ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Hungara sekcio de ILEI

Jen raporto pri la du Pedagogiaj Tagoj en 2004:

En 2004 ni interkonsentis, ke Pedagogiaj Tagoj okazu
dufoje jare, tiel ni organizis ghin printempe la 6an kaj
7an de marto, kaj autune la 25an kaj 26an de septembro.
La celo de Pedagogiaj Tagoj estis chiam doni eblecon al
la instruantoj de Esperanto por intershanghi spertojn,
priparoli problemojn en la instruado, kaj informi la
gekolegojn pri aktualajhoj.
La nuna arangho estas iusenca daurigo de la pasintjaraj
PT, ekzemple ni petis Geza Kurucz, ke li daurigu sian
prelegon „Lingvaj malfacilajhoj en Esperanto por
hungaroj“, char tiu interesa kaj utila temo ne povis
esti elcherpita lastfoje. Same ni petis denove prelegi
Laszlo Vizi pri Tradukteknikoj, char shajnas, ke niaj
lernantoj havas plej multajn problemojn pri traduktaskoj.
En marto ni unue eksperimentis pri la rotacia
gruplaboro, char ni rimarkis, ke la partoprenantoj pli
shatas paroli inter si, ol antau la tuta publiko, en
malgrandaj grupoj eblas pli efike intershanghi spertojn.
Dum tiu programero ni pritraktis du temojn kiuj pli
rilatas al la lingvoekzameno, nome „Kiel paroli pri
bildo?“ kaj „Kiel uzi vortaron?“, la aliaj du temoj
traktis pli gheneralajn metodikajn demandojn kiel „La
rolo de para laboro en lingvoinstruado“ kaj la
temo „Lingvaj ludoj“.
Tiu metodo montrighis tre efika kaj sukcesa.
Ivano Bujdoso prelegis pri Eu-projektoj pri eksperimenta
enkonduko de Esperanto, li disdonis ankau demandarojn
por sondi la opinion de la publiko kiajn celojn povas
havi tia eksperimento, per kia metodo, kaj kun kiom
aghaj infanoj indas fari ghin.
Geza Kurucz prelegis ankau pri la E-instruado kaj
paralela edukado al E-kulturo.
Estis novajho la komputila sekcio, kie estis prezentitaj
diversaj komputilaj lernohelpiloj, kaj ni povis ekkoni
ankau la pagharon Edukado.net, gvidate de Katalin Kovats
trans la reto.
Dum tiu programero montrighis, ke multaj gekolegoj ne
havas praktikon en la uzado de komputiloj, sed tamen ili
interesighis, kaj emis lerni pli pri tiu kampo. Dank` al
tiu programero multaj kolegoj ekuzis la pagharon de
Edukado.net, ech pluraj kontribuis ekde tiam per propraj
ekzercoj al la pagharo.
En 2004 ni komencis pritrakti la temon „Instruista
kvalifiko“, char pro la multigho de lernantoj de
Esperanto, multighis ankau la instruantoj, sed momente
ne estas tauhga ebleco por trejni ilin. Ni pridiskutis
kiuj estas la minimumaj postulaj por ke iu povu farighi
esperanto-instruisto. Dum septembro ni plue diskutis pri
tiu temo kaj interkonsentis, ke la minimuma postulo
estus la lingvokono, pruvebla per shtata supergrada
lingvoekzameno. Dum la diskuto evidentighis, ke
bedaurinde la instruantoj ne havas tempon por partopreni
tutsemajnan someran kurson, kaj ankau organizaj fortoj
mankas por fari regulan semjnfinan kurson. La problemo
restis nesolvita.
Nun ni daurigos la temon sub la titolo „Estonto de
hungaria Esperanto-instruado“, principe chiu rajtas
instrui, sed parte la tre malbone preparitaj lernantoj
montras, ke oni devus fari ion por la preparo de la
instruantoj, aliflanke se ni volas, ke Esperanto denove
estu instruata en la oficiala lernosistemo, tiam ni
bezonas homojn, kiuj havas la necesajn kvalifikigilojn
por instrui en lernejo.
En septembro ni dedichis pli da tempo al la
lingvoekzameno, estis invitita ankau sro Andras Gallo,
la vicdirektoro de la ekzameniga centro ITK, kiu
prezentis statistikajn informojn kaj la historion de la
ekzamenado en strato Rigo. Estis konigitaj la kriterioj
de la prijugho de skriba kaj busha ekzameno, kaj la
publiko povis mem prijughi du ekzamenojn prezentitajn
sur videobendo.
En septembro estis unue prezentita la nova dunivela
abirutienta ekzameno, en la nova sistemo daure eblos
ekzamenighi ankau pri Esperanto. Marta Kovacs estis
petata gvidi la teamon de la ellaborantoj de la taskoj
por Esperanto. Ekde tiam la taskoj estas pretaj, nun jam
ni bezonas nur lernantojn, kiuj ekzamenighos. Pri la
aktualaj sciindajhoj estos prelego hodiau posttagmeze.
En septembro estis prezentataj pluraj lerniloj, Stephan
MacGill parolis pri la nova vizagho de Juna Amiko, sub la
gvido de Zsuzsa Totosne Gados en gruplaboro ni
eksperimentis pri la uzebleco de la jhurnalo dum la
instruado, ni faris komune multajn interesajn taskojn
surbaze de la artikoloj de Juna Amiko, kiujn ni
ekspoziciis en la koridoro de la lernejo.
Estis prezentita de Petra Smideliusz la kompaktdisko de
Edukado.net, kiun ankau tiuj povas uzi, kiuj ne havas
alireblon al la reto.
Laszlo Szilvasi kaj Veronika Hee prezentis novajn
lernolibrojn, kiuj ankau nun estas haveblaj en la
LibroServo.
Ni priparolis „Kiel instrui temojn?“ kaj ni
kolektis „Simplajn trukojn“ por klarigi gramatikajhojn ,
pro tempomanko ni rezignis pri la gruplaboro, sed
montrighis, ke tiel la parolado ne povas esti sufiche
efika kaj fruktodona.
Dum la organizado ni havis problemojn pri la
programkontribuoj, char au ili ne venis, au ili alvenis
tro malfrue post la pretigho de la kompleta programo, au
ili tute ne rilatis al nia temo. Kiel dirite Pedagogiaj
Tagoj estas por pritrakti temojn kiuj rilatas al
instruado, sekve ni ne povas akcepti proponojn kiuj pli
taugas por klubvespero ol por pedagogia aranghajho.
En septembro prelegis ankau sinjorino Eva Farkas-Tatar,
tiuokaze ni gratulis al shi okaze de shia 80-a
naskightago. Lau la propono de Johano Sarközi ni pensis
ankau pri la 85a naskightago de sinjoro Jaki.


Salomonne Csiszar Palma, cxeforganizanto de PT-oj


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj