ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Instancoj

Partneroj

Kompleta listo de enmovadaj partneroj de ILEI (stato 2021-01-01, pdf)

Kompleta listo de ekstermovadaj partneroj de ILEI (stato 2021-01-01, pdf)

ILEI starigas partnerajn rilatojn kun internacie agantaj institucioj, kies celoj ne misakordas kun tiuj de ILEI kaj kiuj havas agadojn au projektojn kiuj povas kontribui al la agadplanoj de la ligo au kun kiuj komunaj projektoj estas starigeblaj. La partnereco ne signifas, ke ILEI nepre ligas sin al la tuta celaro au agado de la partneroj. Jen koncizaj informoj pri kelkaj instancoj kaj projektoj kun kiuj ILEI havas kontaktojn kaj kunlaboras:

Edukado.net

Jen tre resuma prezento de la funkcioj de edukado.net okaze de ghia 7-jara datreveno, kun funkciantaj ligoj.

http://www.edukado.net/pagina/La+7-jara+edukado.net/18046//

Bunta fonto de plej diversaj edukaj helpiloj kaj informoj. Interalie:

  • informoj pri konataj Esperanto-kursoj en chiuspecaj kaj chiunivelaj lernejoj, kun kontaktebloj
  • katalogo de chiuspecaj lerniloj, serchebla lau agh-nivelo, tipo, autoro, lingvo kaj plio.
  • richa kolekto de ekzercoj, ludoj kaj kurs-apogiloj
  • superrigardo pri chiuj ekzamenebloj
  • eblecoj lasi komentojn kaj opiniojn che lerniloj kaj aliloke
  • abunda fonto de lego-, son- kaj vid-materialoj
  • La pagharo akceptas korespondpetojn, kun ordigitaj informoj kaj fotoj, tiel ke vizitanto povas facile trovi konvenan partneron au grupon - serchante lau landoj, aghoj ktp.

Lernu.net

Multlingva pagharo por senpage lerni Esperanton. <www.lernu.net>

La pagharo havas:

  • prezenton de Esperanto, mallongan historion pri la lingvo kaj movado;
  • diversspecajn kaj diversnivelajn kursojn (ankau por infanoj. Che kelkaj el la kursoj lingvohelpantoj korektas taskojn, senditajn de la uzantoj.);
  • ludojn kaj ekzercojn por lerni vortojn kaj utilajn frazojn, multlingvan vortaron, bildvortaron kaj plian elshuteblan materialon;
  • kelkajn gramatikojn: plurlingvan koncizan gramatikon, detalan gramatikon en Esperanto kaj verkon La tuta Esperanto;
  • rimedojn por komuniki kun aliaj lernu!-uzantoj: mesagh-sistemon, tujmesaghilon, forumojn;
  • bibliotekon kun legkonsiloj, libroj, prezento de revuoj (i.a. Juna amiko), muziko kaj filmoj;
  • ekzamenojn kaj virtualajn lecionojn en virtuala klaschambro;
  • eblon per ‘rss’ aboni novajojn, forumojn kaj tagovortojn.

E@I (Edukado-che-Interreto)

http://www.ikso.net/eo/

Junulara organizo kies retejo prezentas sin en 32 lingvoj. Inter la projektoj de la grupo estas la retejo <www.lernu.net> kaj Lingvo-prismo <www.lingvo.info>. ILEI kunlaboras kun E@I diverskampe, ekzemple en kuneldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto kaj pri instrukapabligaj trejnseminarioj kadre de la projekto Flugiloj al Malfacila Vento http://eo.wikipedia.org/wiki/Flugiloj_de_Malfacila_Vento.

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)

IFEFIFEF havas celon disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝi havas 800 membrojn kaj landajn asociojn en 22 landoj. IFEF aperigas bultenon sesfoje jare kaj eldonas fakajn kaj terminologiajn verkojn. IFEF kaj ILEI subskribis Interkonsenton en majo 2012, kadre de la 64a Kongreso de IFEF.

Inter la kampoj por kunlaboro estas:
1. Evoluigo de modernaj kursoj de Esperanto por uzo en fervojiistaj rondoj.
2. Organizado de seminarioj por trejnado de instruistoj, ĉefe en la kadro de la IFEF-kongresoj.
3. Kunlaboro terminologia, atentante la bezonojn de la plene faka kaj pli ĝeneraluza terminaroj.
4. Defendado de lingva pluralismo en translimaj fervojistaj kontaktoj.
5. Kuraĝigo de kunlaboro inter la landaj sekcioj de ILEI kaj IFEF.

Eŭropa Esperanto-Unio

EEUEŭropa Esperanto-Unio estas organizo de la landaj Esperanto-asocioj en la 27 landoj de Eŭropa Unio kaj en la kandidataj landoj. EEU reprezentas eŭropuniajn esperantistojn antaŭ la organoj de Eŭropa Unio. Tiusence EEU ne zorgas nur pri informado rilate Esperanton kaj pri fortigado de la pozicio de Esperanto en Eŭropa Unio sed ankaŭ klopodas kontribui al diversaj celoj de Eŭropa Unio, speciale tiuj kiuj rilatas al la homaj rajtoj, ekologia konscio de civitanoj, lingva egalrajteco kaj ĝenerala humanisma solidareco.

Potencialaj kampoj de kunlaboro inter ILEI kaj EEU estas:
• Starigado de transnaciaj lernejaj projektoj pere de EU-programoj kun Esperanto kiel la ponta aŭ organiza lingvo.
• Gvidado al instruistoj, kiel prepari tiajn petojn konforme al EU-normoj.
• Evoluigo de kohera programo de instruista trejnado kaj ties oficialigo, ekzemple ĉe ALTE (Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo), per kunlaboro inter ILEI, UEA kaj EEU.
• Instigado en lernejaj rondoj al kantado de la Eŭropa himno en Esperanto.

 

Springboard

www.springboard2languages.org

Ampleksa projekto en Britio por enkonduki Esperanton en lernejojn surbaze de ghia propedeutika valoro, argumentante ke studado de Esperanto repagas la investon per ghia kontribuo al pli facila lernado de aliaj lingvoj. Unuflanke ghi malkashas la strukturon de lingvoj sen la balasto de multaj esceptoj kaj superfluaj kompikajhoj, aliflanke ghi donas fruan sukcesosenton, kiu tiel forigas timon kaj altigas la motivigon lerni novajn lingvojn kaj ekkoni la ligitajn kulturojn.

UAM

http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html


La Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, okazigas oficialajn tri-jarajn kursojn en Interlingvistiko, kaj plie unujarajn kursojn de instruista trejnado. Tiuj kursoj estas funkciigataj kunlabore kun ILEI kiu organizas kelkajn stipendiojn por partoprenontoj kiuj intencas poste aktive instrui Esperanton. La nuna unujara kurso estas priskribita resume che: <http://esperanto.pl/page.php>

FIPLV

http://www.fiplv.org/ (pagho chefe en la angla)

Federacion Internationale de Professeurs de Langues Vivante – Federacio Internacia de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj estas neregistara organizo kun rilatoj kun Unesko kaj (inter multaj aliaj) la Modernlingva Asocio de Usono. ILEI havas regulajn kontaktojn kun FILPV, kies sidejo estas en Graz, Austrio. Tiun statuson konfirmas la anglalingva dokumento ce: http://www.fiplv.org/documents/profileEN06.pdf.


ICH

http://ic-herzberg.de/

 

Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Tel: +49-55215983

Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsofia Korody, <zsofia.korody@esperanto.de>


Kastelo Gresillon

La Kastelo Gresillon ( Kultur-Domo de E-o) en Francio estis fondita en 1952 de membroj de la franca sekcio de ILEI, baldau post ghia propra fondo en 1949.
La kastelo havas la mision okazigi lingvajn kursojn, trejnsesiojn por instruistoj kaj oferti ekzamenojn.
Retejo: gresillon.org, retadreso: kastelo@gresillon.org

Kunlaborpunktoj:

ILEI portas al la partnereco:
• Liveron de gvidantoj por lingvaj kursoj en la centro
• Kunlaboron en la okazigo de ekzamenaj sesioj
• Diskonigon de la tuta oferto de la Kulturcentro Gresillon tra ILEI-kanaloj

Kulturcentro Gresillon portas al la partnereco:
• Disponigon de la materiaj kaj organizaj kondiĉoj por ILEI-kursoj
• Reklamadon de tiuj kursoj kaj aranĝoj tra la kanaloj de la kastelo
• Distribuon de informoj kaj varbiloj pri ILEI Kunlabore ILEI kaj la Centro:
• Esploros eblojn kaj bezonojn por kursoj kaj programoj pri instruista trejnado.
• Esploros eblojn por akcepti en la kastelo lernejajn grupojn partoprenante en translimaj interŝanĝaj programoj.

 

AIS
La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino estas la komuna agadpodio de fake elstaraj kaj lingvopolitike progresemaj sciencistoj el la tuta mondo, kiuj celas internacilingve pliefikigi la esploron kaj instruon de chiuj sciencoj, kaj pliproksimigi chi tiujn al la tekniko kaj arto, per plibonigo de la internacia komunikado kaj de la interfaka kunlaborado.

 

 

Fondumo Zamenhof

Fondumo Zamenhof estis fondita en decembro 1987 (nr rep. 5457/87 en la Ŝtata Notaria Oficejo en Bjalistoko) kaj registrita en junio 1988, de jenaj organizoj: UEA, TEJO, ILEI, CED, PEA, PEJ, Asocio de Polaj Studentoj (ties Esperanto-sekcio PSEK) kaj de bjalistokaj institucioj: Vojevodo (Regionestro) de Bjalistoka Vojevodio, Urbestro de Bjalistoko, Bjalistoka Filio de Varsovia Universitato kaj Bjalistoka Kultura-Societo. Unue UEA kaj PEA havis po 2 reprezentantojn kaj ĉiuj aliaj po unu. La Fondumon kontrolinspektas la pola Ministro pri Kulturo kaj Arto.

Ĝiaj celoj estas:

1. kreo de la Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, studejo kaj promociejo de la lingvo Esperanto kaj internacia centro por interŝanĝo: scienca, eduka, kultura kaj turisma.

2. disvastigado kaj subtenado de agado servanta al la plifortigado de la tutmonda paco kaj de la internacia kaj interhoma interkompreniĝo, konforme al la idealoj, kiuj estis la bazo por krei la Internacian Lingvon – Esperanton.

La Estraro de ILEI decidis, ke Ilona KOUTNY estu la ILEI-reprezentanto ĉe Fondumo Zamenhof por la sekva 3-jara periodo 2013-2015. 

 

Organizoj pri ekzamenoj aperas sub tiu rubriko.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj