|
Reage
al 1/95 kaj 2/95 - Golden Ne
plu mirigas min ekstravagancaj ideoj, reformaj proponoj kaj „senpripensaj”
sed subfosaj elpasxoj de esperantistoj. Ja, kiom da kapoj, tiom da cxapoj.
Mirigas min tamen, ke strangaj, malkomfortaj kaj sengustaj vestoj tiel facile
igxas modaj. Pro kio gxuste komencantoj kaj nekompetentuloj tuj pretas al
dangxeraj decidoj kaj aproboj? Kial ofte gxuste instruistoj fusxas nian lingvon?
Kial gxuste pedagogoj ofte montras nesuficxan scion pri la instruata lernobjekto
Esperanto? Ni
lernu nian lingvon pli serioze, anstataux sxangxi fundamentan regulon. La
konstato de Bernard Golden pri multaj eraroj - koncerne (ne)transitivecon -
estas prava, sed ne konduku al sxajna solvo. °aosigi Esperanton laux la modelo
de naciaj lingvoj ne povas esti solvo! La Esperanta sistemo - la diferenco inter
„boli” kaj „boligi”, inter „ruli” kaj „ruligxi” - faras nian
lingvon regula kaj klara. Estus stulte forjxeti tian avantagxon. Oficiale
allasi, ke tia radiko uzigxu dusence povus nur definitive krei malordon. Cxu
ekzempligi Idon? Cxu Ido vere estu nia modelo kaj gvidilo? Mi kredas, ke ne. Pli tauxgas la konsilo de Rulofido 95/4. p.20.: „Eble multon ni gajnus, se... kaj elsarkus erarojn.” En la sama numero la artikolo de Kurucz pri substantivaj participoj estas perfekte aprobinda. Tiu de Petik pri altaj pretendoj interese traktas la temon „vortordo”. Mi tamen ne sentas bezonon pri „un”; sed mi nepre korektus „konsterniga” al „konsterna”. Ankaux „kunteksto” kaj „hindo-euxropaj” estas preferindaj, cxu ne? Christian Declerck, |