Interreta instruado
Hejmen ] Supren ]

 

Indigxenaj dialogoj
Fabelkomencoj
Vivu la konflikto!
Interreta instruado
El la landoj 99/4
Urso-kurso
Okulo
Plupo

Márta Kovács:

Interretaj helpoj en la instruado de Esperanto

 

Materialo de kunveno dum la Metodika Seminario

ligita al la 33a Konferenco de ILEI, Karlovy Vary (Cxehxio) la 9-an de auxg. ’99

 

Teoria enkonduko

 

Interreto estas speciala kanalo por peri informajxojn (cxiuspecajn dokumentojn: leterojn, lernmaterialojn, vortarojn, gazetojn ktp.). Gxi ebligas rapidan traktadon de granda kvanto da informoj por granda publiko kaj relative malmultkoste. Gxia plej simpla uzo estas la elektronika posxto. TTT (TutTera Teksajxo) kunligas diverstipajn informfontojn kaj peras ne nur tekstojn, sed ankaux bildojn, movbildojn kaj sonojn.

 

En la instruado de Esperanto korespondado cxiam estas grava motiviga elemento, kaj trovi partnerojn estas cxiam granda problemo. Sur la reto ekzistas pluraj lokoj, kie korespondemuloj sin anoncas. Estas eble korespondi tradicie kaj intime aux aligxi al iu novajxgrupo, diskutrondo. Tiuj servoj estas atingeblaj per abono je elektronika posxto.

 

Kompleta interreta abono ebligas aliron al TTT, kie estas jam prezentitaj trideko da kursoj pri Esperanto por diverslingvanoj. La temo de la Metodika Seminario dum la cxi-jara konferenco estis la analizo de tiuj kursoj por instigi auxtorojn je plua laboro.

 

Kial estas gravaj tiuj interretaj materialoj? Unue, cxar ili estas senkostaj reklamiloj por la lingvo: speciala publiko de gejunuloj en senlima nombro povas renkonti gxin tiel. Due, se tiu unua renkontigxo estas agrabla, tuj post la informigxo oni povas komenci la alproprigon de la lingvo, ne necesas iri al la kursorganizantoj, atendi ekon de nova kurso, ktp. Dum la lernado oni povas profiti el la tradiciaj eroj de la materialo: tekstoj, bildoj, movbildoj, sonmaterialoj, vortaroj, sxlosiloj sen la koste limiga kaj amplekse fortimiga trajto de la papera formo. Al tio aldonigxas eventuale perkomputilaj tehxnikoj aux retposxta konsultigxo kaj cxiukaze la avantagxoj de la teleinstruado, nome iam ajn, laux propra ritmo, el propra hejmo/laborejo estas sekvebla la kurso. Fine, paralele kun la lernado, oni povas tuj ekuzi la lernitajxojn, kio plumotivas: per la sama fonto interreto eblas informigxi pri arangxoj, korespondi, legi retgazetojn, partopreni diskutrondojn. Ecx kvazauxparola korespondado povas okazi en Virtuala E-Kongresejo, kie oni skribe “konversacias” kun la tiumomentaj cxeestantoj.

 

Do la efiko de interreta kursmaterialo povas esti granda, tial estas ege grava la bona kvalito de tiuj materialoj. Estas gxojige, ke multnombraj esperantistoj malsxparis jam tempon kaj energion por prezenti Esperanton per la reto. Alvenis la tempo, ke profesiaj instruistoj, metodike klerigitaj personoj studu tiun tehxnikajxon, kaj eventule helpe de komputilistoj, kreu tehxnike kaj metodike altnivelajn pagxarojn.

 

Por veki la atenton de la instruistaro estis elstara okazo la Metodika Seminario kadre de la Konferenco de ILEI. Dank’al la estraraj kaj lokaj organizantoj, la cxeestantoj havis la eblon studeti la interretajn instrumaterialojn per lerneja komputilaro. Estas grava pasxo konatigxi kun la jam ekzistantaj eroj, analizi, pritaksi ilin unue, kaj poste ekverki pliajn, altkvalitajn kaj altirajn lernmaterialojn. Estu nun instigo tiu artikolo por cxiuj legantoj de IPR. Ek al recenzado kaj kreado!

 

Kelkaj proponoj je prijugxaj vidpunktoj

I. Tehxnika pritakso

1.     Korespondaj kursoj per retposxto estas la nepaperaj formoj de klasikaj korespondaj kursoj, proponas la tradician ligon de instruisto-lernanto sed eluzas la rapidecon de la elektronika posxto.

2.     Kompakt-diskaj aux premforme elsxuteblaj kursoj, ekz. Vindoza Kurso de Esperanto verkita de Adonis Saliba (v. recenzon en la sekva numero).

3.     Rekt-retaj kursoj

·       gxenerala aspekto (bildoj, movbildoj, koloroj, kadroj ktp.)

·       strukturiteco de la pagxaro

·       ekrano-bildo kaj internaj ligoj

·       ekzercoj/korektoj uzo de komputilaj tehxnikoj

·       leter-ligo eblo je sendo de ekzercoj por korektado

·       .zip-formato (kunpremo)

II. Enhava pritakso

1.     “Por prezenti Esperanton” (gramatiko, ekzemploj, eventuale ekzercoj, tekstoj)

2.     Esperanto por vojagxantoj - konversacia helpilo

3.     Helpmaterialoj (vortaroj, ludoj ktp.) adresojn vidu: *E-rilata programaro kaj *KILL

4.     Didaktike prilaboritaj materialoj

·       Nivelo (por komencantoj aux progresantoj)

·       Por memlernado aux kun tradicia ekstera helpo de korespondaj kursoj

·       Cxefa metodo

·       Prezentado de gramatiko

·       La rolo, kvanto kaj kvalito de tekstoj

·       Ekzercoj: tipoj, formoj

·       Kultura fono

·       Cxu gxi eluzas la avantagxojn de la tehxniko (ekz. ligoj al fonaj datumbazoj, instigo je tuja ekuzo de la lingvo, aliaj komputilaj tehxnikoj)

·       Cxu gxi estas interesa, vivproksima, laboriga ktp.?

·       Kiuj helpmaterialoj estas aldonitaj? (Resumoj, listoj, vortaroj, interretaj adresoj ktp.)

 

Kiel trovi interretajn materialojn por la instruado/lernado de Esperanto?

La interretaj programoj trovas pagxarojn laux la URL-linio. Kolekti kaj grupigi tiujn ‘’adresojn’’ estas grava volontula laboro de fanatikuloj. Felicxe ankaux inter esperantistoj ekzistas tiaj homoj, dank’al kiuj oni havas kelkajn bone uzeblajn elirpagxojn.

 

Cxefaj informpagxoj:

http:/www.esperanto.net

http:/www.esperanto.nu

http:/www.webring.org

http:/www.cs.chalmers.se/~martinw/fla-pa

 

Utilaj pagxoj:

La retpagxaro de ILEI: http:/www.uniroma3.it/lps/esp/ilei/

Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj e-organizoj:                                                                          http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html

Koresponda servo: http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm

                                               http://www.esperanto.nu La angulo

Diskutrondoj:http.//www.webring.org/cgi-bin/webring?ring=kunvena;list

                                news:soc.culture.esperanto                            

                                * http://ford.zait.uni-bremen.de/Esperanto/VEK

Kalendaro de E-arangxoj: http://hungary.net/esperanto

 

Listoj de interretaj kursoj:

http:/www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/veb/lerni.htm   * montras aliajn                                                                                                                  fontojn atingeblajn de tiu cxi pagxo

* Retkursoj de Esperanto kompilita de KIM Hiongun

* Esperanto-rilata programaro

*http:/www.rano.demon.co.uk/kill.html       

*http:/www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/kill.html           

http:/www.webcom.com/~donh/eaccess/eaccess.courses.html

 

Kovács Márta

HU-1221 Budapest, Ady E. u. 23-25/c. Hungario

kovacsm@s2.berzsenyi.isk.tvnet.hu