ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI kun nomo 'VEKI'

Neniu fizika kunveno okazos en julio en Kebekurbo, Kanado.

Nun ni povas anonci al vi, ke ILEI lanĉos la 53-an Virtualan Esperanto-Konferencon ILEI kun nomo VEKI, en la sama semajno, DE LA 25-A ĜIS LA 31-A DE JULIO 2020. Do provu trovi agrablan lokon kun bona retkonekto, komfortan seĝon, iom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj; dum sep tagoj okazos prelegoj, debatoj, babiladoj, jogaj kursoj, koncertoj kaj aliaj eventoj, per reta konekto, kiu ebligas diskutojn kaj intervenojn. La programo aperos post diversaj esploroj survojaj. Estos ankaŭ senprogramaj paŭzoj, kiuj povos esti koridoraj babiladoj, ĉar ni havos la retkanalon 24 horojn tage dum sep tagoj. Regule la estraro de ILEI eldonos anoncojn en ĉi tiu retejo www.ilei.info. Bonvolu viziti ĝin. Ni petas vin eviti okazigon de aliaj retaj eventoj dum tiuj sep tagoj!

Detala programo de VEKI (19-an de julio 2020)

Programoj laŭtage:

Nova tempoplano de VEKI

 

(La paĝo estis laste aktualigita: la 18-an de julio 2020.)



© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj