BEKunu BEKdu...
Hejmen ] Supren ]

 

Indeksoj 1991-95
Edward Symoens
Propedeuxtiko
Komitato en Övik
BEKunu BEKdu...
El la landoj 96/1
Reage al Golden
Ekzamenoj 95
Notlibro 96/1

Katalin Smidéliusz                  Intervjuo kun Dennis Keefe

BEKunu, BEKdu, BEKtri, BEKkvar...

(Dauxrigo de la intervjuo)

Sekvante vian kurson, kiom da tempo estas bezonata por forlasi la titolon "komencanto"?

Mi pensas, ke se la lernanto estas plenkreskulo sed ne tro maljuna, se la lernanto jam studis sukcese unu aux du fremdlingvojn, se la lernanto cxeestas cxiujn lecionojn, kaj estas denaska parolanto de euxropdevena lingvo, bezonata estas minimume 100 horoj. Alikaze, pli. La tuta kurso povus dauxri plurcentojn da horoj por ekzemple japano kiu estas maljuna kaj kiu neniam lernis fremdlingvon en lernejo. Dirinte tion, mi pensas, ke estas tro da esperantistoj kiuj pensas, ke tradicia unuagrada kurso sekvata de tradicia duagrada kurso suficxas. Tia tro simpla pensado estas, laux mi, granda malhelpajxo por la disvastigxo de E-o. Se Esperantujo ne kapablas oferti aux doni kompletan sistemon - ne nur kursetojn kaj sxtagojn - por preterpasi la stadion de komencanto, en Esperantujo, en la E-movado, en la E-lingvokomunumo restas nur tiaj personoj, kiaj estas gxisostuloj, aux kiaj estas tre fervoraj, aux kiaj bezonas internacian familion. Tio estas granda risko por E-o, cxar tiaj personoj estas granda malplimulto el la logxantaro.  Ni devas pensi pri la plimulto, tiuj kiuj ne estas samideanoj, cxar ili fakte konsistigas 99% el la tutmonda logxantaro.

Kiom da stagxoj vi havis instruante laux via metodo?

Ne suficxe. Eble ses aux sep. Kaj por fari la tutan, tio estas de BEKunu gxis BEKkvar nur trifoje. La unua kompleta kurso okazis en Madrido, en 1988. Estis oktaga kurso kaj estis ok horoj en cxiu tago. Entute mi havis dekunu personojn kaj ok el ili, se mi bone memoras, finis. Cxe la fino de tiuj ok tagoj ili kapablis partopreni, kun iom da hezitoj kaj eraroj tamen, la Konversacian Rondon de la Liceo de Esperanto de Madrido. (Tiutempe multaj eminentaj esperantistoj multfoje cxeestis tiun eventon, inter ili Gxian Karlo Fighiera, Ada Fighiera Sikorska, Georgo Kamacxo, Miguel Fernandez, Juan Carlos Ruiz ktp.) La dua kompleta kurso okazis en la Kastelo de Grésillon en somero 1988. Laux la komentoj de la kursorganizanto de la Kastelo, estis la unua fojo en Grésillon, kiam la gelernantoj (veraj komencantoj sen antauxaj studoj de Esperanto) vere kapablis paroli cxe la fino de la kurso. Interkrampe, la kvin personoj, kiuj faris tiun kurson revenis en la sekvanta jaro. Tri el ili iris rekte al la duagrada kurso, kaj du el ili ecx partoprenis la triagradan kurson. Finfine, la tria kompleta kurso okazis en la urbo Tours en Francio lastjare. Estis ok personoj entute, sed nur du el ili estis veraj komencantoj. Unu el ili, dekkvinjara junulino parolis nur esperante dum pli ol unu horo la lastan tagon pri la libro La verda koro de Baghy. (Interkrampe, fundamenta parto de BEKtri kaj BEKkvar estas la legado de libroj ekster la leciono por prikomenti ilin dum la leciono).

Cxu vi sxatus, se via metodo disvastigxus?

Jes kaj ne. Sciu, ke mi verkas la BEKkursaron ne por esperantistoj (mi ne deziras konvinki personojn, kiuj jam estas konvinkitaj), sed por neesperantistoj. Mi deziras, ke la kursaro estu uzata ekster la movado. Mi scias, ke mi revas, ecx revegas, sed mi pensas, se la BEKkurso estos pli kaj pli bona kaj efika kaj profesia, iam ie iu diros al mi "Venu al firmao Sony en Tokio, instruu 5000 laboristojn aux estrojn por ni, kaj ni acxetos domon sur sudpacifika insulo por vi kaj via familio. Krome, ni donos al vi televidilon kaj satelitan antenon por ke vi povu rigardi fremdlingvajn programojn la tutan tagon kaj ni mem sendigos al vi la lastajn esperantajn programojn el Varsovio!"

En la libroservoj mi nenie vidis viajn kursojn.  Se iu deziras provi vian metodon, cxu oni povas simple mendi la kajerojn kaj tuj ekagi aux oni devas unue observi kiel uzi la librojn?

Bonvolu ne skribi al mi petante aux mendante la librojn! Antaux nelonge Flandra Esperanto-Ligo skribis al mi demandante cxu eblos eldoni la librojn. Eble ili faros tion. Ankaux estas eldonejo en Moskvo, kiu ekinteresigxas pri la publik-igado. Do eble la libroj estos en la merkato. Sed ni rememoru, ke la BEK-kursaro ne estas tradicia. Gxi uzas la relative novan Valencian Metodon. Gxi ne estas nacilingva, do tiaj klarigoj ne ekzistas. Gxi bazigxas sur gruplaboro, kaj la plejparto el niaj instruantoj (mi ne diras instruistoj) neniam uzis tiun rimedon aux ne suficxe ofte utiligis gxin. En la BEKkurso la instruisto neniam lernigas la prefiksojn nek la sufiksojn. La -ig kaj -igx-sistemo kune kun la participa sistemo ampleksas duonon el la kursaro. Pro tiuj malhelpajxoj, kvankam la BEKkurso estas suficxe simpla, ecx tre simpla por neprofesia instruisto, la instruontoj, mi supozas, bezonas vidi gxin kaj sperti gxin. Acxeti la librojn en libroservo ne garantios, ke la kurso sukcesos. Mi pensas, ke oni devas cxeesti stagxon, en kiu la metodo estas prezentata. Alia ebleco estus fari 30- aux 60-minutan vidbendon, en kiu vidigxas la Valencia Metodo. Tio ne solvos la problemon, sed gxi povas helpi multe.

Kio mankas al BEK?

Multego mankas.  Mi jam menciis, ke la duono de la libroj ne estas finverkitaj. Mi devas refari la BEK-ekzamenojn, ekzamenetojn, kaj la grandan, finan ekzamenegon. Estos kasedoj por cxiuj niveloj, sed felicxe jam estas bonegaj kasedoj sur la merkato, ekzemple via sonkasedo "Cxu vi auxdis, ke..." kaj mi esperas baldaux aperos kasedo de la teamo Lauxte de SAT-Amikaro. Tiuj kasedoj povas esti uzataj post la fino de BEKdu. Ankaux devas ekzisti pli abunda legmaterialo por BEKtri kaj BEKkvar. Nuntempe estas devige tralegi "Gerda malaperis, La verda koro, kaj Jocxjo" sed mi ege deziras multe plilongigi tiun liston. Mi mem ne havas talenton por auxtori tiajn librojn, do mi petas al vi esperantistoj helpi min. BEK estas sur komputilo, sed mankas bona komputila versio kiu uzos lerte la kapablojn de la komputilo, kaj por fari tion oni bezonus eble jarojn! Mankas kohera sistemo por fari multe pli da ekzercoj pri vortoj. BEK nun havas pli da ekzercoj ol iu ajn kurso kiun mi konas, sed BEK ankoraux restas neprofundeca rilate la vortstokon. Fakte, por plibonigi BEK estas bezonate enkomputiligi PIV-on kaj la cxefajn modernajn gazetojn de Esperanto kiaj Eventoj, Heroldo de Esperanto, El Popola Cxinio, Esperanto, SAT-Amikaro, Monato ktp. Tiuj kaj aliaj revuoj devas esti unuj el la plej grandaj fontoj de vortoj por lingvokurso. BEK nepre devas aktualigi kaj nuntempigi la vortojn uzatajn en la ekzercoj. Oni lernas lingvon por komuniki, kaj se la plejparto de la vortoj pritraktas la sxafiston kun siaj sxafoj sur la kamparo aux mian ricxan tajloron, niaj gelernantoj cxiam hezitos kaj lamos kiam ili devos paroli pri la moderna socio. Mi pensas, ke estas eraro limigi la instruadon de lingvoj al la mil aux du mil pli oftaj radikoj uzataj. Lernanto bezonas multe pli ol tiom, aux tiu lernanto povas resti eterna komencanto. Mankas loko por instrui la BEK-kurson. BEK estas kvarnivela kursaro. Gxi ne estas amuza ludilo por unu-semajna aux dusemajna turisto. BEK strebas esti tiel serioza kiel la kursaroj de la Goethe-Institut aux la Intensive English Institute aux la Monterey Language School aux la East West Center. Lernanto komencas BEKon, tiu lernanto finas BEKon, tiu lernanto memstarigxas kaj sendependigxas de la kursgvidanto kaj poste kapablas memlerni. Por tion fari BEK bezonas tempon kaj spacon, ne stagxeton. Mankas la kursoj post BEK. Tio eble estas la plej grava manko el cxiuj. Estas kuragxigaj komencoj en La Chaux-de-Fonds, en la Kvinpetalo, sed tiuj lokoj estas tro for por multaj personoj.  Ni bezonas multe pli. Kongresoj speciale estas ekster la atingo de averagxa lernanto. Mankas akvitajxoj en la lokoj grupoj post BEK. Ecx se BEK povas doni pli da parolantoj de Esperanto ol antauxe (kaj mi ankoraux ne estas certa, ke gxi enradikigxos aux sukcesos pli vastskale) tiuj gelernantoj forlasos la Esperantan lingvokomunumon, se ne estas allogaj eventoj regule kaj proksime al ili. Lingvaj kursoj ne suficxas. Tiuj lernantoj bezonas nun uzi Esperanton por fari ion. Se estos aliaj kursoj de Esperanto, tiuj kursoj estu ne pri la gramatiko de Esperanto, sed tamen en Esperanto kaj pri io alia! Lasu al la novaj gelernantoj lerni ion ajn alian. Kursoj pri historio, pri arto, pri eksterlandaj kulturoj, pri vojagxoj, pri io en si mem interesa kaj alloga. Dauxrigi la lernadon de Esperanto per aliaj kursoj pri kunmetitaj verboj aux aliaj pezajxoj nur altiros la malplimulton. Sed, alifoje, mi deziras ripeti, ke la BEKkurso ne celas tiujn, kiuj jam estas konvinkitaj, gxi sercxas tiujn kiuj ne estas tiaj. Granda bremsilo de E-o hodiaux, mi konjektas, estas la ideo ke nur la esperantistoj pravas, kaj cxiuj aliaj ekster la movado havas eraran pensmanieron. Ni donu al ili la kursojn, kaj ni lasu al ili la rajton decidi tion kion ili deziras fari pere de E-o. Esperanto estas tre bela ideo, sed mi pensas, ke ni devas lasi pli da libereco al la novaj gelernantoj por fari cxion kion ili deziras per Esperanto.

 

Postmeditado de la intervjuinto:

Mi - kiel fervora edukisto de E-instruistoj - kiu cxiam kontrauxis la ideon ke netrejnitaj esperantistoj instruu la internacian lingvon, per la supra intervjuo tamen konigas metodon kies cxefaj uzantoj estos versxajne neprofesiuloj. Antaux ol vi demandas min pri mia ago, permesu al mi klarigi mian decidon: Mi dauxre kontrauxas, ke diletantoj rolu kiel instruistoj, sed la BEKkurso ne estas vera instrumetodo. Gxi estas lernometodo. Gxi estas ne malhavebla apogo gxuste por tiuj, kiuj certe instruus ankaux sen tiu helpo, farante multe pli da eraroj restante sen programita materialo, sekvante proprajn instinktojn, neglektante pedago-giajn principojn. Nia instruista tasko estas ekkoni ankaux tiun cxi metodon, helpi al kurs- kaj grupgvidantoj uzi gxin dum nia foresto (aux je nia manko) por ke la komencantoj sub la tele-gvidado de profesie preparita materialo sagxe praktiku Esperanton. Mi trovis la materialon tre interesa kaj valora, kaj konsilas al ILEI-estraro inviti sinjoron Keefe al iu ILEI - konferenco aux arangxo por prezenti sian kurson al ni, ja mi estas konvinkita pri tio, ke ankaux tre spertaj kolegoj trovos multon por "sxteli" el la BEKkurso kaj tiel kolorigi, ricxigi la tradiciajn kursojn kaj studhorojn. La kontaktadreso de Dennis Keefe:

6 rue Toulouse LAUTREC, F-37000 TOURS, Francio, Tel.: (33)-47-20-16-74. Fax: (33)-47-64-47-84 email: dekeefe@Dialup.FranceNet.fr

-