|
Auxstralio
Raporto pri instruado de Esperanto Sud-Aŭstralio: En Adelajdo,
estas 5 instruistoj, kiuj instruas malgrandajn grupojn de plenkreskuloj. Unu
el tiuj instruistoj, John Gallagher
ankaŭ instruas unu studanton per retpoŝta kurso. Krome, li komunikas
kun la esperanto-klaso de japana instruisto kiu trovis la nomon de John
per Kvazaŭlernejo. Kvinslando (Queensland): Estas du aktivaj grupoj en ĉi tiu provinco. Unue, en Brisbane,
6 maturuloj partoprenas klasojn kadre de la organizo U3A (Universtitato de la
Tria Aĝo); Kay Andersen gvidas la
klasojn. Okcidente de Brisbane, en la
urbego Toowoomba, Dianne Lukes instruas infanojn en du lokaj elementaj publikaj
lernejoj. Okcidenta
Aŭstralio: Dum 2000, du instruistoj instruis esperanton en lernejoj
en Perto. S-ino Penny Vos instruis ĉirkaŭ 60 infanojn (6 ĝis 15 jaraĝaj)
en Treetops Montessori lernejo. La lernantoj ĝuis retkontakton kun samaĝaj
studantoj en Svislando. La klasoj daŭros ĉi jare (2001). La
muzikinstruisto de la lernejo ankaŭ interesiĝis pri Esperanto kaj
komencis lerni ĝin kun la helpo de Penny.
Ŝi tradukis kantojn Esperanten kaj ili kantis ĉe Perta familia
noktoklubo. S-ino Trish O’Connor instruis ĉe la Perth
Montessori lernejo. La klasoj estis en 3 grupoj laŭ aĝo; 3 - 6
jaraĝaj, 6 - 9 jaraĝaj kaj 9 – 12 jaraĝaj, entute ĉirkaŭ
80 infanoj. Trish
ankaŭ instruis Esperanton dum 8 semajnoj al grupo de studantoj kadre de
PEAC (apartaj klasoj por pli inteligentaj infanoj). La
studantoj venis el 16 lernejoj. Viktorio: Esperanto estas instruata
en tri grupoj, sub la gvidado de Marcel
Leerveld, Jennifer Bishop kaj Margaret
Warr. Ken Rolls kaj Franciska Toubale
instruas grupon de ok studantoj ĉe la Asocio por Edukado de Plenkreskuloj;
plejparte, tiuj komencis lerni la lingvon kadre de la Somerlernejo ĉe Melburno. Ekzamenoj de la Aŭstralia
Esperanto-Asocio: Dum la jaro 2000, 16 esperantistoj sukcesis en 5 niveloj. Baza
– 6; Elementa – 3; Meza – 3; Supera – 2; Alta – 2. Korespond-kursoj: Hazel
Green administras la korespond-kursojn por Aŭstralio; dum la jaro 2000, 14
homoj aĉetis 21 korespondajn kursojn. Kay Andersen
Kunordigantino
por Aŭstralio kjand@ozemail.com.au Belgio
Kadre
de la ILEI-projekto INTERKULTURO, 5-a klaso de elementa lernejo en Binche,
Belgio, jxus ekis E-kurson; fakte la instruistino (S-ino Lecron) eklernas la
lingvon samtempe kun siaj gelernantoj. Tio postulas multe da kuragxo, des pli,
ke loke trovigxas neniu sperta e-isto. Por kuragxigi ilin, kaj samtempe
silentigi negativajn antauxjugxojn de gekolegoj, vi povas sendi etan simpatian
mesagxon, cxu rete: cndbs.binche@sec.cfwb.be,
kun la mencio "pour la 5e primaire B, Mme Lecron: por la 5-a elementa klaso
B, S-ino Lecron)", cxu posxte (bildkarto suficxas) al jena adreso: Ecole
du Sacré-Coeur, classe de 5e B (Mme Lecron), avenue de Burlet, BE-7310 Binche,
Belgio Germain Pirlot
Britio
Jarraporto de Esperanto Teachers' Association Dum
pluraj jaroj ETA spertis krizajn problemojn. En marto 2000 la tiama komitato
deziris eksigxi, kaj pro manko de subtenantoj, proponis malfondi la asocion kaj
fordoni gxian bonhavon al simila organizo. Por permesi al ETA dauxri, kvarkapa komitato
sin prezentis, estis elektita de la membraro, kaj promesis plenumi limigitan
programon por la sekva jaro. La
nova komitato estis:
Jen
resumo de la jara agado: Ø
Jam
februare okazis la dua dunivela semajnfina kurso en Felixstowe: cxi-foje kun la
temo 'Saksoj' kaj kun la tre bonvena, lerta instruado en la progresanta grupo de
Ivo Durwael el Belgio. Ø
La
aligxkotizo al ETA laux la jarkunvena decido malpliigxis gxis £5.00. Ø
La
nova bulteno, iEL (instruado Esperanta- lerte!), aperis kvarfoje dum la
jaro, kvankam materialo mankis por la lasta eldono pro la fakto ke gxi estis tro
proksima al la prokrastita januara eldono. La bulteno estis sendita al 70 anoj
(el kiuj cx. 25 estas individuaj membroj de ILEI). Ø
Artikolo
kaj anonco pri Urso-Kurso aperis en la porlerneja gazeto “Questions and
Answers” en septembro, kaj kopio de la artikolo estis eldonita en nia bulteno. Ø
La
sezona bulteneto “Bear Facts” komencis sian trian jaron kaj estas sendata al
tiuj infanoj, kiuj dauxre sekvas la Urso-Kurso-n; infanoj, kiuj partoprenas la
konkursojn, ricevas kuragxigan premieton. Ø
Bedauxrinde,
nepris prokrasti arangxitan someran semajnfinan porinfanan kurson gxis oktobro.
Sep familioj interesigxis pri la somera kurso sed mankis aligxoj por la oktobra,
kiu estis nuligita. Ø
ETA
ne estis reprezentita cxe la ILEI konferenco precipe pro la frua dato. Ø
Auxtune
mortis multjara membro de la asocio, Fraser Dunbar, kies forpaso signifas
grandan perdon. Li multege kontribuis al la instrua agado de ETA, precipe per la
kursoj cxe Belstead House, Ipswich, kaj poste en Felixstowe. Aparte lastatempe,
kaj malgraux kreskanta malsano, li ankaux gravege kontribuis al la administra
laboro de EAB. Ø
Hilary
Chapman dauxrigis la iom pli junan tradicion de ETA, kaj arangxis sukcesan
porinstruistan kurson kiel parton de la “Ni Festivalu!” semajnfino en
Barlastono cxi-januare. Ø
La intenco sxangxi la nomon de la asocio kaj
la kvorumon de difinita nombro al procentajxo de la membraro ne eblis dum la
jarkunveno 2000 pro manko de averto. Tamen la komitato avertis la membraron, ke
estos propono por la jarkunveno en 2001. La sama komitato sin prezentas por la
sekva jaro. Malcolm Jones, vic-prezidanto de ETA Finnlando
La
nova estraro de la finna ILEI-sekcio Sekciestro:
Carola Antskog Dragsfjärdvägen
690, FI-25700 KIMITO Telefono:
358 02/ 423 133. Retadreso: cantskog@kolumbus.fi Sekretario:
Sylvia Hämäläinen Teivaalantie
85, FI-33400 TAMPERE Telefono:
358 03/ 346 3493. Retadreso: veli.hamalainen@kolumbus.fi Kasisto:
Tapio Sormunen Kirjurinkuja
1 H109, FI-02600 ESPOO Tel
358 09/ 5416 602. Retadreso: tapio.sormunen@siemens.fi Komitatanoj
por la jaroj 2001-2003: Carola Antskog kaj Sylvia Hämäläinen Informis:
Sylvia Hämäläinen
Francio
Manifestacio por lingvo-diverseco en Parizo Francaj
instruistoj ne malofte protestas kontraux la decidoj de la Ministerio pri
Edukado. Tamen unuafoje, kune kun la plej diversaj sindikatoj, res-
ponde
al alvoko de asocioj de instruistoj de fremdaj lingvoj (itala, hispana,
portugala, rusa ktp.) la 14-an de marto 2001 tricento da instruistoj
manifestaciis por vera lingvo-diverseco en la instruado de lingvoj. Anstataux
kontrauxstari la influegon de la angla (kaj 2-agrade de la hispana), la
Ministerio malaperigas postenojn pri la aliaj lingvoj (ecx pri la germana, cxe
la germana landlimo!). Sekve cxiuj instruistoj estas mal-kontentaj: instruistoj
pri la angla kaj hispana, cxar ili frontas klasojn kun 35 lernantoj aux pli, la
aliaj, cxar ecx post cxasado de lernantoj ne suficxas la lernantoj kaj la
posteno malaperas. Apud
la belaj frazoj pri la neceso paroli lingvojn, la Ministerio reduktas de 3 horoj
al 2 horoj la instruadon de fremda lingvo; enkondukas gxin en la infangxardenon,
sed pro manko de instruistoj dungos plej versxajne denaskajn parolantojn
(kvazaux por paroli france suficxus, ke cxiuj francoj farigxu instruistoj de la
franca lingvo!). Evidente
esperantistoj ne povis resti for: kvankam ne invititaj al la preparlaboroj, ili
aperis kun bela banderolo „Esperanto: la mondo cxe la langopinto” (en la
franca „langue” signifas kaj lingvon kaj langon) kaj distribuis informilon
pri la rolo de esperanto por vera lingvo-diverseco. Tute neatendite gxis tia
grado, ili frontis malamon kaj intereson kaj havis okazon serioze diskuti kun la
plej malfermitaj inter la kolegoj. Renée Triolle Hungario Raporteto pri la hungara sekcio de ILEI 2000/2001 En
2000 ni havis 39 membrojn. Tio signifas ioman malkreskon kompare al 1999. La
sola komuna arangxo de la sekcio estis la tradicia pedagogia konferenco en
februaro 2000, kun la cxeforganizo de nia karmemora kolegino, s-ino Barcsay
Zsuzsa. La
iama adresaro de s-ino Barcsay enhavas informojn pri pli ol tricent
E-instruistoj. Nur cx. 12 procentoj de ili membrigxas en ILEI. Proksimume la
duono de niaj membroj instruas E-on al iom pli ol 100 gelernantoj (cxefe al
studentoj, kiuj intencas trapasi lingvoekzamenon). Nia membro, s-ino Kovács Márta,
en la nomo de nia sekcio kompilis kaj dissendis enketilon al cxiuj adresoj de la
fama adresaro de s-ino Barcsay. Post la analizo de la respondoj mi kompilos
malgrandan statistikon ankaux por IPR. Kun
la cxeforganizo de s-ino Kovács Márta, en februaro 2001 ni havis sukcesan
pedagogian tagon en Budapesxto kun la partopreno de pli ol 50 pedagogoj. Sekve
de la enketilo kaj tiu de la sukcesa konferenco, en 2001 nia sekcio ekhavis
plurajn novajn membrojn. Kontribuintoj
de la programo (i.a.): Farkas-Tatár Éva, Smidéliusz Katalin, Mészáros Béla,
Bujdosó Iván, Barossné Kóródy Zsófia, Vizi László, Princz Oszkár, Szilvási
László, Stefan MacGill, Kovács Márta. S-ino
Nagy Kornélia kun folklora koruso prezentis E-lingvajn kantojn por omagxi al la
memoro de s-ino Barcsay. Krome, nia asembleo starigis fonduson, kiu kolektas
monon por memortabuleto (aux io simila) por nia forpasinta kolegino.
Németh József, sekciestro Togolando
Esperanto pli kaj pli entrudigxas en lernejojn S-ro
ADOKPE Tokouda Raymond instruas la lingvon al cxiuj lernantoj de la privata
kolegio SAVOIR de Lome. Tiel, de la unua gxis la kvara klaso, cxiuj lernantoj
partoprenas la kurson. En la horar-tabelo cxiu klaso havas unu horon de
Esperanto kurso semajne. Apude,
en CEG ANFAME, s-ro GBEGLO Koffi instruas E-on al kelkaj lernantoj. Tiuj
prezentis la lingvon al la aliaj lernantoj kaj invititoj dum la kultura semajno
de la 9-a gxis la 13-a de aprilo 2001. Salutvortojn
gratulajn sendu al tiuj kolegioj, kiuj pretas gxemeligxi kun aliaj lernejoj: –
ADOKPE Tokouda Raymond, Instruisto de Esperanto. Collège "LE
SAVOIR". B.P. 494 Lome-Togo. Tel: (228) 27 11 8 –
CEG ANFAME IRED GOLFE, B.P. 80252, Lome-TOGO. Tel: (228) 08 34 06
|