|
La
projekto Interkulturo eniris novan fazon (IK2) gardante la esencajn ideon kaj
celojn de origina Interkulturo (nun referencata kiel IK1) lancxita en 1999 kaj
vaste akceptita en 2000 kaj 2001. Metodologie kaj teknike IK2 alportas ion novan.
Pli grave, gxi kunlaborigas fortojn de kvar institucioj de E-komunumo, kaj tio
estas garantio de gxia sukceso: ILEI kaj E@I provizas la laborfortojn, ESF
finance helpas, kaj UEA fonas kun organiza subteno konforme al sia strategia
laborplano. Gxia gxisnuna kaj aktuala evoluo resumeblas jene: -
En septembro 2002,
Mauro La Torre kaj Radojica Petrović prezentis al la Estraro de ILEI
refunkciigan projekton de Interkulturo – IK2. -
En novembro 2002, Hokan Lundberg kun sia E@I-teamo
el TEJO proponis novan projekton de retpagxaro por Interkulturo. -
En decembro ni
akordigis la du projektojn kaj proponis laborteamon de plenumontoj. La Afrika
Oficejo de UEA, gvidata de Gbeglo Koffi, transprenis la taskon de sekretariado
pri aligxantaj klasoj. -
En januaro 2003 ILEI
prezentis subvencipeton al ESF por Interkulturo. -
En februaro ESF aprobis subvencion por la unua pasxo de IK2 gxis fine de
junio 2003. Depende de rezultoj de la unua pasxo, ESF decidos pri eventuala
dauxrigo de la subvenciado. -
En marto estis luita kaj funkciigita retregiono interkulturo.net,
kun viziteblaj informpagxo pri IK2 kaj prezentajxo pri planata pagxar-strukturo.
Testataj estas traduksistemo, forumo kaj viki-pagxoj. Ĉi-lasta estas
populara enpagxigilo kiun facile uzos partoprenantaj klasoj. -
Kerno de la laborteamo kunsidis en Beograd, 21-23 marto 2003, pritraktis
metodikajn, prienhavajn, teknikajn kaj organizajn demandojn de la projekto,
aprobis prioritatojn de la unua pasxo, kaj difinis taskodividon kaj dinamikon de
la realigado. -
Fine de marto estis senditaj monpetoj al Euxropa
Junulara Fondajxo, neesperantistaj
fondajxoj por IK-trejnseminario en Sarajevo, marto 2004, kaj por esperantigo de gvidlibro (T-kit) pri interkultura
edukado eldonita de Konsilio de Euxropo. Monpeto por IK-trejnseminario en
Brazilo, decembro 2003, estos sendita al alia Euxropa fondajxo gxis junio. -
Evoluon de la
projekto eblas sekvi cxe www.interkulturo.net, kaj diskuti pri gxi tra retlisto interkulturo@yahoogroups.com. La
labor-teamo havas sian internan retliston teamo@interkulturo.net.
-
Presinformiloj de Interkulturo dauxre estos Juna Amiko por la plej
juna celgrupo, Kontakto por la TEJO-agxa celgrupo, kaj IPR por la instruistaro. Laux la antauxaj spertoj, dauxran
realigadon de la difinitaj celoj de IK1 malhelpis manko de plene ellaborita
interkultura metodiko, ne suficxa nombro de trejnitaj interkultur-edukantoj, kaj
manko de homfortoj por aktualigado de gxia retpagxaro kaj konstanta kunordigado
de interkultur-esploraj aktivajxoj de la partoprenantoj. La teamo de IK2 serioze
prikonsideris tiujn problemojn kaj decidis prioritate, gxis la fino de junio
2003:
Komence
de auxgusto, dum la 36-a Konferenco de ILEI en Örestrand, Svedio, okazos la
unua trejnseminario por klasgvidantoj (IK-gvidantoj) kaj helpantoj de
Interkulturo (IK-helpantoj). La trejnitoj auxtune gvidos eksperimentajn klasojn
kiuj mem kreos siajn TTT-prezentajxojn en la nova retpagxaro, kaj organizos
interklasan esplorintersxangxon testante la pagxaron kaj metodojn kiuj gxis tiam
estos kreitaj. Gravan rolon havos IK-helpantoj, kiuj kunordigos
esploraktivajxojn en certa temkampo, kaj metodikaj konsilantoj kompetentaj pri
interkultureduka metodologio. La
ceteraj klasoj kiuj jam aktivas en Interkulturo aux dume aligxas, dauxrigos
siajn aktivajxojn kiel gxis nun, uzante la pagxaron de la Kvazauxa Lernejo
„Tibor Sekelj” kaj retposxtan komunikadon, se ili ne havas retaliron. Pri
tiuj klasoj zorgos la Afrika Oficejo de UEA kunlabore kun ILEI kaj kun la teamo
de IK2. La novaj pagxaro, metodologio kaj reto de IK-helpantoj kaj konsilantoj
devus esti testitaj gxis la fino de 2003 kaj pretaj por plena aplikado kaj plua
evoluo en 2004. Novaj
gvidantoj de provklasoj, IK-helpantoj kaj interkultur-metodikaj konsilantoj
estas bezonataj. Sinanoncoj bonvenos. Radojica Petrović, <radojica.petrovic.interkulturo.net> |