Kiel (pli)subtiligi E-on
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Kiel (pli)subtiligi E-on?

2. Pri la esprimoj kun "esti"

La lingva elemento kauzanta al mi (kaj mi kuraghas supozi ke ankaw al
ceteraj s-anoj) la plej multan kaprompon kaj chagrenon dum legado-
auskultado de E-aj textoj estas la esprimoj (strukturoj) kun la verbo
(kopulo) "esti". La objektivan fonton de la chagreno konsistigas la
extravaganca, malkutima (ech: stranga) formo de chi tiuj strukturoj, la
abundeco de ghiaj uzterenoj, kies malavantaghajn konsekvencojn niaj
lernolibroj kaj gramatikoj (law miaj spertoj) neniigi ne scipovas (se la
intenco fari tion entute egzistas). Jen la uzterenoj de la strukturo.

Ghia uzo
I. kun subjekto jen substantiva, jen adjektiva predikativo:
"La kuko estas bakajho; ghi estas bona."

II. kun demonstriva subjekto kaj ajna predikativo (funkcio emfaziga):
"Tio estas kukoj, kiojn mi bakis." "Tio estas antawlonge, ke mi laste
vidis lin."

III. sen subjekto, pleje kun substantiva predikativo, kun la funkcio
esprimi

1. gheneralan egziston:
"Estis 3 viroj en la chambro."

2. tempopunkton:
"Estas printempo / la dua horo."

IV. sen subjekto, kun adverba predikativo, por esprimi

1. (neprecizan) tempopunkton:
"Estas jam malfrue."

2. impresojn:
"Estas agrable chi tie."

V. kun latenta (elipsa) substantiva subjekto kaj kun komplemente
rolantaj

1. infinitivo:
"Estas bone vidi vin."

2. kaj subpropozicio:
"Estas bone ke mi vidas vin."

La demando, chu la predikativa uzo de "-e"-adverboj au chi tia grupigo
estas ghusta au ne, konsistigus objekton de aparta, chi tie espereble
publikigota eseo. Ni nun enfokusigu al tiuj kazoj nian atenton, kie oni
ofte neglektas la konsideron de subtileco, neuzante la respondajn
lingvajn rimedojn ebligantajn la distingojn inter la diversaj funkcioj, kaj
pri kiuj ni do devas averti niajn dischiplojn. 

Da uzterenoj do estas ne malmulte, kio certigas fekundan grundon por
lingvaj malghustajhoj malpligrandigantaj la subtilecon de E. La
malghustajhoj, law graveco, estas klaseblaj en 2 grupojn. En tiun de la
pli gravaj kazoj klaseblas tiuj kazoj, kie la erara forlaso de subjekto
(uzo I) igas nin perplexa chu la parolo tie estas ne prefere pri la funkcio
III/1 (= pri esprimo de ghenerala egzisto). Jen kelkaj citajhoj el textoj
taxataj modelaj (parenteze mi indikas la uzendajn gramatikajhojn, resp.
la titolon de la originaj kolekto au novelo):

"Pardonu, estas (= ghi estas) shtata sekreta afero, eliru por momento."
(Trezoro, pgh. 713)
"La patrino tusis. Ne estis (= Ghi ne estis) normala tuso." (Trezoro, pgh.
722)
"Efektive la E-movado eniras novan tempon. Estis (= Tio chi estis)
placha deklaro." ("Esperanto" n-ro 991-2, pgh. 121)

Rilate chi tiun lastan kazon mi avertas ne uzi "TIO estis" anstataw "TIO
CHI estis", char la unua trompe sugestas/atendigas emfazigan funkcion,
ech se la propozicio kun "kio" mankas.

La uzo de la responda subjekto estas precipe tiam neellasebla, se la
frazon antawas alia frazo kun la strukturo plenumanta alian funkcion.
Jen egzemplo:
"Estis tempo (= funkcio III/1), kiam la Movado konsistis grandparte el
scientistoj ... Estis ( = funkcio I, do: Ghi estis ...) la ora franca periodo."
(el artikolo de G.C.Fighiera aperinta en "Esperanto")

Dum en la supraj kazoj la forlaso de subjekto estas nepre
malpermesenda por eviti perplexigon, en la malsupraj la malpermeson
motivas ("nur") la (simile iom tre neglektita) postulo "unu sistemon por
unu funkcio". Chi tiuj eraroj trovighas pleje che la uzo de la emfaziga
strukturo "Tio estas ..., kio/kiu ...". Jen kelkaj chi tiaj egzemploj:

"Estis (= Tio estis) antaw 3 jaroj, ke oni min liberigis de malliberejo."
(Trezoro pgh. 526)

"Ja estas (= Tio ja estas ...) via landa movado, kiu nerekte kungvidas
UEA." ("Esperanto", n-ro 991-2, pgh. 122).

Kelkakaze la eraron plibuntigas idiomatismoj, kiel en la jena kazo:
"Estis la unua fojo (= Tio estas JE la unua fojo), ke iu fremdulo volis
dormi en lia lito." (Tre moderna fabelo).

La forlaso de la necesaj gramatikajhoj povas tian gradon atingi, ke per
ghi oni ech kreas novajn formojn de la strukturo (kvankam pri chi tio mi
deziras aparte skribi):
"Apenaw surprize (= Estas apenaw surprize) do, ke ili ne majstras ..."
(en la menciita n-ro de "Esperanto", pgh. 137)

Johano Petik