D-ro
Jan Strydom:
La
psikologio: obstaklo en la vojo de Esperanto
Ekzistas multaj
obstakloj kiuj malhelpas, ke Esperanto atingu sian
celon farigxi la komuna lingvo de la tuta mondo. Unu
el tiuj estas la psikologio kaj gxia eksterlegxa infano, la psikiatrio.
La
celo de Esperanto estas farigxi la dua lingvo de cxiu homo. La plua ekzisto de
Esperanto do dependas de dulingveco — ecx de multlingveco, cxar estas
universala fenomeno, ke esperantistoj plejofte estas multlingvuloj. Alia
distingajxo estas, ke esperantistoj ofte multe legas. Ajna afero do, kiu
endangxerigus la multlingvecon kaj la legokapablon de homoj, samtempe ankaux
endangxerigus la progreson kaj la estontecon de Esperanto.
Gxuste tion faris la psikologio.
LA PSIKOLOGIO ENDANGxERIGIS MULTLINGVECON
Jam dum multaj jaroj mi esploradas la fenomenon, ke pli kaj pli da infanoj cxie
en la mondo havas diversajn problemojn, inter kiuj legoproblemoj estas la cxefaj
kaj la plej oftaj. Antaux unu-du
semajnoj mi intervjuis gepatrojn, kies juna filo havis gravajn problemojn pri la
legado, kaj ankaux pri la lernado gxenerale. Rimarkinde estis, ke la patro estis
anglaparolanta dum la patrino havis la afrikansan
kiel
sian gepatran lingvon. Mi enketis, cxu ili parolas ambaux lingvojn
al la knabo.
Ili
respondis, ke psikologo avertis ilin pri la dangxero paroli en pli
ol unu lingvo al infano.
Dum longa tempo en la pasinta jarcento psikologoj jxuradis, ke dulingveco —
por ne paroli pri multlingveco — estas dangxera je la konkapabloj de infano.
Krome, ili prognozis skizofrenion kaj perturbitan personecon se oni lernigas al
infano pli ol unu lingvon.
De kie kaj kiamaniere tia frivola ideo povus esti enveninta en la kapon de homoj
— kaj precipe de homoj kiuj alrigardas sin
kiel
scienciston — estas tute nekompreneble. Tio subtenas la
vidpunkton de Popkin kaj Stroll,
ke cxiam estas homoj kiuj pretas akcepti cxiun ajn vidpunkton. Neniam estis ideo
tiel absurda, ke ne trovigxis iu kiu kredis kaj apogis gxin.
La historio abundas je ekzemploj kiuj oponas la psikologian ideon pri dulingveco.
Unu el la plej klaraj, laux mi, estas tiu de Johann Wolfgang von Goethe, kiu jam
kiel
kvinjarulo povis paroli, legi kaj skribi la germanan, la francan
kaj la anglan, kaj povis legi kaj skribi la latinan kaj la grekan. Laux Vildomec,
Prévost avertis, ke la ellernado de dua lingvo estus malavantagxa je la
profundeco de la pensado, kaj ankaux kauxzus, ke la emocia valoro de vortoj
perdigxus por la koncerna infano. Nur persono, kiu neniam legis ecx unu
ekzempleron el la mirinda verkaro de Goethe povus imagi, ke lia pensado estis
malprofunda, kaj ke li ne konsciis pri la emocia valoro de vortoj.
Malgraux tiu — kaj multaj aliaj — ekzemploj el la historio, la psikologia
ideo pri dulingveco estis konsiderata
kiel
vero tiom evidenta, ke nur frenezulo povus pridubi gxin. Ne estas
mirige, do, ke la historiisto Carver
diris3, ke la sola afero kiun la homo lernis el la historio estas, ke
li lernas nenion el la historio. Tial ankaux la historio de la scienco estas
plensxtopita de ekzemploj de teorioj je kiuj la plej sagxaj homoj tutkore kredis,
kaj poste tiuj teorioj komplete renversigxis. Esploroj dum la 60-aj jaroj en
Kanado kaj aliloke jam havis tiun efikon je la psikologiaj ideacxoj pri
dulingveco, kaj postaj esploroj konfirmis la senbazecon de la antauxaj ideoj.
Bedauxrinde, tamen:
·
ankoraux
restas psikologoj kiuj ne eksciis, ke tiuj antauxaj teorioj estas nur
sensencajxoj; kaj
·
neniu,
sxajne, pripensis la fenomenon — aux maltrankviligxis pro gxi — ke tiaj
evidentaj neverajxoj povas tiel facile firmigxi en la mensoj de sciencistoj; kaj
·
sxajne
cxiuj estas kaj restas tute indiferentaj pri la detrua efiko kiun havis kaj
havas sur la vivo kaj estonto de miloj da infanoj tiaj transkapigxaj ideacxoj
kaj la rezultaj edukaj agmanieracxoj.
LA PSIKOLOGIO ENDANGxERIGIS LA LEGOKAPABLON
Tiu cxi scienca nepripensajxo ne
estas la sola obstaklo per kiu la psikologio endangxerigis la pluvivon de
Esperanto. La dua sxtonego, kiun la psikologio metis en la vojon de Esperanto,
temas pri ecx pli tragika afero.
El
inter la tutaro de ekipajxoj kiujn la infano bezonas por sia estonta vivo, la
legokapablo sendube estas unu el la plej gravaj. Tiu cxi aserto estas bazita sur
la memevidenta fakto ke, se la infano lernas legi, li poste povas legi por plu
lerni. El tiu cxi konstato devenas logika konkludo: se infano malbone legus, li
ankaux malbone lernus.
Malfelicxe,
en la nuna tempo, nesuficxa legokapablo, kaj tial ankaux nekontentiga
lernokapablo, estas jam kruda kaj cxiutaga realajxo por timige granda nombro de
homoj cxie en la mondo. En Usono, ekzemple, la “National Adult Literacy Survey”
de 1993 — kiu kostis ne malpli ol 14 milionojn da dolaroj — konstatis, ke 96
% el la plenkreskuloj parto-prenintaj tiun sondadon, ne suficxe bone legis,
skribis kaj kalkulis por esti akcepteblaj al kolegio aux universitato. Ecx pli
grave estas, ke 25 % el tiuj plenkreskuloj tute ne kapablis legi. Plej grave —
kaj plej maltrankvilige — estas, tamen, ke tio okazis malgraux la fakto, ke
cxiuj prienketitoj en tiu cxi sondado ja trairis la normalajn mezlernejajn
jarojn. La situacio en la plejmulto de aliaj landoj estas simila.
Pripensiga
fakto estas, tamen, ke la situacio rilate la legadon kaj la legokapablon antauxe
estis multe pli bona. Por ebligi komparon, mi denove citas statistikon el Usono.
En 1935, prisondado inter
375 000 viroj, kiuj laboris en la “Civilian Conservation Corps” —
registar-patronita laborprojekto por provizi dungadon — trovis analfabetecon
de nur 1,9 procento — kaj tio estis inter viroj plejparte el malaltaj
soci-ekonomiaj tavoloj de la popolo.
Ekde
tiu tempo — la tridekaj jaroj de la antauxa jarcento — legoproblemoj, kaj
ankaux tuta aro de aliaj tipoj de infanproblemoj, lauxgrade plivastigxis kaj
plimultigxis tra la tuta mondo. La tuja kaj logika demando estas, kio okazis, ke
tiom da infanoj farigxis la viktimoj de tiaj zorgigaj problemoj? Problemoj pri
la legado, literumado, skribado, koncentrigxo, kaj tiel plu — cxiuj problemoj
kiuj antaux unu jarcento apenaux trovigxis inter la membroj de la lerneja
populacio — subite farigxis preskauxaj banalajxoj.
La plej vaste akceptita
opinio de psikologoj, psikiatroj, neuxrologoj, pediatroj kaj aliaj tiaj
profesiuloj kiuj sin okupas pri tiuj problemoj estas, ke temas pri lauxdira “lernodifektajxo.”
Tio implicas, ke la cerbo de la koncerna persono estas iel misfunkcia. Ekzistas,
tamen, nenia interkonsento pri tio precize kio tiu misfunkcio ja estas. Cetere,
nenia konfirmo iam trovigxis por subteni tiun ideon de cerba misfunkcio. Oni
gxis nun ne sukcesis malkovri gxian ekziston pere de iu ajn diagnoza instrumento
aux metodo. Nur el aro da kondutaj simptomoj oni konkludis, ke ekzistas tia
misfunkcio. El tio oni devas konkludi, ke jam dum jardekoj gxi estas kaj restas
nura supozo. Tio indikas, ke la populara ideo pri tiuj infanproblemoj estas
science tute senbazaj. Ili bazigxas sur nuraj supozoj, kiuj siavice ankaux
bazigxas sur aliaj nuraj supozoj. La supozo pri cerba misfunkcio jam ree kaj ree
pruvigxis esti nekonfirmebla. Ecx pli grave estas, ke cxiuj kaj cxiaj terapiaj
klopodoj surbazaj de tiu supozo por helpi al la “lernodifektitaj” infanoj,
havas malgrandan aux nenian efikon. Ĉio estas nekonfirmebla kaj nenio
efikas. Tute certe tio ne povas esti scienco.
En la intertempo, pli kaj
pli da infanoj havas pli kaj pli da problemoj. Precipe la legokapablo dauxre
malkreskas. Por Esperanto, la tragedia fakto estas, ke cxiu infano, kiu ne
sukcesas primajstri la legadon, kaj tial ankaǔ gxenerale malfacile kaj
malbone lernas, estas perdita por la afero de Esperanto. Tio signifas, ke por
esperantistoj estas tre grave eltrovi la veran kauxzon de tiu onidira “lernodifektajxo.”
En
la pasinteco, la scio kaj sperto kiujn oni bezonas por eduki infanojn,
transdonigxis de unu familio al alia kaj de unu komunumo al alia tra la
generacioj. Rezulte, rekoneblaj tradicioj de infaneduko videblas cxie ajn kaj
cxiam ajn tra la tuta historio. Tiuj tradicioj bazigxis sur la gepatra sperto
pri la edukado de infanoj tra multaj jarcentoj. Dum la lastaj jardekoj, tamen,
okazis interrompo de tiuj tradicioj.
En
1898 Edward Lee Thorndike enpostenigxis cxe la Departemento de Psikologio de la
Universitato de Columbia en New York. Thorndike faris multajn eksperimentojn en
kiuj li studis la konduton de kokoj, katoj, ratoj, hundoj, kaj tiel plu.
Kompreneble, oni ne povas havi ian kontraǔdiron pri tiaj eksperimentoj,
kondicxe, ke la celo estas lerni pli pri tiuj bestoj. Tamen, la celo de la
eksperimentoj de Thorndike estis ekscii pli pri la lernado de infanoj. Thorndike
estis evoluisto, kaj sekve vidis nur kvantajn sed ne kvalitajn diferencojn inter
homoj kaj bestoj. Tial, laux li, la bestaj eksperimentoj estis tute valida
metodo ekscii pli pri infanoj.
Kiel
edukan psikologion, Thorndike kaj liaj multaj adeptoj komencis propagandi
tiun bestan psikologion al gepatroj kaj instruistoj.
Malrapide, la “scio” kiu akumuligxis per tiuj bestaj eksperimentoj
anstatauxigis la tradiciojn kiujn edukistoj — gepatroj kaj instruistoj —
antauxe tiel sukcese sekvis. Tiamaniere, novaj metodoj de edukado, novaj
instruaj strategioj kaj novaj klascxambraj praktikoj ekestis. Bedauxrinde, tiuj
novaj metodoj, strategioj kaj praktikoj katastrofe malsukcesis, pro la simpla
— kaj evidenta — kialo, ke infano ne estas koko, aǔ rato, aǔ kato,
aǔ hundo, aǔ simio, aǔ ia ajn alia speco de besto, sed infano.
Anstataǔ
konfesi, ke la teorioj bazitaj sur bestaj eksperimentoj havas nenian praktikan
valoron, la ideacxo de “cerba misfunkcio” inventigxis por provi forklarigi
la rezultajn lernomalsukcesojn kaj la kondutajn problemojn. Pli kaj pli da
infanoj “diagnozigxis” kun pli kaj pli neversxajnaj kaj mitaj misfunkcioj.
Mi
jam indikis, ke estas ege neversxajne, ke infano, kiu malfacile lernas, iam
sentus la emon lerni Esperanton. La nombro de infanoj, kiuj suferas je
tielnomataj “lernodifektajxoj” dauxre kaj sxajne senturnigxe plialtigxas
cxie en la mondo. Por la afero de Esperanto, tiaj infanoj estas nesaveble
perditaj.
Esperanto
havas multajn amikojn, sed bedaǔrinde ankaǔ multajn malamikojn. Inter
la lastaj sin trovas la moderna psikologio kaj psikiatrio, kiuj pere de tute
malsciencaj — sensencaj eble estus pli bona vorto — ideacxoj jam forrabis de
miloj da infanoj la eblecon de normala vivo. Mi ne dubas, ke ili samtempe ankaux prirabis Esperanton de multaj eblaj
adeptoj.
Popkin, RH, kaj Stroll,
A: Philosophy Made Simple (London: W H Allen, 1969)
Vildomec, V: Multilingualism
(Leiden: Sijthoff, 1971)
Blatt, B:
“Lessons from history,” Journal of Learning Disabilities, vol.
18(1), 1985, 18.