|
info@ilei.info
|
EkzamenojInternaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) mezuras la kapablon praktike uzi Esperanton. Centoj da esperantistoj jam ekzameniĝis je elementa aŭ meza nivelo. Atestilo de la du plej prestiĝaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj estas premio pro bona lernado kaj instigo por plua progreso.
La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan parton.
La estraro de UEA rekomendas, ke ties delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".
Nuntempe eblas ekzameniĝi nur ĉe oficiala ekzamensesio, kiu okazos kadre de UK aŭ aliaj Esperanto-aranĝoj, kies organizantoj petas kaj laŭregule prizorgas la aferon. La nuna Internacia Ekzamena Komisiono, tamen, daŭre esploras la plej modernajn metodojn de ekzamenado kaj serĉas manierojn proponi la internaciajn ekzamenojn pli facile al pli vasta publiko.
La plej detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn testojn ktp) oni povos trovi en la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2a eld.)", 34p., kiu aperos en la unua duono de la jaro 2006 kaj estos mendebla ĉe UEA.
Jen listo de rajtigitaj ekzamenantoj: IRE2007.doc
Vi ankaŭ povas legi pli ĉe Edukado.net.
|