|
Stipendio
por infanoj En
la numero 1/80 de IPR la tiama kasisto de ILEI, Olle
Olsson, skribis jene: De persono, kiu volas esti nekonata, la kasisto de
ILEI ricevis monsumon por stipendio(j) al partoprenant(in)o de infankongreso aux
simila arangxo, kie infanoj de diversaj landoj renkontigxas kaj per Esperanto
amikigxas. La
donacinta persono atentigas pri tio, ke la mono estas akirita per diligenta kaj
malfacila laboro kaj simpla vivo. La lernant(in)o devas esti diligenta kaj en agxo de lernantoj en la deviga
lernejo. La kasisto de ILEI atendas esperantlingvan raporton de la
stipendiul(in)o post la partopreno de la infanrenkontigxo kun respondo je
ekzemple jenaj demandoj: ‘Kio okazis dum la kongreseto? Cxu
vi trovis amik(in)on? El
kiu lando li (sxi) estis? Kio
placxis al vi plej multe?’ k.t.p. La
membro-instruist(in)o, kiu deziras peti stipendion por infano en sia kurso devas
respondi jenajn demandojn: 1.
En kiu infanrenkontigxo vi intencas partopreni? (Kiam? Kie? Arangxanto? 2.
Kiu estas la nomo kaj adreso de la infano (li aux sxi)? 3.
Kiom da jaroj havas la infano? 4.
Cxu la infano bone povas konversacii en Esperanto kun samagxuloj pri 5.
Cxu la infano estas diligenta kaj ne-ricxa? 6.
Kiom kostas la restado de la renkontigxo? 7.
Kiom kostas la vojagxo (tien kaj reen) al la renkontigxo? (Prefere en svedaj 8.
Cxu vi promesas sendi esperantlingvan raporton pri la renkontigxo al la Dum
la jarkunsido de la Sveda ILEI-sekcio la 28-an de majo 1994, Olle
Olsson transdonis la taskon disdonadi la stipendiojn al la nuna kasisto de
ILEI. En sia transdona prelegeto Olle Olsson diris interalie: „Dum la
ILEI-kongreso en Italio en 1979 sinjorino Erika
Linz kontaktis min, Olle Olsson, tiama kasisto de ILEI. Sxi diris sekrete,
ke sxi intencis donaci monsumon por stipendioj al gejunuloj en la deviga
lernejo, por tiel varbi novajn lernantojn kaj plibonigi la Esperantoscion. En
1979 mi vizitis sxin en Vieno. Ni iris al banko, kie sxi transdonis la monon,
kiun mi en Svedio sxangxis al sveda mono kaj metis en Skandinaviska Enskilda Banken kaj Skånska Banken. Jen la du sumoj: 31.226:20 kaj 19.616:00 SEK.
La kasisto, kiu havas membroliston de ILEI, disdonu la stipendiojn. Mi
interkonsentis pri la statuto, kiu estas publikigita en numero 1980/1 de IPR. La
instruisto estu membro de ILEI. Li petas stipendiojn por gelernantoj en sia klaso. Por ke la mono ne baldaux
elcxerpigxu, 20 % de la rentumo cxiujare estu donita al la kapitalo, 80 % iru al
stipendioj. Se neniu petis stipendion, la tuta rentumo estu donita al la
kapitalo. Sinjorino
Linz volis, ke neniu sciu, de kie la
mono venis. Nur post sxia morto mi rajtis diri tion. Tial mi la unuan fojon
malkasxis sxian nomon dum la ILEI-konferenco en Norvegio. Mi povas aldoni, ke
sinjorino Linz skribis tre interesan
libron pri sia vivo en Brazilo, sub la titolo Kion travivis auxstria familio en la brazila praarbaro, kie gxi laboris
kiel koloniistoj. Eldono: Gerlingen, Bleicher, 1985, 196 p. La
sumoj en la Esperanto-Infankongresa
Fonduso nun estas: 88.472:40 kaj 454:34 SEK. La lasta stipendio iris al Yuan
Xiao Yan el Hefei en Cxinio. -
IPR cxiujare informu la membrojn pri la ebleco peti stipendion. -
La petanto ricevu kopion de la statuto. - La
instruisto, kiu petas stipendion por iu(j) lernanto(j) ankaux informu, kiel la
mono estu sendata: al la posxtgxira konto de la instruisto, al lia/sxia
bankkonto numero xxx aux per bankcxeko al lia/sxia adreso. -
Iu en la estraro de ILEI havu la taskon sekvi la evoluon de la stipendiulo. Dankante
pro la honoro kaj gxojo havi la eblecon dum cx. 18 jaroj disdoni la stipendiojn
de Erika Linz, mi nun, en 1994 deziras, ke la hodiauxa kasisto havu la
saman oficon. Olle
Olsson, ekskasisto kaj Honora Membro de ILEI” Do,
estonte bonvolu sendi la petojn pri stipendioj minimume tri monatojn antaux la
komencigxo de la renkontigxo al la kasisto de ILEI, Bertil
Andreasson, Södra Rörum pl 455, S-242 94 HÖRBY, Svedio. |