Francio
Hejmen ] Supren ]

 

Demandaro
Grazina
Lerni ludante
Cxu vojo irenda
Novaj Cseh
Francio
Germanio

[Supren]

Praktika stagxo de Parolata Esperanto

La 16-17-an de oktobro 1999 mi partoprenis la 46-an praktikan stagxon de orient-francaj esperantistoj en Plainfaing kun kvindeko de aliaj interesatoj. Mi iom rondiris de unu laborgrupo al alia por ekscii, kio okazas, kaj por ekkoni la instruantajn gvidantojn, kiuj plej ofte ne nur laboras senpage sed pagas siajn aligxon, tranoktadon kaj mangxojn kaj proprakoste havigas la lernomaterialon al la grupo.

Dum la staßgxo laboris 5 grupoj: A infanoj, A1 komencantoj, B konversacia kurso, C Esperanto per videobendoj kaj muziko, D seminario "Cxu ekologio igxos vivstilo en la tria jarmilo?".

En la grupo A partoprenis la gefiloj de la gepatroj kaj ilin afable okupis kaj ludigis Ginette Martin. Ili sercxis verdajn steletojn en la nagxbaseno, lernis etan teatrajxeton por la distra vespero kaj amuzis sin, ne gxenante siajn gepatrojn, kiuj partoprenis en iu alia grupo.

La grupo A1 pli serioze laboris por lerni la elementojn de la internacia lingvo, gvidate de Catherine Gallego (sxi uzis la lernolibron Metodo 11).

La grupo B, gvidata de André Grossman, legis kelkajn erojn de la Lauxta Vekhorlogxo kaj diskutis surbaze de la enlibraj demandoj. Auxskultante ilin mi pensis, ke la libro tre bone povus esti uzata ankaux inter jam fluaj esperantistoj humuremaj, ¤cxar gxi elvokas reagojn, kiujn t.n. pogresantoj ne cxiam kapablas esprimi. Necesas granda pacienco kaj afabla sed ne troa helpo de la instruisto, se al la grupanoj mankas la vortoj kaj suficxe aktiva lingvoscio. Dume, povus okazi vigla kaj surpriza pridiskutado kaj intersxangxo de opinioj kaj spertoj, se la grupanoj lingve kapablus pli rapide reagi.

En la grupo C ni legis japanajn hajkojn de Tomita Tomu, Miyamoto Masao, Murata Keinosuke, Ueyama Masao, Tanaka Sadami kaj Matuo Basyo. Kvankam cxiu hajko konsistas nur el 3 linioj (17 silaboj), la enhavo kvazaux eksplode plilargxigxas kaj diversigxas, se oni klopodas reesprimi gxin per prozo. Tio estigas pridiskutadon kaj intersxangxon de opinioj kaj impresoj. Tiaj interpretajxoj povus esti ankaux skribaj, kaj almenaux en la instruado de la angla, unu efika metodo estas verkigi al la grupanoj "hajkecajn" poemetojn, sed cxi-foje ni ja deziris nur busxe praktiki E-on. Ni auxskultis ankaux E-kanzonojn (ekz. Verda Cxapo, Orangutano, Maljunulo kaj infano, Venko), la gvidanto demandadis, kion ni kaptis el la auxditajxo, kaj poste li disdonis la kanzonvortojn kaj reauxdigis la kanzonon. Same li uzis kelkajn surbendigajxojn el la E-elsendoj de Pola Radio kaj rekomendis la lernomaterialon "Cxu vi auxdis ke" de K. Smidéliusz. Per videobendo li montris filmon pri restauxrita loka segejo, kiu uzas nur akvoenergion kaj segas en tradicia multjarcenta maniero. "Mazi" sxajne estis nova¢jxo al la majoritato de la kursanoj. La grupo provis ankaux esperantigi la cxefajn punktojn de la franclingva Manifeste 2000, UNESKa manifesto pri la kulturo al la paco, elpensita de nobelpremiitoj pri la paco. La diversaj tradukproponoj estigis interesajn demandojn kaj etan malsamopiniadon, kio estis ja la celo de la grupgvidanto.

La grupanoj en la ekologia seminario de Manfred Westermayer vidis kaj pridiskutis liajn diapozitivojn pri vojagxo tra Cxehxio, Pollando, Irano, Uzbekio k. a. Ili rilatis al la temoj: agrikulturo, uzo de akvo, acida pluvo, ozonsxildo, plivarmigxo, populaciaj problemoj. Estis cirkuligita ankaux tutmonda peticio por la malaperigo de nukleaj armiloj, kaj ni preskaux unuanime subskribis gxin.

[…]