ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Hungara sekcio de ILEI

Prelego pri la projekto Interkulturo

Radojica Petrovicx: EDUKPROJEKTO INTERKULTURO

Resumo

InterKulturo (IK) estas projekto de ILEI kaj E@I (faksekcio de TEJO) por neformala interkultura lernado kaj edukado tra lingvolernado en kaj ekster lernejoj. gxi disponigas rimedojn kaj metodojn por instigi kaj kontentigi interkulturan scivolemon, evoluigi esplorkapablojn kaj sciojn pri propra kaj fremdaj kulturoj, kreskigi konscion kaj komprenemon pri kultura diverseco kaj diversaj vidpunktoj, vivmanieroj kaj mondkonceptoj, kaj evoluigi kapablojn por orientigxo kaj komunikigxo en diverskulturaj medioj kaj renkontigxoj. El la E-movada vidpunkto, IK celas al plia motivigo de E-lernado, konfirmado de eduka valoro de Esperanto kaj gxia disvastigado per praktika utiligado.

La agadstrukturon de IK faras interkultura esplorreto. gxi konsistas el IK-grupoj (bazlernejaj kaj mezlernejaj E-klasoj, studentaj kaj aliaj junularaj E-grupoj) kaj unuopuloj en la agxo de 8 gxis 30 jaroj kiuj interesigxas pri diversaj kulturaj temoj, vimanieroj kaj valorsistemoj. Du au kelkaj grupoj au unuopuloj el diversaj mondopartoj, en proksimume sama agxo, kiuj interesigxas pri sama temo (ekzemple "Novjaraj festoj", au "Popularaj libroj", au "Legendoj pri kreado de la mondo" k.c.) organizas esplorinteranon per Interreto kaj ordinara poto pri interkonsentita temo, diskutas pri gxiaj diversaj aspektoj, komparas kaj klarigas malsimilajxojn kaj malkovras similajxojn en la diversaj kulturmedioj, faras konkludojn kaj prezentas rezultojn de la esplorinterano. Tiel ili samtempe praktikas la lingvon, plivastigas siajn kulturajn horizontojn kaj evoluigas siajn esplor- kaj komunikkapablojn.

La komunikstrukturo de IK bazigxas sur gxia retpagxaro http://www.interkulturo.net kie la partoprenantoj registrigxas, prezentas sin, enmetas siajn esplormaterialojn (tekstoj, ilustrajxoj k.c.) kaj konkludojn pri diversaj temoj, organizas forumajn diskutojn, solvas kvizojn kaj uzas aliajn retservojn. Ankau aliaj komunikkanaloj estas uzataj: ordinara poto, la revuoj Kontakto kaj Juna amiko k.c. cxe la pagxo http://www.interkulturo.net/registrigxo/ trovigxas klarigoj kaj formularoj por aligxo al la projekto. Cxe http://www.interkulturo.net/vikio/?title=Prezentoj legeblas rezultoj de la gxisnunaj IK-interanoj pritraktitaj kaj aktuale traktataj esplortemoj. En la cxefpagxo estas ligiloj al tiuj kaj aliaj IK-servoj.

La projekto Interkulturo plu evoluas kaj akceptas novajn partoprenantojn kaj kunlaborantojn por diversaj taskoj.

La pagxo http://www.interkulturo.net/kovrilpagxo_partoprenantoj donas klarigojn pri diversaj roloj de la partoprenantoj kaj kunlaborantoj.

Radojica Petrovicx, radp@ptt.yu

 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj