|
El
la landoj kaj sekcioj
Auxstralio Somer-kursaro,
kongreso en Auxstralio
Inter
la 15-a kaj 25-a de januaro 2000 okazos apud la Universitato de Sidney la 16-a
Auxstralia Esperanto Somer-kursaro kaj 3-a Kuna Auxstralia/Nov-Zelanda Kongreso. La
Somer-kursaroj havos malsamajn nivelojn por komencantoj, por mezniveluloj kaj
por progresantoj. Dum la kongreso efektivigxos kunvenoj, prelegoj, prezentadoj,
teatrajxoj, muzikoj, la pupteatro de Dennis Murphy kaj multaj aliaj aferoj. Dum
la arangxoj okazos agrablaj ekskursoj al la Nordaj Plagxoj, Kangarua Valo,
Olympia Parko. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: S-ro Terry Manley 143 Lawson St, Redfern, NSW 2016, Auxstralio, rete: esperfed@ans.com.au Finnlando
Cxu
unika kurso? Dum
la unua semajnfino en septembro okazis 16-hora fulmokurso por 13-persona
entuziasma grupo en arbara nordfinnlanda municipo Taivalkoski. La agxoj de la
grupanoj variis de 10 gxis 55. La plej junaj studis helpate de siaj patrinoj. La
etoso estis unika. La kurson gvidis prezidanto de ELFI, kiu logxas tro fore por
regule instrui. Post
novajxo en Ret-info la grupo jam ricevis kuragxigajn mesagxojn el 9 landoj, kaj
tial ili decidis dauxrigi memstare per cxiusemajnaj sesioj. Neniu vera
instruisto haveblas, sed retposxtan aux telefonan helpon ili havas de ELFI. Kiel
lernolibrojn ili uzas "Egaleco kaj paco per Esperanto" de L. Forsman,
"Ludu kun ni" de E. Formaggio, "Dek Demandoj" de C. Kohrs,
spicite de Mazi-filmajxoj. Ili jam trovis ankaux kelkajn retkontaktojn, kio bone
instigas ilin. Loka civitana instituto disponigas la klasejon kaj honorarion al
la gvidanta membro. Raita Pyhälä, prez. de ELFI Francio
Praktika
stagxo de Parolata Esperanto La
16-17-an de oktobro 1999 mi partoprenis la 46-an praktikan stagxon de
orient-francaj esperantistoj en Plainfaing kun kvindeko de aliaj interesatoj. Mi
iom rondiris de unu laborgrupo al alia por ekscii, kio okazas, kaj por ekkoni la
instruantajn gvidantojn, kiuj plej ofte ne nur laboras senpage sed pagas siajn
aligxon, tranoktadon kaj mangxojn kaj proprakoste havigas la lernomaterialon al
la grupo. Dum
la stagxo laboris 5 grupoj: A infanoj, A1 komencantoj, B konversacia kurso, C
Esperanto per videobendoj kaj muziko, D seminario "Cxu ekologio igxos
vivstilo en la tria jarmilo?". En
la grupo A partoprenis la gefiloj de la gepatroj kaj ilin afable okupis kaj
ludigis Ginette Martin. Ili sercxis verdajn steletojn en la nagxbaseno, lernis
etan teatrajxeton por la distra vespero kaj amuzis sin, ne gxenante siajn
gepatrojn, kiuj partoprenis en iu alia grupo. La
grupo A1 pli serioze laboris por lerni la elementojn de la internacia lingvo,
gvidate de Catherine Gallego (sxi uzis la lernolibron Metodo 11). La
grupo B, gvidata de André Grossman, legis kelkajn erojn de la Lauxta
Vekhorlogxo kaj diskutis surbaze de la enlibraj demandoj. Auxskultante ilin mi
pensis, ke la libro tre bone povus esti uzata ankaux inter jam fluaj
esperantistoj humuremaj, cxar gxi elvokas reagojn, kiujn t.n. pogresantoj ne
cxiam kapablas esprimi. Necesas granda pacienco kaj afabla sed ne troa helpo de
la instruisto, se al la grupanoj mankas la vortoj kaj suficxe aktiva lingvoscio.
Dume, povus okazi vigla kaj surpriza pridiskutado kaj intersxangxo de opinioj
kaj spertoj, se la grupanoj lingve kapablus pli rapide reagi. En
la grupo C ni legis japanajn hajkojn de Tomita Tomu, Miyamoto Masao, Murata
Keinosuke, Ueyama Masao, Tanaka Sadami kaj Matuo Basyo. Kvankam cxiu hajko
konsistas nur el 3 linioj (17 silaboj), la enhavo kvazaux eksplode plilargxigxas
kaj diversigxas, se oni klopodas reesprimi gxin per prozo. Tio estigas
pridiskutadon kaj intersxangxon de opinioj kaj impresoj. Tiaj interpretajxoj
povus esti ankaux skribaj, kaj almenaux en la instruado de la angla, unu efika
metodo estas verkigi al la grupanoj "hajkecajn" poemetojn, sed
cxi-foje ni ja deziris nur busxe praktiki E-on. Ni auxskultis ankaux E-kanzonojn
(ekz. Verda Cxapo, Orangutano, Maljunulo kaj infano, Venko), la gvidanto
demandadis, kion ni kaptis el la auxditajxo, kaj poste li disdonis la
kanzonvortojn kaj reauxdigis la kanzonon. Same li uzis kelkajn surbendigajxojn
el la E-elsendoj de Pola Radio kaj rekomendis la lernomaterialon "Cxu vi
auxdis ke" de K. Smidéliusz. Per videobendo li montris filmon pri
restauxrita loka segejo, kiu uzas nur akvoenergion kaj segas en tradicia
multjarcenta maniero. "Mazi" sxajne estis novajxo al la majoritato de
la kursanoj. La grupo provis ankaux esperantigi la cxefajn punktojn de la
franclingva Manifeste 2000, UNESKa manifesto pri la kulturo al la paco,
elpensita de nobelpremiitoj pri la paco. La diversaj tradukproponoj estigis
interesajn demandojn kaj etan malsamopiniadon, kio estis ja la celo de la
grupgvidanto. La
grupanoj en la ekologia seminario de Manfred Westermayer vidis kaj pridiskutis
liajn diapozitivojn pri vojagxo tra Cxehxio, Pollando, Irano, Uzbekio k. a. Ili
rilatis al la temoj: agrikulturo, uzo de akvo, acida pluvo, ozonsxildo,
plivarmigxo, populaciaj problemoj. Estis cirkuligita ankaux tutmonda petiticio
por la malaperigo de nukleaj armiloj, kaj ni preskaux unuanime subskribis gxin. Saliko
Pollando Korekto “Mi
afable informas, ke en la raporteton en IPR 99/3 “Polaj E-instruistoj
renkontigxis en Krakovo” ensxovigxis – ne kulpe de la Redaktoro –
neprecizajxo: la Esperantologian – Didaktikan Konferencon de la Pola Sekcio de
ILEI partoprenis ne pli ol 30, sed pli ol 60 personoj”. Maria
Majerczak, NdlR – La
sekva konferenco okazos inter la 28-a kaj 30-a de aprilo 2000 en Krakovo,
kunlige kun la internacia renkontigxo de Interkulturo-klasoj kaj la Pola
E-Kongreso. Detaloj en IPR 00/1. Por havi favorprezan aligxon kontaktu la
sekciestrinon jam NUN! Svislando Plurnivela
internacia kursaro duobligxos Post
la sukceso en somero 1999, Kultura Centro Esperantista en Svislando decidis
organizi dusemajnan PIK en auxgusto 2000: de la 8a gxis la 13a la plej alta
nivelo traktos didaktikon, de la 15a gxis la 20a gxi traktos literaturon.
Paralele, en ambaux semajnoj funkcios la kursoj por la unua kaj dua gradoj. Fine
de la 3a PIK oni antauxvidas la Svisan Ekzamensesion. El
Heroldo Komunikas N-ro 030.
[la nova retadreso de KCE: kce.esperanto@bluewin.ch – NdlR]
|