Eterne juna
Juna amiko eniras sian tridekan jaron da apero en 2003, kun numeroj 104 gxis
107. Ni anoncas pli simplan tarifaron. Unue, ni samigas la kostojn en euroj kaj
dolaroj. Ni malpliigas la tarif-grupojn de tri al du. La landoj de tarifo 1
restas kiel antaue (Okcidenta Europo, Nord-Ameriko, Japanio, Australazio),
tarifo du validos por la ceteraj, la gxisnunaj tarifzonoj 2 kaj 3. Daure
Hungario havas apartajn tarifojn. Ni devas altigi la tarifojn pro forta kresko
en la sendokostoj. Tio efikas cxefe la landojn de la gxisnuna tarifo 3. Por
mildigi la altigon, ILEI akceptos abonojn por 2003 gxis la jarfino lau la
gxisnunaj tarifoj. Ne cxiuj perantoj prizorgos tion - petu vian. Se ne, vi povos
pagi malnov-tarife rekte al la kasisto de ILEI. Eblas aboni tra UEA au trideko
da landaj perantoj (listigitaj en la hejmpagxo de JA). Nova varbilo ekzistas,
kun la nova tarifaro:
|
1
abono
|
2-4
ekz.
|
Ekde
5 ekz.
|
Tarifo
1
|
12
EUR/USD
|
po
8
|
po
6
|
Tarifo
2
|
6
|
po
5
|
po
4
|
Juna amiko indas! Dudek ok pagxoj da instigaj legajxoj kvarfoje jare. Diskonigu
pli vigle cxi tiun servon de ILEI. Komprenigu al instruistoj kiel gxi povos
vigligi iliajn lecionojn. ILEI strebas ke la revuo aperu (kiel antaue) kiel
pozitivajxo en la ligaj financoj.
Ni atendas multajn kaj fruajn abonojn por la nova jaro!