|
Albanio Du
novaj E-kursoj Du novaj
E-kursoj komencigxis en februaro: unu en Tirane cxe ties blindulejo kun 7
gelernantoj 13-15 jaragxaj kaj unu en urbo de Vlora kun 4 gelernantoj 16
jaragxaj (gvidataj de Bardhyl Selimi kaj Martha Otto). Oni planas starigi novajn
kursojn en urbo de Kukes gvidota de Nehat Sokoli, en Pogradev gvidota de Gjergji
Gusho kaj en Shkoder gvidota de Saimir Beqiraj. Bardhyl
Selimi Auxstralio 19-a
Auxstralia Somerkursaro de Esperanto, 5-17/01/03 Bonege
funkciinta, la plej grava evento de Esperanto en Auxstralio altiris al 'Mirinda
Melburno' preskaux 80 personojn por lerni, gvidi kaj gxui la atmosferon de
Esperantujo. La vetero benis nin per sunbrilo kaj agrabla somera temperaturo,
perfekta por la ekskursoj al la ormineja urbo Ballarat kaj per pramsxipeto al
apuda historia velsxiphaveneto, Williamstown. La
gelernantoj estis dorlotitaj per la profesia instruado de Grazina Opulskiene (Litovujo),
Atilio Orellana Rojas (Nederlando), Vladka Chvatalova (Ĉeĥio),
Franciska Toubale kaj Marcel Leereveld (Auxstralio). Por la unua foje ni fieras
ankaux pro infangrupo profesie gvidata cxiumatene de Penny Vos. Prezidanto,
s-ro Matthew Maguire, maguirem@optushome.com.au Vicprezidanto,
s-ino Jennifer Bishop, eksteraj rilatoj, Vicprezidanto,
s-ro Terry Manley, internaj rilatoj Sekretario:
s-ro Gxono Gallagher, abcetc@ozemail.com Helpsekretariino:
s-ino Hazel Green, hazgreen.@tmba.design.net.au Kasisto:
s-ro Steve Pitney. Help-kasisto: s-ro Ken Rolls Dum la
kunveno anoncatis honorigoj por AEA-membroj: dumviva membro de AEA, Trevor
Steele, Gxenerala Direktoro de UEA kaj novaj Fratuloj de AEA pro ilia kontribuo
al la antauxigo de Esperanto en Auxstralio, por 2001 s-ino Jennifer Bishop kaj
Prof. Ron Gates kaj por 2002 s-ro Marcel Leereveld. La Torr Medaljonon por la
instruisto kiu instruis al la plej multaj novaj gelernantoj dum la lastaj 2
jaroj gajnis s-ino Penny Vos. Dum
antauxlasta vespero, la provincaj sxtatoj konkurencis por gajni la trofeojn por
dramo kaj por kantado kaj lastan vesperon cxiuj festis per bankedo, per
disdonado de atestiloj al la studantaro kaj per dankesprimoj al la instruistoj
kaj la organizantoj. Jennifer
Bishop, <esperanto@Education.monash.edu.au> Brazilo Nova
ILEI-sekciestro [La
LAMPIRO N-ro 105 intervjuis la novan sekciestron de ILEI en Brazilo, s-ron
Marcos Zlóv Zlotovich. La unua ILEI-kunsido sub lia estreco okazis meze de
oktobro 2002 en San-Pauxlo, en la sidejo de KSUL (Kultura Societo Universala
Lingvo). Jene ni citas kelkajn alineojn el la plurpagxa, interesa intervjuo
– La Red.] LL –
Estri porinstruistan sekcion en lando kun kontinentaj dimensioj kiel Brazilo ne
estas facila laboro. Kio instigis vin akcepti tiun gravan taskon? Ni ne
devas fari nur propagandon de aligxo al ILEI, sen ke ni faru ion pli. ILEI
nuntempe liveras IPR-on kaj ankaux la revuon Juna amiko, por la junuloj. Tiu
legmaterialo, do, estas tre konvena. Sed cxiuj, kiuj aligxas al BEL, laux mia
scio, dauxre ricevas Juna amiko, do, aligxi al ILEI nur por kvar malgrandaj
IPR-oj[1]
jare povas esti seninterese, se ni ne engagxigxas al la iniciato de la
instruistaro. Do, mi intencas propagandi kaj kreskigi, multobligi la membraron
de ILEI en Brazilo, sed kondicxe ke kun kongrua ago, de nia Sekcio, kaj kun nia
laboro. Nur fari propagandon, ne. Ni laboros por la instruistoj kaj sekve, se ni
sukcesos, ni sugestos ke ili kontribuu per la kotizo. Ĉinio E-Movado
en Hefei Industria Universitato Komence de
la okdekaj jaroj en la pasinta jarcento ekvigligxis E-agado en Hefei Industria
Universitato. Unue oni fondis E-kursojn por instruistoj kaj laboristoj, kiuj
estis instruantaj aux laborantaj en la universitato. Poste oni starigis
E-Asocion en la universitato. Ekde la
jaro 1985-a la universitato decidis ekfunkciigi cxiujarajn, nedevigajn E-kursojn
por studentoj. Ĉiufoje nia kurso konsistas el 96-128 lernohoroj kaj gxi
donas 5-8 studpoentojn. Nia E-kurso ekzistas jam preskaux 20 jarojn longe. En la
lernojaro 2002-2003 la universitato funkciigas nur tri lingvajn kursojn kaj
E-kurso estas unu el ili. La aliaj du kursoj estas la germana kaj japana. En la
universitato estas multaj montrofenestroj, kaj la E-montrofenestro okupas la
komencan lokon. Oni povas akiri informojn tie pri Esperanto. Nia universitato
dauxrigos la E-kurson en venontaj jaroj. Liu
Baoguo,< liubaoguo@ah163.com> Finnlando E-kursoj en
Popola Instituto de Valamo 2003 La kurso okazos inter la
14-a kaj 18-a de julio 2003 en Valamo, Heinävesi (orienta Finnlando) en cxiuj
lingvoniveloj. Krom la cxiutaga 5-hora lernado okazos diversaj kulturaj
aktivecoj. Instruistoj: Atilio Orellana Rojas, Carola Antskog, Tiina Oittinen. Detalojn petu de: Tiina
Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando, <sekretario@esperanto.fi>
aux de Carola Antskog sekciestro de ILEI (adreso sur K4). laux informoj
de Vekilo No 1, 2003.02.20 Francio Ekspozicio de
infan-desegnajxoj en Angers En 2004 la E-centro de
Angers festos la centjarigxon de la loka E-movado. Je tiu okazo antauxvideblas
diversaj manifestacioj, i.a. ankaux internacia ekspozicio de infan-desegnajxoj
pri la gxenerala temo de la "dauxra disvolvigxo" (t.e. protektado de
naturo, arbaroj, bestoj, lukto kontraux polucio, suna energio, pli sanaj homoj,
agrikulturo, pura akvo ktp.) La plej belaj desegnajxoj estos premiitaj kaj
ekspoziciitaj. Agxokategorioj: gxis 7, de 7 gxis 10, de 10 gxis 14. Adreso:
E-centro, André Frangeul, 6, rue du Buis, FR-49000 Angers, Francio. <bertrand-gilet@wanadoo.fr> Stagxoj en Grezijono La kultura
domo de Esperanto en la kastelo Grezijono (apud Angers) malfermos siajn pordojn
cxi tiun someron kaj proponos diversgradajn stagxojn (28/06 gxis 30/08).
Informoj: Tel/fakso: +33 (0)2 41 89 10 34, reto: <grezijono.kastelo@free.fr>,
http://grezijono.kastelo.free.fr Informis:
<armelle.tata@netcourrier.com> Germanio Esperanta
Kurs-centro fondita Laux la
informoj de Esperanto aktuell 2003/2 en la urbo Herzberg – kun la aprobo de
GEA – oni fondis centron por la pluklerigado de E-funkciuloj, kursgvidantoj,
instruistoj. La antauxkondicxo por partopreni la kursojn estas la bona scio de
E-o, kaj lauxeble la scio de pliaj fremdlingvoj. La klerigado havos tri sxtupojn:
kursoj por funkciuloj, E-kursgvidantoj, E-instruistoj. Respondeculo de la centro
estas Peter Zilvar. Esperanto-Gesellschaft
Südharz okazigos inter la 6-a kaj la 10-a de junio 2003 C-Seminarion pri
Cseh-metodo kaj diplomigan ekzamenon en la urbo Herberg/Harz (Germanio). Ĉi
tiu seminario estas la lasta etapo en la edukado por farigxi instruisto de
Esperanto specialigita en la uzo de la rekta metodo. Pliaj informoj pri la
programo, kotizo, logxeblecoj, ktp., estas riceveblaj cxe:
Esperanto-Gessellschaft-Südharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz,
Germanio; telefono +49 5521 1363 kaj rete pere de zilvar@t-online.de Hungario 18-a
Landa Pedagogia Tago (1-a de marto 2003) La eventon
organizis la hungara sekcio de ILEI kun la gvido de Kovács Márta (cxeforganizanto),
Tötösné Gados Zsuzsa, Molnár Mónika, Salomonné Csiszár Pálma kaj Németh
József. Ĉeftemo estis: instruado de progresintoj. Pli ol 50 partoprenantoj
povis gxui la modellecionojn de Barossné Kóródy Zsófia, Felszeghy Judit, Tötösné
Gados Zsuzsa, Ködmön Károlyné kaj Soós Károly. Post la
modellecionoj la hungara sekcio de ILEI havis sian asembleon. Ni decidis grave
altigi nian membrokotizon. Ni prezentis al la publiko du lumdiskojn eldonitajn
de nia sekcio kun la prelegoj de István Szerdahelyi. La lumdiskojn ni kompilis
uzante la sonregistrajxojn de nia karmemora kolegino, Zsuzsa Barcsay. (Por akiri
la diskojn kontaktu la hungaran sekcion de ILEI.) Fine de la
tago Oszkár Princz prelegis pri la sxtataj E-lingvoekzamenoj. Li traktis la
sekvajn punktojn: datoj kaj aligxdatoj de la ekzamenoj, taskoj de la skriba
ekzameno, tipaj eraroj, misaj tradukoj, malgxusta vortfarado, ktp., taskoj kaj
temaro de la parola ekzameno, kaj fine la sistemo de taksado de la ekzamenoj. Li
disdonis kajereton kiu koncize enhavas cxiun informon pri la sxtata ekzameno,
inter aliaj la tipajn erarojn, la pritaksan sistemon de la ekzamena entrepreno
ITK (Perfektiga Centro Fremdlingva), la temaron en la meznivela ekzameno kaj la
rekomenditajn instruilojn. József
Németh, sekciestro, <jozefo@nl-papa.hu> Litovio Kurso
en Kaunas E-domo Litova
E-Asocio kutimas organizi E-kurson kelkfoje cxiujare. La 24-an de februaro
komencigxis unumonata intensa kurso por komencantoj kaj dauxriga kurso por tiuj,
kiuj faris kurson por komencantoj en 2002. Enskribigxis 35 komencantoj. La
dauxrigan kurson partoprenas 30 personoj. La kursojn
gvidas fama instruistino de IEI, sinjorino Ewa Bondar. Aida
Cizikaite, Sekretariino de LitEA, <litova.ea@mail.lt> Nederlando Jarkunsido
de la nederlanda ILEI-sekcio La 29-an
de marto NGGE okazigis sian Jarkunsidon. Dum tiaj kunsidoj kunvenas la membraro
de la organizo por diskuti pri administraj aferoj rilate al NGGE kaj kion
entrepreni en la periodo de 1 jaro. Inter la
decidoj estis la okazigo ankaux cxi-jare de la tradicia Studotago, cxi-foje la
4-an de oktobro kun enhavoricxa programo kalkulanta interalie pri la vizito de
la Gxenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele. Pliaj eroj de la kunsido estis la
decido pri lancxo de nova varbilo por NGGE, cxar estas forta deziro en la
organizo altiri pli da instruistoj; estis reorganizata la redaktora laboro de la
bulteno "NGGE Sciigas"; estis pripensata serio da proponoj al ILEI
prezentotaj kadre de la cxi-jara ILEI-Konferenco. Estis ankaux analizata la
rilatoj kun la Kuba ILEI-Sekcio, kun kiu NGGE havas kunlaborajn rilatojn ekde la
jaro 2001. Atilio
Orellana Rojas, < iei001@tiscali.nl> Pollando Internacia
Pedagogia Kurso en Bydgoszcz Preskaux
100 gestudentoj el Euxropo, Afriko kaj Azio partoprenis la Internacian
Pedagogian Kurson, kiu okazis en ISTK-AIS klerigejo en Bydgoszcz, Pollando
(31.01-9.02.2003). Okazis interalie kursoj de Esperanto kaj hispana lingvoj
gvidataj de Augusto Casquero de la Cruz, Cseh-seminarioj sub gvido de Ewa Bondar,
kurso pri planado de karieroj - de Romeo Grzebowski kaj pluraj kursoj pri
didaktiko, pedagogio, psikologio kaj sociologio, kiujn gvidis profesoroj de
Bydgoszcz-a Akademio kaj de Vojevodia Centro de Edukado de Instruistoj. Nun la
gestudentoj preparigxas al internacia kurso por E-vojagxgvidantoj kaj 23 Pola
AIS-sesio en Bydgoszcz dum 26 aprilo - 4 majo 2003. Tiuj, kiuj
sukcese cxeestos la kurson kaj studadsesion en Bydgoszcz, povos dauxrigi
la studadon cxe Akademio Internacia de la Sciencoj por bakalauxrigxi aux poste
magistrigxi cxe AIS. Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo, str.
M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando Augusto
Casquero de la Cruz, <augustocasquero@hotmail.com> Gejunuloj el Pollando kaj Afriko kune
lernas Esperanton
Mi
invitis al mia grupo de komencantoj en Jagelona Universitato gejunulojn el
Siera-Leono, Angolo kaj Tanzanio studantajn en Krakovo. (Invitilon al la
interkultura grupo ricevis pli ol 20 gestudentoj el 10 landoj de meza kaj suda
Afriko. Tamen plej efika montrigxas cxiam persona invito.) Ilia
cxeesto provizas naturmaniere temojn por interkulturaj intersxangxoj. La enhavo
de la lecionoj kutime estas pli interesa ol artefaritaj lernolibraj tekstoj.
Tiel la studantoj mem liveras la enhavon de la lecionoj. La laboro estas
interaktiva: konsistigas gxin ne nur prezentado, sed ankaux aktiva akirado de
scioj pere de demandoj farataj al la kunstudantoj. La instruisto helpas kaj
kompletige alportas gramatikan kaj leksikan-sintaksan materialon. Krom la
akiro de scioj aperas ankaux alia utilo: dum la lecionoj cxiuj lernantoj
ekzercas la kapablon paroli pri siaj urbo, lando, ties logxantoj, kulturo ktp.,
kaj prezenti ilin al aliaj homoj. Ja cxiu esperantisto estas potenciala
ambasadoro de sia lando. Esperanto
en Jagelona Universitato estas instruata de 1908. Kelkaj studentoj interesigxas
pri posta studado en la E-fako de Poznan. Maria
Majerczak, sekciestro Pli proksimen
al la mondo!
“Blizej
Swiata” estas fremdlingva artkonkurso por gelernantoj de elementaj lernejoj
kaj gimnazioj el la vojevodio Malopolska. Gxi okazas unufoje jare en Elementa
Lernejo n-ro 68 en Krakovo. Jam ekde tri jaroj Esperanto estas en gxi
reprezentata, sed nur de 2002 oficiale. La partoprenantaj infanoj ne nepre devas
lerni Esperanton lerneje aux scii gxin, suficxas, se ili scipovas prezenti en
tiu lingvo poemojn, kantojn aux aliajn, laux sia elekto. La gajninta gimnazianino en 2002
ricevis kromajn 10 poentojn en enirkonkurso al bona liceo kiun sxi elektis (kun
10 kandidatoj je unu disponebla loko!), kaj estis akceptita.
Laux
la informoj de “Ligilo”, novajxletero de Pola ILEI-Sekcio Rumanio Novaj
lerniloj Post la
apero, en septembro 2002, de "Posxvortaro Esperanta-rumana kaj rumana-Esperanta"
(252p., Cluj-Napoca: Dacia), en februaro cxi-jara aperis "Esperanto -
manual de limba internat@ionala~" - la lernolibro de la zagreba metodo,
adaptita por rumanlingvanoj (64p., Cluj-Napoca: Grinta). Pretigataj estas la
baldaux aperonta vortlisto por rumanlingvanoj por la populara instruromaneto
"Gerda malaperis!" (28p.) kaj nova lernolibro verkata de bukaresxtaj
esperantistoj. Ionel
Onet, < ionel@co.uea.org> Rusio 12
novaj E-instruistoj trejnigxis 12
personoj el kvin urboj (Ĉeboksary, Novocxeboksarsk, Tjumen, Nijxnij
Novgorod, Ivanovo) trejnigxis la 22-24 de februaro en Ĉeboksary pri
E-instruado. La seminarion gvidis mi. Mi prezentis mian instru-metodon, nomatan
"lud-metodo". Ĉio pasis suficxe vigle kaj strecxe. La novaj
E-instruistoj lernis ne nur konkretajn spertojn kaj pretajn ekzercojn, sed
ankaux konstante estis petataj mem krei novajn. Tiuj nove elpensitaj trovajxoj
estis tuj provataj de la ceteraj partoprenantoj - kaj plejparte evidentigxis
sukcesaj. La arangxo
estis preparita kaj gastigita de la Junulara E-Asocio de Ĉuvasxa Respubliko. Andrej
Grigorjevskij, <andreo@esperanto.msx.ru> Svedio E-o en la
Universitato de Stokholmo Ekde auxtuno 2003 eblos
studi E-on en la Universitato de Stokholmo. La unuaj du partoj okazos en la
auxtuna, la 3-a kaj 4-a partoj dum la printempa semestroj. La celoj de la
porkomencanta kurso: doni bazajn sciojn pri E-o, kaj kapablon uzi gxin skribe
kaj busxe. Krome oni konatigxos kun interpopola komunikado kaj planlingvoj.
Svedlingvajn detalojn petu de Sylvia Hämäläinen, <veli.hamalainen@kolumbus.fi>. [1]
Estas vere danĝera (por ambaŭ flankoj) tiu ĉi misinformo.
BEL-anoj ne plu ricevas la revuon JA senpage (vidu la artikolon de Stefan
MacGill en tiu ĉi IPR-numero)! Krome mi publike demandas mian sekciestron
kolegon, kion precize signifas por li la esprimo „kvar malgrandaj IPR-oj”?
J… La Red. |