|
Urso-kurso:
La unua kajero (recenzo)
La
kajero estas A4-formata kaj celas lernantojn inter 6- kaj 10-jaraj. La kovrilo
estas el flava plastumita kartono kun tutpagxa urso. Grandlitera tabelo resumas
la 36-pagxan enhavon. Sekvas registro-pagxo, kie kursano kaj tutoro skribu siajn
nomojn, adresojn kaj "Urso-numeron". La tria pagxo klarigas en la
angla la signifon de simbol-bildetoj uzataj tra la kurso (ekzemple, ke iu teksto
estas lauxtlegita sur la akompana sonbendo). Emfazindas, ke tradukoj en
Esperanto akireblas por cxiuj angla-lingvajxoj en la kurs-materialo. Sube sur
tiu pagxo aperas la stel-grupo de la granda urso, kun lokoj alglui ses
liveritajn verdajn stelojn por signi sukcesan kompletigon de cxiu leciono. Bende
prezentita kanto ekzistas por cxiu leciono, iliaj tekstoj aperas sur aparta
pagxo. Aperas
prononc-gvido por la vokaloj: "simile kiel en la angla frazo ARE THERE
THREE OR TWO" kaj "KAJ rimigxas kun "EYE" kaj
"naux" kun "NOW". Je kio mi aldonos, ke ne se auxstraliano,
nov-zelandano, amerikano aux nenorma brito eldiras tiujn vortojn! Prefere havu
fidindan instruiston aux auxskultu la bendon. Nun tra la lecionoj: Leciono
1: Koloroj
Instruajxoj
(18 leksemoj): Saluton, mi estas urso blua, verda la, kaj, (mal)granda. Kolora
presado uzita. Kolore oni elstarigas la adjektivan finajxon. Liter-kompletigaj
kaj krucenigmecaj ekzercoj postulas aktivan uzon de la materialo. Fine aperas
papago, kolorigenda laux numeroj, kvankam la numer-nomoj ekaperas nur en la
sekva leciono. Leciono
2: Bestoj
Instruajxoj
(15 leksemoj): besto-nomoj, substantiva finajxo, numeroj 1-5. Plurala finajxo
kaj gxia adjektiva akordigo: "Estas kvar bluaj kaj rugxaj testudoj". Leciono
3: Numeroj
Instruajxoj
(13): sidas, kusxas. Numeroj 6-10. Sur, sub. Dom-partoj. Kiom da.
Kalkul-ekzercoj. Memor-mapo por dek unu bestoj. Kajero-meze sur kartono estas
aro da koloraj eltondeblaj kartoj kun numeroj, koloroj kaj bestoj, tauxgaj por
domen-ludado. Poste, la komenco de serio "La Rakonto de Zamenhof". Leciono
4: Formoj
Instruajxoj
(14): jes, ne, cxu, staras, geometriaj formoj, aux, en. Oni
devas kolorigi bildojn laux instrukcioj, legeblaj kaj auxdeblaj, poste respondi
al jes/ne demandoj. En la formoj, laux tangrama maniero, oni povas formi
bestojn. Fine, memor-mapo pri la numeroj. Leciono
5: La korpo
Instruajxoj
(22): adjektivoj, de, gxi, ili, korpo-partoj, vi, desegnu, mia, tre. Laux
auxdeblaj/legeblaj instrukcioj, oni devas desegni robotojn, kies korpopartoj
estas geometriaj, koloraj kaj grandaj/malgrandaj, longaj, dikaj ktp, elektante
la gxustan formon el kolekto. Identigi beston laux korpo-priskriboj. Memor-mapo
pri formoj. Leciono
6: La familio
Instruajxoj
(14): parenco-vortoj, -in-, objekto-nomoj, 'de' por indiki apartenon. Ekz: La
okulvitroj estas sur la nazo de avino-urso. Impresoj?
Grandliteraj tekstoj, malmulta materialo sur la pagxo. Aktiviga, instiga. Eluzas
maksimume cxiujn eblajn kombinojn de koloroj/numeroj/formoj/bestoj ktp. Sed
prezentas nur kvar verbojn el 96 leksemoj entute. Strebindas en novaj lerniloj
superi 10%. La utilega imperativo aperas nur en unu titolo. La finaj dialogoj
(unu por cxiu leciono, teksto en Esperanto kun angla traduko) uzas pli da verboj
kaj elementoj ol estis prezentitaj ne nur en la leciono sed ankaux en la tuta
kajero (rigardu, vidu, scias, havas -on, desegnis -on, ktp.) donante esperon, ke
la postaj kajeroj estos pli verbo-centraj. Dorskovrile aperas atestilo
plenskribebla por atesti sukcesan finstudon de la kajero. Utila aldono al nia
lernilaro. Stefan MacGill |