notlibro_02_1
Hejmen ] Supren ]

 

Cxu mallevi?
Prelego de Negrete
edukado.net
Memorlibro por Blanke
Komparo de instrumetodoj
El la landoj
notlibro_02_1

Juna Amiko

 

— agxas 29 jarojn;

— aperas 4-foje jare (marto, junio, septembro,  

    decembro) sur 28 plurkoloraj pagxoj kun 
    plenkoloraj kovriloj;

— havas kunlaborantojn el cxiuj kvin kontinentoj;

— rabato gxis 50 procentoj!

JUNA AMIKO estas fonto de tauxgaj legajxoj por komencantoj, fidinda helpilo por E-kursgvidantoj. Karakterizas gxin:

§         modela stilo kaj facila lingvajxo (1500 vortradikoj sen glosoj),

§         enhavo tre varia: rakontoj, fabeloj, raportoj, informoj, interesajxoj, enigmoj, kvizoj, versajxoj, ludoj, kantoj, humuro, lingvaj konsiloj, interkulturo, kuriozajxoj, vocxo de legantoj k.a. kun multaj ilustrajxoj.

 

Jubileo samtempas kun organiza renovigo

La centa numero de "Juna amiko" aperos en marto 2002 kun speciala aldono de koloraj fotoj el infanaj arangxoj dum 2001. La jubileo koincidos kun gravaj organizaj sxangxoj, kiujn legantoj de IPR povis antauxsupozi, laux la alvokoj por varba direktanto (IPR 2000/4, p. 31) kaj administranto (2001/1, p. 21). Tiuj felicxe portis fruktojn kaj la novaj gvidantoj ekfunkcias. Tiuj disponigos specimenajn ekzemplerojn kaj abon-informojn al ne-abonantaj petantoj. Unu jarabono kostas 11 EUR, sed ekzistas fortaj rabatoj por livero de kolektoj al klasoj. Restas validaj la perantoj en trideko da landoj, kies adresoj estas troveblaj en la hejmpagxo de la revuo.

Kun numero 2001/4 ni dissendis novtipan varbileton por la revuo. Tio estas posxtkarta informilo. Du paneloj prezentas la revuon, tria resumas la verbo-strukturon de Esperanto kaj kvara la vort-faradon. Per tio legantoj povos konvene informi pri la lingvo al amikoj. Unuopuloj povas peti ekzemplerojn, kaj asocioj/sekcioj peti stokon de tiuj varbiloj de la subaj adresoj.

Administranto: Sándor Hideg, Szendrey u 19, HU-2016 Leányfalu, Hungario, <juna.amiko.adm@posta.net>

Varba direktanto: Zoran Ciric, Branka Miljkovica 14, YU-18000, Nis, Jugoslavio <zciric@EUnet.yu>

Gxenerala adreso: Juna amiko, pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario.

Hejmpagxo: www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto

Redakcio: Géza Kurucz, Hitel u. 10, fszt 16, HU-6000 Kecskemét, Hungario <suli267@szeged.sulinet.hu>

Abontarifoj de Juna Amiko por la jaro 2002

 

EUR

USD

2–4 ekz.

Ekde 5

Aere

 Tarifo 1

11

10

-33.3 %

-50 %

+20 %

 Tarifo 2

6

5,60

-33.3 %

-50 %

+20 %

 Tarifo 3

4

3,60

-20 %

-30 %

+20 %

 Hungario

600 HUF

480 HUF

420 HUF

La liston de la perantoj laux landoj vi trovas en la supra TTT-ejo

Stefan MacGill kaj Géza Kurucz

 

ILEI cxe la 31a Gxenerala Konf. de UNESKO en Parizo

Dum tri semajnoj kunvenis en Parizo (Francio, 2001) la 185 membroj-sxtatoj, reprezentitaj de 230 ministroj, 2532 delegitoj, plus 30 asociaj membroj, 413 observantoj de UN-instancoj, 57 delegitoj kaj 332 reprezentantoj de NeRegistaraj Organizoj (NRO).

ILEI, unu el tiuj NRO-j, estis reprezentita de Jean-Pierre Boulet (Jxan-Pjer’ Bule’) kaj Renée Triolle (Rne’ Triol’), kiuj faris sian eblon por cxeesti komisionojn aux plenan sesion, servi al aliaj NRO-j, havi kontaktojn kun delegitoj kaj prezenti al ili ILEI, E-on kaj „Interkulturo”-n.

Inter la malfacilaj cirkonstancoj en la mondo, kunvenigi en paca etoso tiom da homoj estis jam sukcesi en si mem, kaj la jara temo, proponita de Irano, „Dialogo inter la kulturoj” estis en si mem respondo al la nunaj problemoj.

Estis inter alie akceptita Rezolucioj pri Kultura Diverseco, sed kiel diris iu delegito el Afriko, „ni tion konstatis, sed nun, cxu favorigi, cxu bremsi gxin?” Revenis konstante la neceso eduki infanojn en la patrina lingvo; la rolo de lerneja kaj eksterlerneja edukado; la neceso eduki la knabinojn kaj instrui ilin en universitatoj; favorigi la instruadon de la malricxeguloj.

Longe estis debatita la organizo de la kiberspaco: kvankam cxiuj konsentis, ke indas helpi la uzon de cxiuj lingvoj kaj ebligi al cxiuj, ecx al la plej malricxaj, aliron al la Reto gxuste edukcele, sed oni ne sukcesis interkonsenti pri gxenerala etiko kaj financaj kondicxoj, cxefe pri auxtor-rajtoj kaj senpaga uzo de la reto.

La apartan kunsidon de la NRO-j cxeestis dudeko da homoj, inter alia Vincent Charlot por UEA kaj Renée Triolle por ILEI. Konstatindas, ke la NRO-j estas ofte la motoro, cxar ili ne kontentigxas pri belaj paroloj, sed agas surloke. La Gxenerala Kunveno de la NRO-j okazis en decembro.

Renée Triolle,

Bello Bauco, Chemin de la Civade Verde, FR-13600 La Ciotat

 

 

Sen KONTAKTO malfacilas kompreni la mondon

KONTAKTO

ü                   estas la plej vaste legata junulara gazeto

ü                   rekomendinda por komencantoj kaj instruistoj (parto de artilokoj aperas en la lingvoj "facila" kaj "tre facila")

ü                   bela kaj modernstila

ü                   diversa kaj amuza

ü                   interesa por cxiuj.

En 2002 KONTAKTO aperos 6-foje. Abonu rekte cxe UEA/TEJO aux cxe viaj kotizperantoj. Provekzempleroj mendeblas en la Centra Oficejo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, NEDERLANDO.

E-INSTRUAJ PROJEKTOJ INTER ”ELSTARAJ AGADOJ”

La estrarano de UEA pri informado Andrej Grigorjevskij iniciatis cxe la retlisto individuaj-membroj de UEA vocxdonadon pri elstaraj E-agadoj en 2001. La tuta kampanjo dauxris unu semajnon cxirkaux la jarsxangxo. Unue oni rajtis kandidatigi agadojn kun klarigo pri elstareco, poste cxiu vocxdonemulo rajtis elekti 5 agadojn el la kompilita listo. Kvankam estis nur 9 vocxdonintoj el 9 landoj, la rezulto estas interesa:

 

Elstaraj E-agadoj' 2001

(vidpunkte de dissendolisto 'individuaj-membroj')

 

1. La movado de lingvaj festivaloj - 7 vocxoj

2-5. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo, Projekto "Indigxenaj Dialogoj", eLibrejo cxe Esperanto.nu, E-sxildoj en Brazila stacidomo - po 4 vocxoj

6. E-Euroscola - 3 vocxoj

7-12. "Zamenhofa enketado" en 7 rusiaj urboj, Edukado.net, Reformoj en la CO de UEA, la projekto "Interkulturo", TEJO-seminarioj, Retbutiko cxe Esperanto.se - po 2 vocxoj

 

Ne mirigas la konvinka "venko" de lingvaj festivaloj, almenaux se oni konsideras la vocxdonige prezentitan klarigon pri elstareco de tiu agado: La movado de lingvajfestivaloj kovras cxiujn tri agadkampojn de la Strategia Plano de UEA: informado pri kaj utiligado de Esperanto kun sekva instruado al novinteresitoj. Gxi strebas al profesinivela kvalito (agaddirekto de profesiigxo). Cxeforganizantoj, plenumantoj kaj celatoj estas unuavice gejunuloj (plijunigxo). En iuj regionoj gxi rezultis per rapida evoluo de la movado (kontribuo al tutglobigxo).

 

Notindas la plejcxeesto de edukaj, instru-instigaj kaj instru-helpaj agadoj. Kvankam oficiale lancxita nur tri semajnojn antaux la vocxdonado, elstarigxis ankaux edukado.net, versxajne cxar (laux la vocxdoniga klarigo pri la elstareco): profesiece organizita kaj altkvalite farata projekto proponanta sin por esti akso de cxiujE-instruaj agadoj.

Post la unuaj reagoj pri la vocxdonrezultoj, la iniciatinto decidis ripeti la vocxdonadon en aliaj esperantistaj retlistoj. Eble gxi iom sxangxos la unuan vicigon de la elstaraj agadoj, sed tion ni ne scios antaux la redaktofino de cxi tiu numero de IPR. Restas la impreso, ke elektado de elstaraj E-agadoj en unu jaro devus esti pli plane kaj pli vaste organizita. Estus bone tuj komenci kampanjon "Agado de la Jaro 2002" kun jarfina vocxdonado laux prezigitaj kriterioj kaj, eble, kun du jxurioj: unu de la vasta publiko, kaj la dua – oficiala kun 3-5 membroj. Gxi povas esti interesa, alispeca kaj alispica, plimotiviga formo de interna informado, bezonata cxar pluraj agadoj meritas pli adekvatan rekonon kaj e§on.

Radojica Petrovicx, <radp@ptt.yu>

Tutmonda Fabelkonkurso

La fabelkonkurso de la nordfinna kultura Paatalo-instituto okazis la unuan fojon en 1993, pro la iniciato de Kaarina Helakisa (nun forpasinta), unu el la plej vortludemaj kaj elstaraj finnaj verkistinoj/poetoj, skribinta cxefe por infanoj kaj geknaboj. Ekde la jaro 2000 oni povas sendi al la konkurso esperantajn fabelojn. En 2001 partoprenis en la E-brancxo dudeko da fabeloj el 9 landoj kaj la listo pri la premiitoj jam aperis en Juna Amiko 3/2001 kaj en Esperanto de UEA. En la finna brancxo partoprenis trimilo da fabeloj.

Adoltoj ofte havas tro romantikan kaj dolcxan bildon pri la verkado de geknaboj. La konkursajxoj tamen pruvas, ke ankaux infanoj kaj geknaboj pensas pri problemoj kiaj ekologio, militoj, kontrasto inter malricxuloj kaj ricxuloj, komputiloj, terorismo, soleco, toleremo, cxikanado. Ne maloftaj estas en iliaj fabeloj monstroj kaj fantomoj, kiuj deziras ne plu esti acxaj, timigaj kaj ekskluditaj el la kompanio de bonuloj. Kompreneble inter la fabeloj senditaj al la konkurso legeblas ankaux pli tradiciaj rakontoj pri geprincoj, feoj kaj gnomoj, amo kaj magio. En 2002 la limdato kaj premiofesto de la fabelkonkurso iom sxangxigxos. Gxis nun la premioj estis disdonitaj la 18an de oktobro, kiu en Finnlando estas dato dedicxita al cxiuj knabinoj kaj virinoj, kiuj nomigxas Satu (la vorto signifas "fabelo"). Nun la premiofesto okazos la 11an de novembro, kiu estas la naskigxa datreveno de la amata verkista Paatalo, laux kiu ankaux la instituto estas nomita. La verkista asocio de Finnlando okazigos sian Fabeltagon la 18an de oktobro, en Oulu-urbo. Pri la konkurso, la organizanto Paatalo-instituto (ekde 2002 estras gxin O.Buller) kaj la nordorienta municipo Taivalkoski vidu la hejmpagxon www.taivalkoski.fi.

Raita Pyhala , raitapy@jymy.kase.fi

zaban-e-salam / lingvo de paco

Ni publikigas alvokon de la UEA-prezidanto Renato Corsetti por la kampanjo ZABAN-E-SALAM/LINGVO DE PACO, por helpado al afganaj militviktimoj (plej ofte analfabetaj) per kursoj pri la nacia lingvo kaj Esperanto. Tio evidente aparte koncernas nin kiel Esperanto-instruantojn, des pli ke loke tio estas arangxata fare de la Irana ILEI-sekcio. Mi esperas ke ankaux el la ceteraj landoj ni povos iel subteni tiun kampanjo, kaj eble ecx poste elpensi similajn iniciatojn por bedauxrinde similaj situacioj.                                                     Mauxro La Torre

 

Agado Espero: zaban-e-salam/lingvo de paco

 

La Esperanto-movado en pluraj manieroj bedauxris pro la viktimoj de la atencoj en Usono dum la pasinta septembro. Same bedauxrindaj estas la senkulpaj viktimoj de la milito en Afganujo. Ne estas multo, kion ni povas fari en cxi tiu milito. La gloraj agoj de niaj antauxuloj dum, ekzemple, la unua mond-milito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen substreki la respekton por cxiuj viktimoj, kaj ankaux por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio gxenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn ("ne al glavo sangon soifanta" - diras tre konata linio de nia himno), la Azia Komisiono de UEA, kun la helpo de kelkaj neaziaj esperantistoj, decidis lancxi kampanjon, per kiu ni rekte prenas la flankon de la nunaj viktimoj, la afganaj rifugxintoj en najbaraj landoj.

Nur por doni ekzemplon de la situacio, mi diru, ke en Irano kaj Pakistano logxas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifugxintoj. La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili instruistoj, ingxenieroj kaj kuracistoj, kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rifugxis al Irano. Similaj estas la kondicxoj en aliaj najbaraj landoj.

La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en cxiuj landoj de tiu mondo-parto) kaj en Esperanto estas "Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco", konsistas el tri eroj: 1 - kursoj de Esperanto por afganaj intelektuloj en la najbar-landaj rifugxejoj; 2 - kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifugxintojn; 3 - materia helpo al la rifugxintoj;

Al tiuj tri eroj lauxgrade aldonigxos kvara ero, tio estas la starigo de ret-listo "dialogo inter civilizoj" por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter azianoj kaj eksterazianoj.

La unuaj konkretaj agadoj komencigxos en Irano pere de la helpo de iranaj esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj asocioj, kiuj jam okupigxas pri alfabetigo. Lauxgrade ili estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj.

La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifugxintoj kostas 100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.). Jam estas planataj du kursoj en Teherano kaj Masxhado, kiuj komencigxos en venonta januaro.

Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifugxintoj, anoncota pere de lokaj gazetoj, kostas po 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj sendokostoj). Ankaux gxi komencigxos en januaro.

Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifugxinto kostas 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj vojagxado al la tendaroj de la rifugxintoj). Cxi tiu agado komencigxos tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj volas farigxi subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj skribi.

Materia helpo al la rifugxinto estas libervola. La mono kolektota en la Esperanto-movado estos rekte aux prefere en formo de materialoj bezonataj transdonita al la rifugxintoj. Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Azia Fondajxo cxe UEA, per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Vi rajtas indiki "lingvo de paco 1", 'lingvo de paco 2" kaj "lingvo de paco 3" depende de la celo, kiun vi volas subteni. Se vi indikos nur "lingvo de paco" ni disdividos vian kontribuon inter la tri celoj. Se vi volas rekte korespondi pri la kursoj de Esperanto kaj pri la alfabetigaj kursoj, bonvolu sendi mesagxon al "Reza Torabi" <reza@esperanto.org>. Se vi volas rekte korespondi pri materiaj helpoj, bonvolu sendi mesagxon al "Hans Bakker" <hbakker@groenlinks.nl>. Se vi volas korespondi gxenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi gxin inter esperantistoj, bonvolu sendi ret-mesagxon al "Atilio Orellana" <iei001@worldonline.nl>. Dankon!

Renato Corsetti, Prezidanto de UEA