|
|
|||||
|
|
ProjektojJen informoj pri kelkaj el la projektoj de ILEI: Interkulturo
Flugiloj de Malfacila Vento
Projekto 'Esperanto125'Aŭguste 2010, atingis la Komitaton de UEA ideo sendita de Stani Rynduch, polo vivanta en Germanio. ILEI tuj konstatis la utilon de tia projekto kaj la rolon, kiun ĝi ludu en ĝi. La estaro de IELI en oktobro 2010 akceptis pluigi la projekton, serĉante por tio pliajn partnerojn. La celo de ĉi tiu mesaĝo estas fari duan alvokon trovi partnerojn kaj kunlaborantojn, ĉar ne nepre ILEI estu la ĉefa ludanto ĉi tie. Aperos en la aprila revuo Esperanto projekt-lanĉa artikolo, surbaze de kio necesos rapide fiksi la liston de partneroj kaj starigi la gvidorganon. Jen kursoskemo por projekto 'esperant125' por montro en PowerPoint. Kelkaj bildoj estas dinamikaj, klaku ripete por aperigi la etapojn unu post unu. La projekto: Lanĉi antaŭ la fino de 2010 projekton ‘Esperanto125’ kies celo estas organizi en 2012 en komunaj datoj tra multaj landoj serion da diversspecaj kursoj de Esperanto. La kursofino estos julio 26, 2012, la 125a datreveno de la lanĉo de la Unua Libro de Esperanto. La kurskomenco ĉiulande estu marto 23, 2012*, kiu estas la printempa/aŭtuna ekvinoksa tago, ĝuste 125 tagojn antaŭ la kursfino. La mezkursa tago estos majo 25, 2010, kiu konvene koincidas kun la feria semajnfino en multaj eŭropaj kaj aliaj landoj. Fleksebla temposkemo devas permesebli, ĉar laŭlandaj kondiĉoj kaj ferio-periodoj varias de lando al lando. La kursoformo estos plejparte sed ne ekskluzive reta, laŭeble kun unu aŭ pliaj fizikaj renkontiĝebloj por kursanoj (ekzemple en tiu meza kursa longa semajnfino). Ekzamenoj estu proponataj kursofine (en la tiam okazanta UK, kaj aliloke). La projekto altiros atenton al Esperanto kaj ĝia jubileo, ĉefe pro unueciga siglo, la samtempa lanĉo multlande, kune kun la nepra eblo ke kursanoj tra la reto (skribe, parole, bilde) komuniku unu kun la alia dum la studado. La ĉefa celo de la kursoj estas la evoluigo de lingva kaj komunika kapablo, sed pro la omaĝata jubileo, iom da atento dediĉiĝu al la historio de la lingvo, specife al Zamenhof, la Unua Lingvo kaj la socia/komunika medio de tiu tempo el kiu naskiĝis la lingvo. Ĉu la oficiala kurso estu pagenda restas malferma demando; registriĝo estu deviga. Kursospecoj: Estu unu oficiala kurso, kiu estu ĉefe reta, kun renkontiĝebloj proponataj diverslande. Tiu kurso baziĝu sur ekzistantaj rimedoj – retkursoj aŭ eldonitaj lerniloj. Konvena gramatika bazo venos de Detala Gramatiko de Esperanto de Bertil Wennergren, aŭ aliaj kursoj ĉe lernu_net, sed la kurso ne nepre estu tro videble gramatike-bazita. La materialo estu aranĝita en 125 partoj, principe unu por ĉiu tago de la kurso – tamen homoj laboru propraritme. Sekve ĉiu parto enhavos modestan kvanton da nova materialo. La projekto tamen estu pli vasta. La organizantoj pretigu liston da kriterioj, normoj kaj rekomendoj, kontraŭ kiu oni povas kontroli pliajn kursojn aŭ skemojn. Kiu havas aŭ kreas propran kurson (retan, ĉeestan…) rajtas proponi ĝin al la organizantoj, por ke ĝi rajtu uzi la ŝildon “esperanto125”. Organiza temposkemo (malneto) Aprilo 2011: Decido ĉu pluiri kun la projekto, sufiĉaj partneroj? Starigo de gvidgrupo. Majo 2011: Decidoj pri simbolo, frapfrazoj, projekt-amplekso, starigo de buĝetoj (2011-2012) Majo 2011: Starigo de la kurs-pretiga teamo, verko de kriterioj por allasi kursojn. Majo 2011: Arigo de landaj projekt-kunordigantoj, starigo de projekta retgrupo. Junio 2011: Prezento de la projekto dum la Nederland-Germana Kongreso en Munstero. Junio 2011: Decidoj pri detalaj projekt-celoj kaj ŝlosilaj mesaĝoj por la varbado. Julio 2011: Projektprezentado en UK, ILEI-konferenco kaj pliaj aranĝoj. Sept 2011: Starigo de reta rimedbanko: Varbilaj tekstoj pretaj por tradukado, Projekt-konsilaroj. Okt 2011: Testlanĉo de la kursejo ‘esperanto125’, kune kun kurso, babilejoj, forumoj ks. Dec 2011: Decido pri la listo de kursoj kaj iniciatoj rajtigitaj uzi la siglon ‘esperanto125’. Jan 2012: Arigo de informoj pri ĉeestaj kursoj kaj fizikaj suplementaj renkontiĝoj. Feb 2012: Finpretigo de tradukitaj varbiloj, lanĉplanoj pretaj multlande. Mar 23, 2012: Projektolanĉo multloke. Gazetaraj konferencoj, komunikoj, ekspozicioj… Majo 25, 2012: Meza punkto; mem-testado, surlokaj paroligaj kunvenoj. Julio 26, 2012: Kursofino, festado en UK kaj aliloke, ekzamenoj, ekspozicioj. Retkursaj fakuloj Reta livero de la kursoj ludos ŝlosilan rolon en la projekto, ĉar ĉeestaj kursoj ne estas ĉie organizeblaj. Esencas enplekti la fakajn sciojn de niaj programistoj kaj ret-prizorgantoj kaj frue decidi/starigi gastigan lokon por la oficiala retkurso. Necesas decidi ĉu la kursoj havos signifan aŭ limigitan prizorgadon flanke de mentoroj/gvidantoj. Ili ĉiuokaze enhavu interagajn memtestajn partojn, kun iuspeca monitorado, por ke ni mezuru la kvanton da interesiĝo. Necesas konvinki la retaktivulojn, ne vidi ĉi tiun tempe limigitan projekton konkurenca al la ekzistantaj retofertoj. Ĉiu materialo en ‘esperanto125’ referencu la pliajn ekzistantajn rimedojn por retlerni, kaj plie por kontaktiĝi kun la parolkomunumo. Ekzamenoj La ekzamenoj de UEA/ITK estas oferteblaj al kursanoj. Averaĝa kursano kiu venis al la kursaro kiel plena komencanto devus povi per kontinua studado tra 125 tagoj atingi la KER-nivelon B1. Tiuj kun antaŭaj konoj aŭ elstara lingva talento povus celi B2. Tamen ni konsciu, ke tiuj kapabloj el retkursoj estos ĉefe latentaj. Je la duona punkto (majo) ni imagas nivelon de A2, kaj je tiu punkto eblas proponi retajn provekzamenojn A2. La tradiciaj ekzamenoj de ILEI/UEA estas proponeblaj, sed prefere ne samloke kaj samtempe kiel KER-ekzamenoj. Ekzemple, ili povos okazi en la ILEI-konferenco en 2012, supozeble en la semajno antau la UK. Laŭeble ekzamenoj estu ofertataj en almenaŭ du kontinentoj: prioritatas Eŭropo kaj Azio (pro la UK-loko), sed aliaj kontinentoj estas konsidereblaj. La emocia mesaĝo de ‘125’ La ciferoj de ‘125’ prezentas fortan pozitivan signalon, kiu estas plene lingve sendependa. La ciferoj ascendas preskaŭ eksponente; ilia mesaĝo estas de ‘kreskanta kresko’. Tial aparte taŭgas projekta nomo ‘esperanto125’, kun ebloj por paralelaj projektoj, ekz. ‘lingvoj125’, ‘komunikado125’. Tiun 1-2-5 ŝtupon oni povas eĉ melodiigi al ascenda sonskalo, kiu uzeblas en la kursliverado kaj aliaj retaj informiloj. Oni povas protesti, ke kurso kun 125 partoj prezentas la lingvon pli komplika ol ĝi fakte estas. Nia mesaĝado povas referenci naivajn sloganojn kiaj ‘Lernu la anglan en 30 tagoj’ kun ĝia korolario ‘Kaj forgesu ĝin en 20’. Nia mesaĝo devas esti, ke Esperanto ja estas serioza lingvo; decas lerni ĝin bone kaj profunde, ke ĝi ja havas nefacilajn partojn, eĉ kiam ĝi estas sendube relative facila. Ni emfazu, ke la nombro da ŝtupoj estas alta nur ĉar ili estas etaj. Alispecaj jubileaj projektoj Ĉi tio ŝajnas esti nia plej signifa jubileo de la sekvaj kelkaj jaroj, ni do bone eluzu ĝin. Malavantaĝo de ĉi tiu kursa programo kiel skizita estas ĝia limigita kapablo altiri eksterajn subvenciojn. Eblos redifini ĝin iom, aŭ almenau konsistigajn partojn, por fariĝi pli subvenc-maturaj. Alie, eblas lanĉi paralelajn programojn kun tiaj celoj, kiuj konformos kun la postuloj de instancoj kun disponebla mono, ekzemple programoj pri translima lingvo-konsciigo en kiu Esperanto ludas helpan rolon aŭ figuras kiel nur unu lingvo inter pluraj. Enplektiĝo de ILEI: La prezidanto de ILEI prenas gvidan rolon por antauenpuŝi la ideon, sed kiu la espero, ke aliaj aliĝos kaj helpos motori ĝin. Tiu krome engaĝos sin en la pretigo de kursmaterialo. Tamen, ILEI havas tiom da aliaj devoj kaj planoj, ke li kaj ĝi ne havas rimedojn dediĉi tian tempon por motori la tuton. Se ILEI konstatas adekvatan reeĥon, ne nur de principa entuziasmo, sed pli signife liveron de konkretaj laborantoj, ĝi plue subtenos la projekton, tiom kiom ĝi kapablas. Kiel Landaj Sekcioj de ILEI kaj Landaj Asocioj de UEA kaj lokaj grupoj kunlaboru:
Antaŭdankon pro viaj reagoj! Jen la supra teksto kiel elshutebla PDF. SMG: 19 marto, 2011, Budapeŝto. |
|||||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
||||||