2005)

Enkonduko: La plurelektaj gramatikaj demandoj okupas 15%-ojn en la skriba parto de la hungaria sxtate agnoskita lingvoekzameno pri Esperanto. Tial la partoprenintoj de la Pedagogia Tago auxtune en 2005 ene de metieja kunlaboro okupigxis pri la verkado de tiaj demandoj, por ke la kolektiva sagxo estigu ekzerc-materialon por la preparkursoj al tiu ekzameno.

La strukturo de la ekzamena materialo

En la ekzameno la ekzamenato devas solvi dum 30 minutoj 50 plurelektajn demandojn. La serioj estas kunmetitaj el datumbazo far komputilo. En tiu datumbazo la demandoj estas grupigitaj laux gramatikaj problemoj, kaj la komputilo elektas el cxiu grupo antauxe difinitan nombron da demandoj.

Pri tiu materialo

Ankaux tiuj ekzercaj demandoj havas similan strukturon, kiel la ekzamena materialo, sed ili formas malpli da grupoj, kaj ankaux miksitajn kategoriojn. (Ni emfazu, ke tiuj kategorioj ne estas tiuj de scienca gramatiko, ili servas nur kiel praktikaj helpiloj.)
Dum la komuna laboro cxiuj gekolegoj verkis demandojn en 4-6 kategorioj, tiun materialon vi trovos cxi-kune.
La aldonita tabelo prezentas la kategoriojn kaj la kvanton de pretaj demandoj (vd. sube!)

Kiel uzi tiun materialon?

1. Post resumo aux ripeto de iu gramatikajxo oni povas solvigi cxiujn rilatajn demandojn (tabelvortoj, prepozicioj ktp.).
2. Kunmetu seriojn! Unu serion mi faris por doni ekzemplon. La solvoj videblas cxi tie! El la nuna materialo kun 171 demandoj estas kunmeteblaj 4-5 serioj. La supre menciita tabelo prezentas ankaux la optimuman proporcion laux la opaj kategorioj, respektive tion, kiom mi elektis el ili por mia serio.Por solvi la taskojn, la kursanoj uzu la aldonitan kradaron: ankaux dum la ekzameno oni devas tiel prezenti la solvojn, krome la serioj restos reuzeblaj, se oni nenion skribas sur ilin.

Alvoko al dauxrigo de la laboro
Kelkaj el la problem-grupoj enhavas tre malmultajn demandojn, kaj tio instigas al plia komuna laboro. Mi petas la gekolegojn vastigi tiun "bankon". Sendu al mi viajn publikcelajn demandojn kaj (post iom da tempo) mi aldonos ilin al la jam ekzistantaj.Dankon al cxiuj gekolegoj, kiuj entuziasme partoprenis tiun laboron. Mi deziras fruktodonan utiligon de tiu materialo dum viaj kursoj!
BEVEZETE'S: A magyarorsza'gi a'llamilag elismert eszperanto' nyelvvizsga ira'sbeli re'sze'ben 15%-ot tesz ki a feleletva'laszto's teszt. Ezért a 2005 o"sze'n megrendezett Pedago'giai Napon a re'sztvevo" kolle'ga'k egy mu"helymunka kerete'ben teszteket ke'szi'tettek, azzal a ce'lzattal, hogy a kollekti'v bolcsesse'g eredme'nyeke'nt le'trejött feladatokat gyakorlo'anyagke'nt lehessen felhaszna'lni.

A vizsgaanyag fele'pi'te'se
A vizsgán 30 perc alatt 50 nyelvtani feleletválasztós tesztet kell megoldania a vizsgázónak. A tesztsorokat egy tesztbank alapján számítógép generálja. Ebben a tesztbankban a feladatok nyelvtani problémák szerint vannak csoportosítva, s a gép elõre meghatározott számú kérdést emel be a sorozatba minden egyes problémacsoportból.

A gyakorlo'anyag

A gyakorlóanyag is hasonló módon épül fel, mint a vizsgaanyag, ám kevesebb csoportot tartalmaz, s vannak vegyesebb kategóriák is. (Szeretném hangsúlyozni, hogy a csoportok nem tudományos nyelvtani fogalmakat reprezentálnak, pusztán gyakorlati fogódzók.)
A közös munka során minden kolléga 4-6 nyelvtani problémához írt feladatot, ezek találhatók ebben az anyagban.
A mellékelt táblázat mutatja, hogy mibõl mennyi készült el (ld. lent!)

Hogyan használhatjuk ezt az anyagot?

1. Egy adott nyelvtani jelenség ismétlésekor, összefoglalásakor megcsináltathatjuk az összes rá vonatkozó tesztet (pl. k-tabellaszavak, elöljárók).
2. Készítsünk sorozatokat! Egyet elkészítettem mutatóba. A megolda'sok itt la'thato'k! A jelenleg kész 171 kérdésbõl 4-5 sorozat állítható össze. A fent említett táblázatban láthatjuk, hogy milyen arányban lenne ideális válogatni az egyes kategóriákból, illetve hogy a rendelkezésre álló 171 feladatból mennyit válogattam kategóriánként.

A tesztek megoldásakor a hallgatók használják a mellékelt rácsot: a vizsgán is így kell beadniuk a megoldást, valamint a sorozat is többszörhasználatossá válik, ha nem firkálják össze

Felhívás a munka folytatására
Egyes kategóriák még nagyon hiányosak, további közös munkára sarkallanak. Kérem a kollégákat, hogy bõvítsék a "bankot", s ha közkinccsé szeretnék tenni, küldjék el újabb tesztjeiket, s - idõvel:) - csatolom õket az eddigiekhez.A tesztírásban résztvevõ valamennyi kollégámnak köszönöm a lelkes közremûködést, s kívánom, hogy jól tudják hasznosítani ezeket a teszteket a tanítás során!

KOVACS Marta 1221 Budapest Ady E. u. 23-25/c. kovacs.marta@eszperanto.hu (1) 226-36-02, 06-20-344-67-00

Nyelvtani kategória
Gramatika enhavo
kész itemek
pretaj demandoj
darabszám egy
50-es sorban

(jelenleg/optimálisan)
eroj en serio de 50 demandoj
(nun/optimume)
I. segédigék
helpverboj
30
6/3
II. utóképzõk
sufiksoj
25
6/5
III. végzõdés
finajxoj
20
5/4
IV. tabella k-
k-tabelvortoj
20
5/4
V. tabella
aliaj tabelvortoj
7
3/5
VI. birtoklás, birt. és visszaható nm.
esprimo de posedo; refleksivoj
10
3/3
VII. számn.; dátum, óra
numeraloj; dato, horo
9
3/4
VIII. vonzat
rekcio
14
5/4
IX. elölj.
prepozicioj
8
3/4
X. elölj. párok
"paraj" prepozicioj (apartaj malfacilajxoj por hungaroj)
7
3/3
XI. fokozás, hasonlítás; estas -e, gradigo, komparo; estas -e
5
2/3
XII. elõképz.
prefiksoj
5
2/2
XIII. au-szavak; összetett mondatok, kötõszavak
aux-vortoj; kompleksaj frazoj, konjunkcioj
5
2/2
XIV. melléknévi igenév
participoj
6
2/4
Összesen
Sume
171
50

 

La 21-aj Pedagogiaj Tagoj

La 19-an kaj 20-an de februaro 2005 okazis la 21-aj Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto kun partopreno de 61 hungariaj gekolegoj kaj 7 eksterlandaj gastoj.

La programo komencigxis per gratulo al sinjoro Ja'ki Ferenc, kiu estas ekzamenanto pri Esperanto en la Fremdlingva Pliperfektiga Centro jam de 40 jaroj, kaj kiu pasintjare farigxis 85 jara.

Poste Palma Salomon-Csisza'r konigis la plej fresxajn statistikajn rezultojn koncerne la lingvoekzamenojn. Kvankam la nombro de ekzamenigxantoj dauxre kreskas, oni ne povas esti tute kontentaj, cxar la pliparto venas terure malbone preparita al la ekzameno. Dum la mezgrada skriba lingvoekzameno en 2004 sukcesis nur la 29%-oj de la kandidatoj. El 2623 lernantoj 1039, sekve preskaux 40%-oj atingis 0 poenton en minimume unu el la taskoj. La plej grandan problemon kauxzas la tasko "traduko el la hungara al Esperanto". Estis disdonita materialo pri la plej oftaj eraroj. La preleginto emfazis, ke la tempo dedicxita al la lernado de Esperanto estas tro malmulta, oni devus pli multe okupigxi interalie pri tradukekzercoj, legado de gazetartikoloj, instruo de vortar-uzado.

Imre Szabo raportis pri la busxa ekzameno, tie la plej grandan problemon kauxzas TIMO, kiu ofte malhelpas la lernantojn ekparoli, montri kion ili fakte scias. Li diskonigis, ke estas ebleco por instruantoj partopreni dum la busxa ekzameno por kolekti spertojn, kaj surbaze de tio fari poste provekzamenojn por siaj lernantoj. Li diris, ke estus grave, ke la lernantoj precize sciu kio okazas dum la ekzameno (transdono de dokumentoj, kontrolo de propraj indikoj, elekto de bildo, situacio, ktp.) Gravas, ke la gastoinstruisto devas subskribi deklaron pri konservo de la sekretoj, sekve li ne rajtas diri al siaj lernantoj, kiuj estis la konkretaj demandoj, bildoj, situacioj. Anoncigxi eblas cxe Imre Szabo. Pri la dato de ekzamenoj en marto vidu en la detala raporto.

La laboro de ILEI-sekcio komencigxis per la salutvortoj de Renato Corsetti, prezidanto de UEA, poste prezentis sin al la publiko la estraro de ILEI, kaj ili konigis sian laboron. Sekvis raporto de la hungaria sekciestro pri la pasinta jaro, estis raporto ankaux pri la pasintjaraj du Pedagogiaj Tagoj. Marta Kovacs petis apogon de ILEI por pliperfektiga kurso de abiturientaj ekzamenantoj pri Esperanto. Estis disdonita enketilo por elformi komunan opinion pri la minimuma longeco de kurso de nulo gxis la mezgrada ekzameno, por demandi kiajn instrumaterilojn uzas la gekolegoj, kian kvalifikatecon ili havas, kiom da lernantoj ili preparas al la lingvoekzameno. La lasta demando estas grava, cxar supozeble multaj hungariaj instruantoj de Esperanto ankoraux ne scias pri Pedagogiaj Tagoj. Laux la gxisnunaj rezultoj de la enketilo la cxeestintoj preparas nur la 10%-ojn de la jare 6000 kandidatoj. Estus tre grave, ke nia arangxo atingu pli vastan publikon por certigi bonkvalitan instruadon de Esperanto. La enketilo estas ankoraux plenigebla kaj resendenda!! Por elsxuti gxin klaku cxi tie!

La asembleo de ILEI-sekcio finigxis per vigla debato. Estis pridiskutita la problemo, ke la lernantoj ne uzas Esperanton post la trapaso de lingvoekzameno, ofte ili ecx ne scias pri la uzebleco de la lingvo, cxi-rilate estis emfazita la respondeco de la instruantoj. Estis, kiu asertis, ke esperantisto ne farigxas, sed naskigxas, aliaj opiniis, ke sxangxigxis la intereskampo de la homoj, dum la kluboj malplenigxas, la Esperanta agado en interreto floras.

Estraranoj de ILEI prezentis du interretajn servojn. Hokan Lundberg parolis pri la projekto Lernu!, sur ilia hejmpagxo trovigxas 12 diversnivelaj kaj diverstipaj kursoj pri Esperanto.

Radojica Petrovic' prezentis la projekton Interkulturo, pere de kiu diversnaciaj lernantoj povas intersxangxi spertojn pri sia kulturo, pritrakti diversajn interesajn temojn, ekkoni pli bone la kulturon unu de la alia.

Post tiuj du prelegoj la duono de la partoprenantoj transiris en la komputilan cxambron por propraokule vidi la prezentitajn programojn, dume la alia duono povis starigi demandojn al la ekzamenantoj.

La programo daurigxis per la prelego de Marta Kovacs pri la nova abiturienta sistemo enkondukita ekde 2005. Abituro pri lingvoj ekde nun estos deviga, kaj inter la elekteblaj lingvoj estas ankaux Esperanto.

Ge'za Kurucz prezentis malfacilajxojn en Esperanto por hungaroj, li emfazis, ke oni provu eviti hungarismojn, oni uzu pli ofte certajn sufiksojn (-um, -acx), kaj oni atentu pri frazoj, kiel ekzemple "Li trovis sxin bela". Fine de sia prelego Ge'za Kurucz disdonis mallongan tradukekzercon, kaj petis, ke oni traduku tiun por la sekva tago.

Laszlo Vizi prezentis sian metodon por efike instrui tradukadon. La publiko povis ekkoni la utilecon de tiu metodo tradukante kelkajn ekzemplofrazojn, partoprenante kvazaux kiel lernantoj dum studhoro.

La dimancxa tago komencigxis per la priparolo de la traduktasko de Ge'za Kurucz, la partoprenantoj multe sxvitis por solvi gxin, sed tamen estis multaj interesaj proponoj. Tiu ekzerco ne celis la lernantojn, sed pli testis la tradukkapablojn de la instruantoj kaj esprimpovon en Esperanto se temas pri kvazaux literatura teksto.

Poste ni traktis la estonton de hungaria Esperanto-instruado kun la gvido de Marta Kova'cs. Unue ni kolektis la terenojn kie Esperanto estas instruata, poste ni traktis la problemojn, kaj fine estis proponitaj ankaux eblaj solvoj.

La programo daurigxis per gruplaboro, la kvar grupoj partoprenis po duonhorajn diskutojn sinsekve kun la kvar temgvidantoj. Ni pritraktis la demandojn:

  1. Kiel akiri opiniojn de niaj lernantoj pri nia instrumetodo?
  2. Kiel okupigxi pri diverskapablaj gelernantoj?
  3. Kiel instrui, instigi al pensado en Esperanto?
  4. Gramatikaj problemoj en la instruado de Esperanto

La lasta programero estis la prezento de novaj studmaterialoj. Aperis la reellaborita lernolibro de Oszka'r Princz kun pli multaj lecionoj, kiuj pli bone prilaboras la temojn de la lingvoekzameno. Por la pasintjare eldonita lernolibro de La'szlo' Szilva'si aperis ekzercokajero kaj kompaktdisko.

Dum la tuta arangxo funkciis LibroServo, novajxo estis krom la menciitaj lernolibroj, la novelkolekto de Thierry Salomon, kies unua eldono tute elcxerpigxis. La dua eldono kaj cxiuj aliaj libroj de la LibroServo estas mendeblaj rete cxe abonasoft@pro.hu, vi povas samloke aboni al Juna Amiko kaj Monato.

Fine ni menciu la anoncojn:

  • Baldaux aperos dulingva poemkolekto de sinjoro Ja'ki Ferenc.
  • Eugeno Macxo invitis al arangxo pri la politika partio EDEE, kiu okazos inter la 28a-29a de majo en Hungario, Also'ors Honve'd u.10, <Eumacko@aol.com>
  • Zso'fia Ko'ro'dy, kiu laboras nun en la Esperanto-Centro de Herzberg salutis la partoprenantojn letere, kaj invitis ilin al la tie organizotaj Pedagogiaj Tagoj, kiuj okazos inter la 1a kaj 3a de oktobro, www.esperanto-zentrum.de
  • Thierry SALADIN, Cseh-instruisto <apsike1997@yahoo.fr> rete informis pri tio, ke li deziras rondvojagxi tra Euxropo dum tri aux kvar semajnoj por prelegi pri la temo: Kion la esperantistoj devus fari hore de la euxropa konstruo? La planita tempo de la vojagxo estas inter la dua parto de aprilo kaj la fino de junio 2005, li atendas la anoncigxon de grupoj, kluboj kie li povus prelegi.

Memkompreneble ni parolis ankaux pri la venontaj Pedagogiaj Tagoj, alvenis jam multaj kontribuoj, sed ni dauxre atendas viajn proponojn. La temo nepre rilatu al la instruado de Esperanto. La sekvaj Hungariaj Pedagogiaj Tagoj okazos la 15an kaj 16an de oktobro 2005, en Budapesxto.

Resumo pri la 19-20-aj Pedagogiaj Tagoj en la jaro 2004


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj