|
[Supren]GermanioEkde ok jaroj nia grupo en Rottweil vane provas konvinki la lokajn respondeculojn por disponigi la urban inform-prospekton ankau en Esperanta versio. La nova turistoficeja estrino estas pli eksperimentema. Sxi atendas pruvon, ke vere ekzistas iuj ajn, ie ajn, kiuj vere interesigxas pri E-lingva urba informilo. Bonvolu helpi al ni! Skribu al la turistoficejo en iu ajn lingvo kaj petu de ili la urban inform-prospekton, enhavontan aldone E-an tradukfolion. Dankon pro via helpo! La adreso de la oficejo: Stadt Rottweil, Tourist-Information, DE-78628 Rottweil, Germanio. Tel +741/49 42 80, fakso +741 / 49 43 55. Dr. Lothar Mahn, germana ano de ILEI |