ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

Universitata agado (arkiva paĝo!)

Reen al la aktuala paĝo "Universitata agado"

La Nitobe-simpozio okazinta en Lisbono la 4-an kaj 5-an de aŭgusto 2018 estis momento, kiam kvindeko da fakuloj priskribis la situacion de Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj kaj skizis la bezonojn. Tuj vidiĝis, ke la Universitata Komisiono de ILEI situas en centra loko de tia agado kaj povas ludi gravan rolon. ESF komisiis al Angela Tellier instigi la laboron. En oktobro 2018 ekfunkciis laborgrupo konsistanta el:
Angela Tellier (AT) flanke de ESF 
kaj kelkaj membroj de Universitata komisiono de ILEI: 
Renato Corsetti (RC), 
Vicente Manzano-Arrondo (Viko, VMA) kaj 
Radojica Petrović (RP, ILEI-estrarano). 
Al ĝi poste aliĝis Elisée Byelongo (EB)  kaj Kimura Goro Christoph (KGC). La laborgrupo funkcias retpoŝte, skajpkunsidas unu fojon ĉiumonate kaj komunikas siajn planojn kaj rezultojn al aliaj membroj de la plena Universitata komisiono, al ESF kaj al la prezidanto de ILEI por ebligi iliajn kontribuojn al la planado kaj realigado. Ĝi:

La unuaj plenumataj taskoj, dividitaj inter la komisionanoj, estas:

  • Universitataj kursoj pri Esperanto aŭ interlingvistiko (RC)
  • Listo de universitataj instruistoj kaj esploristoj kiuj konas Esperanton registrata en viki-paĝoj de UEA (RC)
  • Intervjuoj kun esperantistoj universitatanoj el diversaj kontinentoj (VMA)
  • Universitataj esploroj pri Esperanto aŭ  interlingvistiko (AT)
  • Esperantistaj konferencoj universitatnivelaj, unuavice la du okazontaj dum ILEI-kongresoj en 2019 kaj 2020 (RP)
  • Partopreno de esperantistaj universitatanoj en neesperantistaj konferencoj kun ebla stipendio de ESF (ĉiuj)
  • Lernolibro por universitataj kursoj (AT)

Estas dezirinde povi krei subgrupon de agantoj por ĉiu agadpunkto, ne nur el ĉi tiu komisiono, sed ankaŭ el la ĝenerala ILEI-a kaj universitatmedia membraro. Kiu pretas helpi pri iu specifa agadpunkto, bonvolu anonci sin.

En februaro 2019, Ivan Colling (ILEI) kaj Karina Oliveira (TEJO) estas elektitaj en la Komisionon de ILEI pri Universitata Agado.

En la dua duono de 2019 al la laborgrupo aliĝis Katalin Kovats kaj Fernando Pita.

Intertempe Karina Oliveira (TEJO) forlasis la Laborgrupon pro tempomanko. Laŭ ŝia propono Lucas TEYSSIER estis aldonita por reprezenti TEJOn anstataŭ ŝi.

Nova retkunveno estis planata por la dua duono de marto 2020, sed ne estis fiksita.

Reen al la aktuala paĝo "Universitata agado"

 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj