|
Alvokoj
de la Sekretario ILEI
planas kompili du interesajn kalendarojn: kalendaro de diversaj pedagogiaj
E-arangxoj, kalendaro de lernejaj ferioj. La kontribuajxojn urgxe sendu al M.
Belosxevicx, sekretario de ILEI. [adreso
sur la dua kovrilpagxo] La
vizito de la reprezentantoj de UEA al la sidejo de UNESKO rezultigis per la
projekto kiun realigos ILEI. Temas pri la kompilajxo kiu prezentos staistikon de
la nacilingvaj lernolibroj (por cxies agxo) en kiuj oni instruas/ mencias
homanarismon, internaciismon, E-on (kaj aliajn planlingvojn), Zamenhof kaj
mondan lingvan problemon. La kompilajxon oni prezentos dum la venonta UK. Krom
la kopio de la kovrilpagxo kaj la tuta teksto kie oni trovas la supre menciitajn
faktojn, bonvolu aldoni la jenajn informojn: titolo de
lernolibro, originala lingvo, jaro de la eldono, verkisto, eldonisto,
lernejoj (gxenerale: ekz. gimnazio, metia lernejo k.s.), lernoobjektoj kaj agxoj
por kiuj oni aplikas la lernolibron, resumon de la teksto. Pliajn informojn vi povas ricevi cxe la ILEI-sekretario, al kiu sendu la kontribuajxojn gxis la 1-a de marto 1996. Marija
Belosxevicx ABC
de Infanoj Cxirkaux La Mondo ABC
en Esperanto estas la plej nova kajero de ICxLM. Gxi estas 36-pagxa en formato
A/4. La kajero prezentas la alfabeton. Cxiu litero ricevas unu pagxon kun
kolorigenda bildo kaj simpla teksto. Oni povas lerni la kolorojn, nomojn de
interesaj objektoj, bestoj aux homoj, starigi kaj respondi demandojn. Por
ricevi pliajn detalojn kaj akiri la kajeron skribu al: ICxLM, 3876
Belmont Ave, San Diego, CA-929116 Usono Globlingvo
Esperanto lernebla en 4 horoj estas
la titolo de lernolibro por auxtodidaktoj, kiun eldonis la Hakusuisxa Eldonejo.
Gxiaj auxtoroj estas d-ro Tsukasa Kobayashi, estrarano de Japana E-Instituto kaj
Yoko Hagiwara. La 210-pagxa libro kostas 24 USD cxe: D-ro Tsukasa
Kobayashi, Ohizumimachi 2-55-8, Nerima, Tokio, Japanio 178 Komenio:
Orbis pictus Pasintjare
estis festata la 400-a datreveno de la naskigxo de Komenio. La „Hungara
Komenio-Societo” eldonis hungarlingvan memorlibron pri lia agado, suplementita
kun anglalingva resumo kaj E-lingva referajxo. La studo de László Molnár,
adjunkto de la Pedagogia Altlernejo en Sárospatak (Hungario) en ses
grandformataj pagxoj traktas liajn rilatojn al la lingvoinstruado. Por detaloj
kaj kopio kontaktu la auxtoron: László
Molnár, Balassi u. 17. H-3950 Sárospatak, Hungario. [NdlR - Pliajn detalojn vidu: MOLNÁR, László: La mondo per bildoj
(konferenca temo) IPR 92/2, p.5-8.] Korespondaj
kursoj De
pli ol unu jaro ekkompiligxis cxe TEJO listo de E-aj perkorespondaj kursoj. Tiu
listo estas jam konsiderinde ampleksa, sed alvenis pluraj antauxe nekompilitaj
informoj, kune kun aldonoj/korektoj. Ni petas vian kunlaboron (re)informi nin
pri cxiuj tiaj kursoj konataj en via gepatra lingvo/regiono. Bonvenas
la jenaj informoj: kosto, nivelo, nomo de la libro aux materialo, dauxro,
adreso, gxeneralaj kondicxoj. Prefere tiuj informoj estu en la lingvo de la
celatoj, kun traduko al Esperanto. Nome de TEJO, elkore dankas: James Rezende
Piton, a@turing.unicamp.br, Av. Joao Batista
M. do Canto, 257/J2 BR-13031-210 Campinas, SP-Brazilo Lingva
Ret-Gazeto En
la Internet-a diskutforumo (novajx-grupo) soc.culture.esperanto nun aperas
Lingva Ret-Gazeto interesa por personoj de cxiuj lingvoniveloj, sed speciale por
progresantoj kaj instruistoj de Esperanto. Se vi havas komputilon kaj retposxtan
adreson, sed ne havas aliron al tiu diskutforumo, la redaktoro Boris
Kolker <gh090@cleveland.freenet.edu> sendos al vi la lastan numeron de
la gazeto. Li gvidas ankaux la Internacian
Perfektigan Korespondan Kurson (IPKK). Por ricevi informojn pri IPKK kaj la
lecionon 1 el la preparata nova eldono de lia libro „Vojagxo en
esperanto-lando” [vidu IPR 93/2.
p.10-12.] sendu al li retmesagxon aux ordinaran leteron: Boris Kolker,
gh090@cleveland.freenet.edu, (216) 579-9561,
1300 Superior Avenue, #2109, Cleveland, OH 44114, USA. Stipendio
Ivo Lapenna
(el Eventoj n-ro 0088) Memore
al prof. Ivo Lapenna (1990-1987) kaj
al liaj elstaraj meritoj por la Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado en
la scienco speciale, Fondajxo Ivo Lapenna
starigis Stipendion Ivo Lapenna. La
Stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata nivelo
(doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aux
pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito
de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna. En la jaro 1996 Stipendio Ivo Lapenna povos esti aljugxita por disertacioj oficiale
akceptitaj de universitata instanco en la jaro 1995. Auxtoroj dezirantaj
kandidatigxi al la Stipendio, bonvolu peti la detalan regularon de la
sekretario-kasisto Torben Svendsen,
Vanlose Allé, DK-2720 Vanlose, Danio. Limdato
por la sendo de la faklaborajxo en du ekzempleroj estas fino de februaro 1996.
Adreso: D-ro Klaus Perko, Lendkai 111,
A-8020 Graz, Aşstrio Toponimia
terminaro Istlia
Eldonejo Esperantista eldonis komputilan diskon kun la speciala Esperanto
vortaro de Lawrence Mee. Temas pri la
tria eldono de la konata verko, la Toponimia Terminaro, kiun akompanas ampleksaj
tabeloj, glosaro kaj klarigaj tekstoj. La nova eldono ampleksas pli ol 900
kapvortojn: toponimiojn (= nomoj de lokoj, regionoj, provincoj k.s.),
regnonimojn (= nomoj de sxtatoj) kaj landano-nomojn (en kazoj, kiam klareco
estas bezonata). La
tabeloj grupigas la vortojn laux diversaj kriterioj. Unu tabelo donas
lauxkontinentan indekson, la alia listigas la cxefurbojn kune kun la
valutonomoj, la tria listigas la membrojn de la cxefaj internaciaj organizajxoj
(U.N., I.M.F., O.E.K.E.). Krome ni trovas tabelon, kiu komparas la landonomojn
de la Akademio de Esperanto kun tiuj de la Toponimia Terminaro, kaj gxi enhavas
ankaux la liston de la kongresurboj kaj kongreslandoj (UK, IJK, SAT). La
tuto estas konsultebla per ordinaraj funkcioklavoj de la komputilo, laux
instrukcioj facile memorigeblaj. La programo bezonas kvarcent kilobajtojn de
baza memoro. Vi povas uzi gxin per IBM-kongrua komputilo, prefere kun kolora
ekrano. (La Terminaro tauxgas por aliaj formoj de teksto, sed nepre konsultu
antauxe la eldonanton.) La nuna disko estas nur iom pli ol duone plenigita. Tio
ebligas la aldonon de dua terminaro sur la la saman diskon. La tuta programo
estas bazita sur la sama baza programaro, kiel V-ESP, de la sama Eldonejo. La
Terminaro kostas sep pundojn kaj duono (inkluzive sendokostojn), sed eble plus
transpagaj kostoj. Konataj libroservoj ricevas rabaton de unu triono por mendoj
de tri aux pli da ekzempleroj (sed tiam plus sendokostoj, kaj eventuale ankaux
plus transpagaj kostoj). Adreso: Istlia
Eldonejo Esperantista, 91 Whitebeck Court, Moorway Drive, Manchester M92HR,
Britio. Tel. +44 (0) 161 682 9659. Retadreso:
lorensmi@gn.apc.org |