








| |
Gvidataj okuloj
Aperis gvidilo por la lernilo Okulo, ambau eldonitaj de ILEI por lernantoj de
Esperanto inter 6- kaj 10-jaraj. La libreto por studentoj estas plene
Esperant-lingva (sen naci-lingvaj klarigoj) do estas abunde ilustrita, kun
pluraj plenkoloraj pagxoj. La heroo estas ok-forma gaja bubeto. Li kaj trupo da
infanoj kun kurioza (sed didaktike utila) ekstertera monstro prezentas kaj
ekzercigas viglan enhavon pere de armeeto da aktivaj kaj utilaj verboj. Enestas
ankau bildstria serio "Mira - Aventuroj de detektivo".
Por pli da infomroj pri la studenta kajero, vidu en IPR 99/4, p. 27. Pri tio kaj
la gvidilo, rigardu la hejmpagxon <www.edukado.net>.
En gxia lerniloteka parto vi vidas normigitan priskribon, recenzon kaj
specimenajn pagxojn.
Komence la gvidilo prezentas resumon de cxiu kajero-pagxo sub normaj rubrikoj:
komunika celo, gramatiko, novaj vortoj (verboj, substantivoj, aliaj) kaj
konsiloj por uzado. Tia gvido gravas por tiuj ne tiom kutimigitaj instrui per
rekta komunikiga metodo, en kiu la pagxoj de la studenta kajero prezentas nur la
materialon, situacion kaj komenc-punkton, kiun la instruisto devas ampleksigi.
La plej grava parto de la gvidilo provizas praktikajn ekzercojn, ludojn, verkojn
(poemojn, kantojn, kruc-enigmojn, kolorigendajn bildojn) en oportune
fotokopiebla formo. Jen fonto de taskfolioj por produktive okupi klason. Fine
estas respondoj al la ekzercoj kaj laupagxa resuma tabelo de la studenta kajero
kopiebla sur unu A4-folio.
Okulo, kajero 1, Stefan MacGill, ILEI, Budapest, 1999. Ilustris Mo'nika Molna'r,
22cm, 44p.
Okulo, Givdilo por kajero 1, ILEI, Budapest, 2002. 52p. ISBN 963 00 9802 4.
Verkinto, ilustrinto, formato samaj kiel la studenta kajero. La kajero kaj
gvidilo havas saman prezon. Cxe UEA, ILEI kaj aliaj libroservoj: 4,50 EUR, kun
sesona rabato ekde 3 ekz. Cxe UEA, aldonu sendokostojn. Ce ILEI sendokostoj
inkluzivitaj. ILEI ofertas ambau kajerojn kun triona rabato ekde 3 ekz. al
libroservoj, propraj sekcioj kaj klasoj de Interkulturo, kaj kun rabato de 40%
ekde 9 ekz.
Mendoj al ILEI, Riouwstraat 172, NL-2858 HW Den Haag, Nederlando. Rete: <iei001@tiscali.nl>
au al ILEI, Pannonia u. 30/I/6, HU-1136 Budapest, Hungario. (atentu, nova
adreso!). Retaj mendoj: stefan.macgill@galamb.net.
Mendoj tien sendu kopie al la kasisto de ILEI (v.p.2), car dum la transigo tiu
retadreso povos dumtempe ne funkcii.
Aliaj titoloj haveblaj de la libroservo:
Tendaraj tagoj, kajeroj 2 kaj 3 (po EUR 6,90) *
Fantaziajxoj kaj Kantoj por Infanoj (Rommesmo) EUR 3,60
Vojago en Esperanto-Lando (Kolker - unua eldono), EUR 12,00
Ekzercoj al la Tuta Pasporto (Lec 1-4 de la vidbendo), EUR 4,35. (Por Lec 5-12
petu de ELNA).
* Gvidilo por la komenco de kajero 2 havebla de <www.edukado.net>.
|