|
Angla-Esperanta-Hungara
etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Ilona Koutny, Poznan, 2002. 16cm. 144p. ISBN
83-88518-36-4 Jen verko kiu
fontas el multjara gvidado de perfektigaj kursoj en universitata medio. Je tiu
nivelo, kiam la gramatiko estas bone konata, gravas vastigi kaj fajnigi la
vort-trezoron kaj ekzercigi ties uzadon en konversaciaj kaj viv-similaj
situacioj. Oni deziras krome ebligi la uzon de Esperanto por faka komunikado
trans limoj. Tial la verko. Gxi prezentas du vastajn temojn – lauplane sekvos
aliaj. La cxeftemoj havas po kvin subtemojn. Por instruado:
bazaj faktoroj, temoj-lecionoj-taksado, ekipajxo, supera instruado, scienca vivo.
Por laboro:
gxenerale, dungo, laborkondicxoj, oficejo, profesioj. Sub cxiu
subtemo aperas kapvortoj, sub kiuj frazeroj kaj vortoj estas arangxitaj en jenaj
kategorioj:
Esperanto
servas kiel ponto inter la angla kaj la hungara – du tre malsimilaj lingvoj
kun tre malsamaj kulturaj fonoj, certe en edukado. Des pli ke la verko distingas
inter la brita kaj usona: precipe cxe edukaj sistemoj la du tre diferencas, kaj
cxe strukturoj kaj terminoj. Esperanto kiel ponto havas fortojn kaj malfortojn.
Ja gxi apenaux havas sian propran eduk-sistemon kun maturigitaj terminoj,
aliflanke gxia fleksebleco helpas al gxi klarigi la precizajn terminojn en la
aliaj du lingvoj. Fine de la
vortaro estas ricxigaj ekzercoj, nur en Esperanto (same kiel la antauxparolo kaj
klarigoj, cetere). La ekzercoj inkluzivas vort-ekzercojn, temojn por rol-ludoj
kaj prezentoj, kaj aliajn taskojn. Stefan
MacGill |