Ni funebras
|
Charlotte
Irwin Kohrs, fondinto de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" kaj ĝia Direktoro dum multaj jaroj, mortis la 31-an de julio 2002 ĉe sia hejmo en San-Diego, Kalifornio. Ŝi naskiĝis en 1910 en New Haven, Konekticuto sed pasis plejparton de sia juna vivo en Berkeley, Kalifornio, kie ŝia patro, kiu scipovis dek unu lingvojn, estis Profesoro pri Matematiko en la Universitato de Kalifornio. Charlotte tre interesiĝis pri la instruado de Esperanto al infanoj post la morto de sia edzo Lewis en 1982. Ŝi verkis "malgrandajn librojn" por infanoj, inkluzive de ABC EN ESPERANTO, LA BELA PLANEDO, DEK DEMANDOJ, DEK FABELOJ, FLUGU KUN PETRO, NI ESPLORU LA MONDON, kaj NI PAROLU ESPERANTE KUNE. Ronald Glossop, nova Direktoro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo Kun malĝojo ni anoncas al vi la forpason de Raymond Gonin la 11-an de aprilo 2002. Li naskiĝis la 28-an de decembro 1913 en kampara vilaĝeto de Saône-et-Loire. Li ekstudis en 1923 en la blindullernejo de Villeurbanne kaj pli poste studis tute sola por akiri pli altajn ŝtatajn diplomojn. En 1930, li hazarde trovis brajlan broŝureton «L’Espéranto en dix leçons» de Théophile Cart kaj post eklerno de la lingvo, li ĉeestis dum 1932 sian unuan universalan kongreson en Parizo kiam kreiĝis UABO, t.e. Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj. Poste kreiĝis nova asocio FUBE (Franca Unuiĝo de Blindaj esprantistoj) kaj dum multaj jaroj prezidis la asocion. Li dediĉis multe da tempo por instrui la hispanan lingvon kaj esperanton. En 1974 kvarjaron antaŭ la emeritiĝo, li estis honorigita ricevante la ordenon «Palmes Académiques» pro sia laboro profesia kaj poesperanta. Li vizitis 27 Universalajn Kongresojn kaj organizis en 1957 blindulan antaŭkongreson en Lyon kaj zorgis pri la blindula partopreno en la UK de Marseille. Li pretigis en 1958 brajlan perkorespondan kurson por franclingvanoj kiu daŭre funkcias. De 1958 ĝis 1992, kun la edzino, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de «Esperanta Ligilo». La familio aperis en multaj okazoj en artaj spektakloj dum kongresoj deklamante, aktorante, kantante, muzikante kaj ili eĉ strebis al plialtiĝo de la esperantaj konoj, trapasante triope kun la filo, pedagogian ekzamenon de Franca Esperanto-Instituto (FEI) en 1969. Li fariĝis komitatano de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) kaj ankaŭ gvidis kurson en Liona regiono. En 1991 tamen, la malsano atakis Raymond, ĝi devigis lin pasigi dufoje semajne longajn horojn en kliniko. Tio bremsis liajn aktivaĵojn. J. CATIL GEE, franca sekciestro de ILEI |