Juna Amiko
Hejmen ] Supren ]

 

36a Konferenco
IIK 2003
Juna Amiko
Okuloj
Redaktora noto
El la landoj
Lernmaterialoj
Cseh-metodo
Kvinpetalo
Recenzo

Eterne juna

Juna amiko eniras sian tridekan jaron da apero en 2003, kun numeroj 104 gxis 107. Ni anoncas pli simplan tarifaron. Unue, ni samigas la kostojn en euroj kaj dolaroj. Ni malpliigas la tarif-grupojn de tri al du. La landoj de tarifo 1 restas kiel antaue (Okcidenta Europo, Nord-Ameriko, Japanio, Australazio), tarifo du validos por la ceteraj, la gxisnunaj tarifzonoj 2 kaj 3. Daure Hungario havas apartajn tarifojn. Ni devas altigi la tarifojn pro forta kresko en la sendokostoj. Tio efikas cxefe la landojn de la gxisnuna tarifo 3. Por mildigi la altigon, ILEI akceptos abonojn por 2003 gxis la jarfino lau la gxisnunaj tarifoj. Ne cxiuj perantoj prizorgos tion - petu vian. Se ne, vi povos pagi malnov-tarife rekte al la kasisto de ILEI. Eblas aboni tra UEA au trideko da landaj perantoj (listigitaj en la hejmpagxo de JA). Nova varbilo ekzistas, kun la nova tarifaro: 

 

1 abono

2-4 ekz.

Ekde 5 ekz.

Tarifo 1

12 EUR/USD

po 8

po 6

Tarifo 2

6

po 5

po 4



Juna amiko indas! Dudek ok pagxoj da instigaj legajxoj kvarfoje jare. Diskonigu pli vigle cxi tiun servon de ILEI. Komprenigu al instruistoj kiel gxi povos vigligi iliajn lecionojn. ILEI strebas ke la revuo aperu (kiel antaue) kiel pozitivajxo en la ligaj financoj.

Ni atendas multajn kaj fruajn abonojn por la nova jaro!