| |
En IPR 00/4 ni aperigis alvokon por varba direktanto
por Juna amiko. Ni havas iujn reagojn, sed neniun nomiton, do pliaj anoncigxoj
estas bonvenaj. Nun ni anoncas la ceterajn du oficojn, por kiuj ni petas
sinanoncojn: Ni skizas la cxefajn taskojn.
Administranto por Juna Amiko
* Teni datumbazojn de la adresoj de abonantoj (nuntempe en 4 dosieroj en
Works 4.0 por pagintoj (900+ adresoj), perantoj (40+), senpagaj (100+) kaj
brazilaj (900+).
* Enskribi alvenantajn abonojn cxiujare, korespondi kun perantoj pri
malklarajxoj, kontroli kontrau listoperdoj.
* Liveri al la ekspedantoj etikedojn por cxiu ekspedo (kun kvantindikoj
kaj cxiu plia necesa informo).
* Akiri fresxajn adresojn de perantoj, kaze de nelivereblaj gazetoj.
* Kompili laulandajn statistikojn; resumi kaj kontroli alvenojn de
abonpagoj. Pretigi jarraporton.
Ekspedanto por Juna Amiko
* Ricevi gazetojn kvar-foje jare (nun 2000 ekz., cx. 80 kg.). Stoki la
restajxojn.
* Ricevi kunsendajxojn (varbilojn, flugfoliojn ks.)
* Mendi pakmaterialojn, antauprepari sendotajxojn, arangxi kaj kompensi
helpantojn.
* Rilati kun eksped-kompanio, administri gxiajn fakturojn, arangxi la
pagadon.
* Kontroladi eksped-ofertojn, cele al pli avantagxaj (pli ol 60% de cxiuj
kostoj estas ekspedaj).
* Ricevi kaj solvi presejajn fakturojn, kunlabore kun la kasisto de ILEI.
La nuna kompenso por la skizitaj laboroj (varbado, administrado, ekspedo) estas
cx. 32 EUR numere, kun plia 32 EUR por la ekspedo-helpantoj. Tiu sumo estas
reviziebla.
La ekspedanto devas trovigxi samurbe kun la presejo, la administranto prefere,
sed ne nepre. La varbanto povas trovigxi ie ajn, sed prefere kun ret-konekto.
Viaj anoncigxoj estas ege bonvenaj - subtenu cxi tiun praktikan agadon de la
ligo!
SMG
|