ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Agado

Konferencoj

La Konferenco de ILEI markas la kulminon de la Liga vivo por la koncerna jaro. Konferencoj havas tri esencajn fadenojn: fakan programon, laboran programon kaj distran oferton.

La faka programo ampleksas prelegojn kun diskuteblo, kursojn, demonstro-lecionojn, forumojn, kaj krome prezenton de la eduka sistemo en la konferenca lando.  Kiam eble la programnivelon levas universitat-nivela du-taga simpozio, organizata kunlabore kun loka au regionaj universitatoj, kun plurlingva programo pri lingvo-politiko kaj komunika demokrateco. Foje okazas ankau paralela instruisto-trejna seminario por sproni la kvaliton de la E-instruado en la konferenca lando kaj en najbaraj landoj. La faka programo povas inkluzivi erojn por la publiko en la konferenca urbo, ekzemple pere de Lingva Festivalo.

La labora programo estas kontrolpunkto por la organizo; ni bildigas la staton kaj evolutendencojn kaj planas la estontan agadon. Formale tion prizorgas la Komitato de ILEI, kies kunsidoj estas publikaj, sed la progresiga laboro povas esti plenumata tra la konferenca semajno pere de komisionoj – konstantaj au dumkonferencaj. La asembleo donas okazon por konferencanoj komenti la laboron, fari proponojn kaj oferti kunlaborhelpon.

La distra programo kontribuas al la entuta etoso de la konferencoj. Unuflanke, oni kunvenas por kreski kaj kontribui fake, oni venas por partopreni en la organiza laboro, sed oni venas plie por refortigi ekzistantajn amikecojn kaj starigi novajn. En nacia vespero, la konferenca lando prezentas sian kulturon, en internacia vespero konferencanoj el dekoj da landoj alportas guston de siaj propraj kulturoj kaj entuziasmoj.

La konferencoj kutime okazas tuj antau au post la Universala Kongreso en proksima loko, sed okazis escpetoj al tio. La evento provizas instigan kolegecan etoson, en kiun povas trovi lokon kaj bonvenon iu ajn, kiu opinias la instruadon de Esperanto grava.

Jen rezultoj de Universitata Simpozio okazigita en 2009 (PDF, versio 1.5 - 1.8 MB) dum la lastaj tagoj de la 42a Konferenco de ILEI en Krakovo, Pollando. Trideko da verkoj tra 124 paghoj prilumas la konferencan temon 'La pedagogio de Esperanto antau la defioj de interkultura komunikado' au klarigas la edukan sistemon de la gastiga lando. Presita versio en limigita eldonkvanto estas antauvidata.

En la konferenco en Portonovo 2008 jen la teksto de prelego de Francois Lo Jacomo pri Unekso, kun titolo "Chu Esperantistoj defendu edukadon per la gepatra lingvo?" (prezentita kiel PDF)

Ni ghojas anonci la aperigon de la Simpozia Kajero el nia Konferenco en Parma en 2006 en PDF formato (PDF, versio 1.5 - 1.0 MB). Ghi trovas sian lokon apud la kajero el Krakovo en 2009. Tiuj retversioj estas senpage je via dispono, sed ni petas vin memori, ke ech reteldono por ILEI tute ne estas senkosta! Por helpi al ni kovri tiujn kostojn, kaj realigi iliajn aperigojn en presita formo, viaj donacoj al nia Fondajho Szerdahelyi tre bonvenas. Legu pri niaj fondajhoj en la financa parto de la retejo, ene de la rubriko 'Dokumentoj'. Antaudankon pro via subteno!

Listo de la konferencoj ekde la jaro 1976.


43-a ILEI-konferenco en Kubo (2010)

- Unua Bulteno por la Konferenco en Kubo (PDF)

Informoj pri la pasintaj konferencoj


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj