|
Unika
kolokvo
Dudeko
da edukistoj el Usono kaj eksterlando kunvenis en la federacia cxefurbo
Vasxingtono en la 5a de aprilo 2001, por partopreni en unika kaj unuafoja
kolokvo, organizita de fondajxo pri Esperanto-studoj, Esperantic Studies
Foundation (ESF). La temoj de tiu intensiva tago restis en fokuso tra la postaj
tri tagoj, kiam la kolokvintoj formis signifan delegacion en la samloka kvara
cxiujara konferenco de la Nacia Komitato de Malpli Ofte Instruataj Lingvoj
(angla akronimo: NCOLCTL). Partoprenintoj
venis el cxiu angulo de Usono, krome el Kanado kaj tri el Euxropo. Kontribuis
aktive kaj egale veteranoj de la eduka sceno, kaj fresxbakitaj universitataj
studentoj, kiuj mem gvidas kurson en sia universitato. Cxeestis du
eks-prezidantoj de ILEI. La
tagordo entenis kvin rubrikojn: 1.
Klascxambra instruado: Niveloj, amplekso, lerniloj, helpiloj, varbado,
instruista trejnado kaj akreditado, akceptigo de kursoj en lernejaj programoj. 2.
Semajnfinaj intensaj kursoj: Kaz-studo el Nederlando; aplikeblo al Usono;
reklamado kaj celgrupoj. 3.
Familioj, hejm-edukado: Kreo de konvenaj stud-materialoj. Fone: unu el ses
familioj en Usono elektas eduki siajn infanojn eksterlerneje; tiucelaj gepatraj
retoj subtenas tion. 4.
Telelernado: Korespondaj kursoj, son- kaj vid-bendaj kursoj, TTT-kursoj,
retbabilejoj, retrondoj, DVD-materialoj, interagaj teknologioj. Kiel reteni kaj
aktivigi ret-kaptitojn? 5.
Uzado de Esperanto: La rolo de kulturaj konoj kaj faka enhavo en kursoj; lernado
pere de Esperanto. Prezento de la projekto "Interkulturo" de ILEI.
De
maldekstre: Alvino Fantini, Grant Goodall, Stefan MacGill, Amanda Higley, Duncan
Charters, Mark Fettes, Katalin Smidéliusz Aktuala
temo estis la stato kaj estonto de NASK, la tradiciaj someraj kursoj en
San-Francisko. Cxi-jare ili okazos je du niveloj tra du semajnoj en nova pli
centra universitato; celate estas trovi por tiu arangxo konstantan hejmon kie
eblos restarigi la tri-semajnan, kvar-kursan modelon. Oni
pledis por pli da kursoj en kiu oni instruas iun enhavon pere de Esperanto, ne
nur en la kvara nivelo – povus temi ekzemple pri interkulturaj intersxangxoj
(ja la kursanaro estas diverskultura) aux konflikto-solvaj teknikoj
(pac-edukado). Levigxis
interesaj ideoj pri la rolo de por-instruistaj kursoj, laux kiu la kursgvidontoj
kaj trejnotoj partoprenus en unu-semajna prepar-kurso antaux la cxefa arangxo.
Kursgvidantoj tiam preparus siajn kursojn, klarigante la enhavojn kaj celojn al
la trejnatoj kaj delegante al ili la pretigon de specifaj elementoj en la kurso.
Sekvus du-semajna kurso por cxiu, en kiu la gvidantoj kaj la trejnatoj en kohera
kunlaboro gvidos la laborojn. La instruista kurso dauxrus tra tiuj du semajnoj,
eble kun pliaj partoprenantoj, dum kiu oni taksus la kontribuon kaj plenumon de
la taskoj faritaj de la trejnatoj. Lige
kun tio, okazis multaj diskutoj pri la ekzamenoj de ILEI, i.a. de la nova
instru-rajtiga parto. Cxeestis la nuna kaj (re)fonda sekretarioj de la ekzamenoj
kaj la prezidanto kaj vic-prezidanto de IEK. Kelkaj sxangxproponoj por la
regularo de la lingvo-ekzamenoj survojas, diskutite estis ankaux kiel NASK povos
liveri la provejon por lancxo de la nova ekzamena brancxo pri instruista
trejnado. Pri
reta instruado, ESF starigas hejmpagxojn por edukaj materialoj. Estis pledo, ke
aperu pri tio precizaj indikoj kiel instruistoj kaj aliaj verkantoj sen granda
ret-sperto liveru edukajn materialojn por ke ili plej konvene povu aperi kaj
esti je elektronika dispono. Konsenton
rikoltis sugesto pri kompilo de elektronika katalogo de lerniloj, arangxita
datumbaze, kun konsekvenca priskribado (kaj eventuale taksado). Tio povos liveri
indikojn (kaj foje ret-saltojn) al aperintaj recenzoj pri la verko. Prezento en
la posta konferenco montris similan konstruatan skemon (LangNet) por lerniloj en
19 lingvoj, en kiu auxtoro verkas propran normigitan priskribon, kiun
suplementas priskribo de fakula triopo. Vespere
per sursina komputilo eblis viziti diversajn hejmpagxojn, i.a. la kvazauxa
lernejo de "Interkulturo". Tiu kultura dimensio reliefigxis tre klare,
ne nur inter la esperantistoj, sed ankaux inter la lingvo-instruistoj kaj iliaj
prezentajxoj en la konferenco. Kolokvanoj
dufoje kontribuis al la konferenco. Gxuste interkulturo estas la cxeffako de
d-ro Alvino Fantini, kiu prelegis pri manieroj karakterizi kaj ecx mezuri
interkulturitecon. La konata projekto "Indigxenaj dialogoj" estis
dismontrita per okulfrapa afisx-prezento. Parto de la konferenco disvolvigxis en
la instituto kie la usonaj diplomatoj intensive akiras siajn lingvajn kapablojn,
kaj eblis viziti ties faciligojn. Multaj
valoraj ideoj kaj iniciatoj sondigxis el cxi tiu kolokvo kaj estos certe
post-sekvataj tra venontaj monatoj kaj jaroj. Stefan
MacGill, Hungario.
De
maldekstre malantauxe: Stefan MacGill, Duncan Charters, Grant Goodall, Sylvain
Lelarge, Derek Roff, Bill Maxey, Ellen Eddy, Lana Shlafer. Antauxe:
Katalin Smidéliusz, Mark Fettes, Amanda Higley |