Finnlando
Hejmen ] Supren ]

 

Auxstralio
Auxstrio
Finnlando
Nederlando
Pollando
Nederlando

Cxu idealaj lecionoj?

La studentoj komforte sidas en foteloj, la instruisto  inter ili, en la
sama amika rondo. Li estas cxarme vestita, la kolorojn de siaj vestajxoj
li sagxe elektis. Auxdeblas trankviliga klasika muziko. En bela florvazo
odoras fresxaj floroj. La studentoj silente legas novan tekston aux
auxskultas la placxan lauxtlegadon de la instruisto (aux eble bendon) .Sur
la muroj videblas koloraj bildoj ,kopiitaj el la interreto, kaj 
Esperantaj vortoj. Ekspoziciitaj estas ankaux  Esperantaj salutoj, opinioj
kaj grupverkajxetoj de la lernantoj.

La plej gravaj eroj en la instruado estas la personeco  kaj la pozitiva
aktitudo de la instruisto, kvankam li neniel reliefigas  sian rolon. En la
kursejo ne trovigxas podio, instruista katedro aux pupitroj. La instruisto
laboras kiel kamarado, helpanto, kuragxiganto. Neniam li eldiras riprocxan
vorton. Li nur ridetas, lauxdetas, lauxdas kaj lauxdegas. Cxio estas
bonega. Se iu el la studentoj sxajnas deprimita, malkuragxa aux pensanta
pri aliaj aferoj, la instruisto afable revenigas tiun al koncentrigxo kaj
memfido. La instruisto faras sian eblon por esti justa kaj helpema al
cxiuj; li nek havas favoratojn nek troe atentas iun el la grupanoj. Li ne
altrudas siajn prelegojn sed prefere paroligas kaj ludigas la lernantojn.
Neniam li aludas, ke lingvolernado povus esti peza kaj malfacila tasko,
kiu postulas persistemon kaj diligenton. Neniam li komencas la instruadon
per la antauxaverto, ke nun oni aliros nefacilan gramatikan punkton, kiun
cxiu nepre atentu kaj post kiu okazos ekzameno ktp. Nur li mem scias, kiom
li devis studi kaj legi kaj ekzerci sin por atingi la sxajnan facilon, kiu
karakterizas la lecionojn.

Jen kaj jen la studentoj ridetas aux  ridas, la instruisto ridas kun ili.
La studentoj ne nur pagis altan sumon por la kurso sed ankaux rezignis pri
siaj ferioj au libertempo ; nun ili ne lacigxu aux tedigxu. Cxiujn
enuigajn lecionojn oni ja forgesos. Krome, tedigxo povus malagrabligi la
tutan studobjekton kaj forpeli la lernemulojn por cxiam. La studentoj
devas senti, ke ili lernas senpene, kvazaux ludante kaj amuzante sin. Ili
gxuas per cxiuj siaj sensoj. Mangxajxojn ili gustumas kaj lernas  vortojn
pri la gustoj kaj kulturoj. Sensoifigante sin ili lernas, kiel paroli pri
trinkajxoj kaj trinkado. Ili movas siajn membrojn kaj gimnastikas, ili
flaras odorojn, ili farigxas atentemaj pri koloroj kaj formoj ili kantas
kaj dancas. Per siaj manoj ili palpas la formojn kaj surfacojn, ili tusxas
ankaux unuj la aliajn, se la kutimoj de la kursejo/lando tion permesas.
Per la lango ili parolas Esperante. Ecx post la leciono ili interparolas
pri la okazintajxoj kaj lernitajxoj kun granda plezuro.

La studentoj  havas kasxnomon kaj rolon, kio igas ilin forgesi siajn
cxiutagajn rutinajxojn kaj interrilatojn. En la kasxnomoj povas kasxigxi
ankaux praktiko pri sonoj, kiuj estas problemaj gxuste en tiu grupo
(ekzemple en Finnlando sx, cx, c, jx, gx, z). La kasxnomoj sxajnigas, ke
la grupanoj estas el malsamaj mondopartoj. Tiel ili kreas refresxigan
iluzion pri multkultereco. Tio igas la partnerojn pli interesaj,
alparolindaj kaj pridemandindaj, ol kiam ili estas siaj veraj memoj, eble
jam  de longe konataj unuj de la aliaj kiel samklubanoj aux samlandanoj.
Pri siaj roloj kaj la lingva teatrumado dum la kurso ili kunplezure
rememoros ecx monatojn aux jarojn post la kurso.

Tia  instruado multon postulas de la instruisto.  Antaux la kurso li
konatigxas kun la kulturo kaj kutimoj de la instruotoj. Li zorgeme
pretigas sian lernoplanon, kiu tamen ne estu tute rigida. Li devas
adaptigxi  laux la realaj grupo kaj situacioj, kaj tial li tre atentas la
reagojn kaj sentojn de la studentoj dum la lecionoj. Malgraux sia
gxisfunda preparigxo kaj planado, la instruisto dum la kurso kreas etoson
de libero, spontano, unikeco kaj kreivo. Li scias, ke al la celo, kiun li
deziras atingi, estas multaj vojoj, kaj li pretas plenumi la bezonojn de
la grupanoj kaj  gvidi ilin tiel, ke la celoj kaj metodoj ne koliziu.
Gxuste tial tre gravas, ke li antauxsciu  plej eble multon pri la
instruotoj kaj la kursejo kaj ke liaj profesia kapablo kaj eruditeco
suficxu por variado kaj adaptigxo.

Tian bildon pri lingvoinstruado donis Atilio Orellana Rojas dum  dutaga
porinstruista seminario (Valamo, Finnlando,  julio 2002). Se vi nun dubas,
cxu vi  en viaj grupoj  povas tiel  instruadi, ne deprimigxu! Ne ekzistas
unu sola ideala metodo. Kiel jam dirite, la personeco de la instruisto
cxiam estas la plej grava. Se mankas al li modernaj instruiloj kaj
komfortaj foteloj, tio ne igas lin  senpova. Tion  jam A. Cseh pruvis.
Plej gravas la rilatoj inter li kaj la studentoj, la tiel nomata bona
etoso, kiun oni povas atingi per sperto, amikeco kaj sindonemo. Influas
ankaux la tradicioj de la hejmlando(j) de la instruatoj.  De auxtoriteca
instruado oni ne povas subite salti en modernan  kunlaboron  uzante
ekzemple sugestopedian metodon. Entuziasmon, memfidon kaj gxojon pri la
lernado ni tamen provu cxiel sxirmi kaj tedigxon kaj senfruktan lacigxon 
eviti. Ni kuragxigu demandemon kaj iniciatemon. Ni neniam kasxu nin
malantaux diplomoj imagante, ke ni jam perfektigxis, cxar vere bona
instruisto ne cxesas plilerni kaj eksperimenti.

Raita Pyhälä
Finnlando