ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

 

La 44-a konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011

Simpozio, 22-23  julio 2011:

Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado

Esperanto
Salutmesagho de UEA
English
Welcome message of UEA

 

ILEI chi-foje organizas la simpozion kunlabore kun Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA kaj la Universitato de Kopenhago, respektive Departamento pri komunikiloj, kognado kaj komunikado (mcc.ku.dk) de Fakultato de Humanistiko (www.humanities.ku.dk), kiu ankau disponigos la konferencejon kaj simpoziejon. 

La simpozio traktos unuavice sciencajn aspektojn de la konferenca temo enfokusigante la konflikton inter, unuflanke, uzado de la angla kiel lingvafrankao de la scienco kaj, aliflanke, dezirinde nacilingva instruado pri la scienco kaj formado de science kompetentaj civitanoj. Motivon por la simpozia temo kaj bazon por la simpoziaj diskutoj provizas la artikolo de Humphrey Tonkin Language and the ingenuity gap in science, verkita por la revuo Critical Inquiry in Language Studies kaj la artikolo de Robert PhillipsonThe empire of scientific English, per kiu li respondis al Tonkin en la sama numero de la revuo. Jen kion Tonkin mem diras pri la problemo.

“Unu el la aferoj, kiujn mi identigis en mia artikolo, estas la fakto, ke en multaj landoj oni studas kaj praktikas la sciencon esence en la angla, sed oni instruas ĝin en mezlernejoj kaj foje universitatoj en la loka aŭ regiona lingvo.  Tiu forta konflikto inter la internacia lingvo de la scienco unuflanke kaj la dezirindo instrui sciencon en la gepatraj lingvoj (kaj eduki civitanojn kapablajn kompreni sciencajn demandojn kaj formuli politikon, ekzemple pri tutmonda varmiĝo) kreas multajn problemojn.  Kiel entute fronti ilin?  Kaj kiel fronti ĝenerale la problemon, ke en multaj landoj la naciaj lingvoj estas neeviteble enen turnitaj, dum la mondo de la scioj etendiĝas eksteren?  Kaj kiun rolon havas Esperanto, kaj ankaŭ la teknologio, en tiu konflikto de celoj?“

Okazejo:
Department of Media, Cognition and Communication
Faculty of Humanities
University of Copenhagen
Njalsgade 118
DK-2300 Copenhagen S
Danio

Chefprelegoj
La simpozio komencighos vendredon antautagmeze (antaulasta konferenca tago, 22 julio 2011) per tri duonhoraj chefprelegoj sekvataj de duonhoraj diskutoj:

  1. Frans Gregersen: Nordic policies for languages of scientific communication: the challenges of implementation in Denmark(Nordia politiko pri lingvoj de scienca komunikado: defioj de efektivigo en Danio)
  2. Humphrey Tonkin: Lingva malegaleco en la scienco (Language Inequality in Science)
  3. Robert Phillipson: Maintaining diversity in scholarly languages (Subtenado de diverseco en lingvoj de klerigado)

Sekvos prelegoj de invititaj prelegantoj kaj akceptitaj prelegoj de alighintoj. La simpozio finighos sabaton antautagmeze, 23 julio 2011, per ghenerala diskuto kaj aprobo de konkludoj. Pliaj detaloj en la Simpozia horaro.

Alighoj
Por alighi al la simpozio bonvolu uzi la konferencan retalighilon. La nur-simpozia kotizo estas 30 EUR.