|
Tago
de la Lernejo
(enkonduke)
UK
kaj ILEI Esperanto
kiel enkondukilo en la lernadon de fremdaj lingvoj? Ni
konsideru la eblan konsternigxon de lernantoj pro la ege grandaj distancoj inter
la promesoj pri la helpfunkcio kaj la realaj baroj survoje al ekregado de
„natura” fremda lingvo. Cxu la vaste aprezata propedeuxtika valoro de
Esperanto manifestigxas en personec-evoluigaj instigoj, ekzemple rilate al la
pli profunda kompreno de la aliaj popoloj aux koncerne pli gxustan prijugxon de
niaj propraj sentoj kaj animstatoj? Dum la Tago
de la Lernejo kongresanoj havos la eblecon ekkoni la rezultojn de la nun
funkciantaj propedeuxtikaj projektoj, kiel Fundapax,
Ekparoli, kaj ankaux aliajn interesajxojn ligitajn al la temo ekz. la
projekton Infanoj cxirkaux la mondo. Certe
ne mankos prezento de la nun aperanta video-kurso Mazi en Gondolando, kiun multaj kongresanoj ekhavos jam dum la UK. Al
la programo aldonigxos prezento de la Instruista
terminaro de Mauro la Torre. Se
vin interesas detaloj pri la temo, nepre vizitu la ILEI-konferencon tuj post
la UK. |