|
|
|||||
|
|
EldonadoLIBROSERVO - libropriskriboj Manlibro pri instruado de EsperantoJen kompakta nelonga kaj praktika helpilo por homoj kiuj devas gvidi kurson kaj volas akiri bazajn sciojn pri la arto instrui. En nur 150 paghoj la verko kovras multan terenon: Legu pri celoj kaj principoj de lingvo-lernado, didaktika gramatiko por Esperanto, diversaj instrumetodoj, lerno-modeloj, instruhelpiloj, la elementoj kaj dinamikoj de grupa lernado, rolo de instruisto, kiel plani lecionojn, ekzercotipoj, taksado kaj ekzamenoj, instru-organizoj, bibliografio kaj utilaj retligoj. La verkon eldonis ILEI kaj la laborgrupo - Esperanto@Interreto - kadre de la projekto - Flugiloj de Malfacila Vento. La verko farighis norma kaj populara, kun tri re-eldonoj depost la komenca apero en 2005. La plej nova tria eldono aktualigas la enhavon, precipe por prezenti la eblojn de la novaj europ-konformaj KER-ekzamenoj. La manlibro estis kunlaboriga verko, pretigita per reta kunlaborado inter (alfabet-orde)Atilio Orellana-Rojas, Birke Dockhorn, Duncan Charters, Hokan Lundberg, Iwona Kocieba, Katalin Kovats, Laszlo Szilvasi, Peter Balaz, Radojica Petrovic, Slavik Ivanov, Stefan MacGill kaj Zlatko Tisljar, sub la kunordiga prizorgo de Katalin Kovats. 21 cm, 150p. Prezo de la nova eldono: 8,50 euroj plus 10% por sendokostoj. Por pli detala prezento, specimenaj paghoj, opinioj de la redakcio kaj uzintoj,
vidu la prezenton en
OKULOJen 40-pagha lernolibro por infanoj inter 7 kaj 10 - pli precize por la ok-uloj. Eldonis ILEI en 1999, cele al uzado en la tiama projekto 'Interkulturo'. Bunte ilustrita de Monika Molnar, la verketo prezentas praktike uzeblajn frazojn en agrabla kunteksto. Roluloj en la libro estas la 8-forma okulo, kaj stranga sed simpatia ekstertera monstro Zumplo. La verko estas tre verbo-centra; prezentante pli ol 40 verboj ene de la 400-vorta stoko entute uzita. La diferenco inter transitivaj kaj netransitivaj varboj estas klare montrita. Oni lernas kalkuli, kompreni la utilon de sufiksoj, kanti en Esperanto kaj verki simplan leteron. Prezo: 4,50 euroj plus 10% por sendokostoj. Klaku por legi pli da informoj kaj recenzoj kaj komentoj de uzantoj, che <edukado.net>
OKULO - GvidiloJen 40-pagha gvidilo por kursgvidanto uzanta la libron OKULO. Por chiu pago de la lernanta libro, la gvidilo resumas la temon, la gramatikajhon, kaj la komunikan kapablon, kiun la pagho volas evoluigi kaj prezentas la novajn vortojn de tiu pagho kaj konsilojn por la uzado. Sekvas suplementaj ekzercoj por la libro, pluraj el kiuj estas organizitaj por esti facile fotokopieblaj por klasa distribuo. Prezo: 4,50 euroj plus 10% por sendokostoj. Klaku por legi pli da informoj kaj recenzoj kaj komentoj de uzantoj, che <edukado.net>
TENDARAJ TAGOJ, kajero du.72-pagha. Verkis: Stefan MacGill. Ilustris: Pavel Rak. Grupo de tendaranoj aktivas kaj amuzas sin. Ili ekskursas per kanotoj, vizitas besto-ghardenon, skribas leterojn por sendi hejmen, sportas, verkas mirindan teatrajhon - la unua apero de la Esperanta spiono 005, kaj fine organizas grandiozan koncerton. Lernilo por dauriga kurso: la lernilo Okulo kovras la materialon bezonata por komenci la uzon de chi tiu kajero. Konvena pleje por studentoj inter 10 kaj 18, sed uzebla por ajnaghuloj. Enkondukas uzadon de adjektivoj, komparativo, fortigas la komprenon pri verboj kaj transitiveco, prezentas modalajn verboformojn kaj fine enkondukas la finajhon -ig. Librofine aperas kunlaboriga tasko grupe krei planojn por savi la kamelon de 005 el la kelo de Volapukestelo. Prezo: 6,90 euroj plus 10% por sendokostoj. Klaku por legi pli da informoj kaj recenzoj kaj komentoj de uzantoj, che <edukado.net>
TENDARAJ TAGOJ, kajero tri.76-pagha. Verkis: Stefan MacGill. Ilustris: Pavel Rak. La samaj tendaranoj daurigas siajn aventurojn, kaj per tio prezentas materialon konvena por progresiga kurso, kaj estas tauga por kursanoj de ajna agho. Enkondukajhoj estas la refleksivo, plena uzo de -ig kaj -i?-, la kondicionalon kaj fine participoj. La enhavo inkluzivas la planadon kaj poste la realigon de la klopodoj savi la jam menciitan kamelon. Prezo: 6,90 euroj plus 10% por sendokostoj. Klaku por legi pli da informoj kaj recenzoj kaj komentoj de uzantoj, che <edukado.net> *********
Pagojn vi povas direkti al nia konto che UEA: ilek-a au al la nederlanda bank-konto
de ILEI: ING Bank N.V.,
|
|||||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
||||||