Urso-kurso
Hejmen ] Supren ]

 

Indigxenaj dialogoj
Fabelkomencoj
Vivu la konflikto!
Interreta instruado
El la landoj 99/4
Urso-kurso
Okulo
Plupo

Urso-kurso: La unua kajero (recenzo)

La kajero estas A4-formata kaj celas lernantojn inter 6- kaj 10-jaraj. La kovrilo estas el flava plastumita kartono kun tutpagxa urso. Grandlitera tabelo resumas la 36-pagxan enhavon. Sekvas registro-pagxo, kie kursano kaj tutoro skribu siajn nomojn, adresojn kaj "Urso-numeron". La tria pagxo klarigas en la angla la signifon de simbol-bildetoj uzataj tra la kurso (ekzemple, ke iu teksto estas lauxtlegita sur la akompana sonbendo). Emfazindas, ke tradukoj en Esperanto akireblas por cxiuj angla-lingvajxoj en la kurs-materialo. Sube sur tiu pagxo aperas la stel-grupo de la granda urso, kun lokoj alglui ses liveritajn verdajn stelojn por signi sukcesan kompletigon de cxiu leciono. Bende prezentita kanto ekzistas por cxiu leciono, iliaj tekstoj aperas sur aparta pagxo.

Aperas prononc-gvido por la vokaloj: "simile kiel en la angla frazo ARE THERE THREE OR TWO" kaj "KAJ rimigxas kun "EYE" kaj "naux" kun "NOW". Je kio mi aldonos, ke ne se auxstraliano, nov-zelandano, amerikano aux nenorma brito eldiras tiujn vortojn! Prefere havu fidindan instruiston aux auxskultu la bendon. Nun tra la lecionoj:

 

Leciono 1: Koloroj

Instruajxoj (18 leksemoj): Saluton, mi estas urso blua, verda la, kaj, (mal)granda.

Kolora presado uzita. Kolore oni elstarigas la adjektivan finajxon. Liter-kompletigaj kaj krucenigmecaj ekzercoj postulas aktivan uzon de la materialo. Fine aperas papago, kolorigenda laux numeroj, kvankam la numer-nomoj ekaperas nur en la sekva leciono.

 

Leciono 2: Bestoj

Instruajxoj (15 leksemoj): besto-nomoj, substantiva finajxo, numeroj 1-5. Plurala finajxo kaj gxia adjektiva akordigo: "Estas kvar bluaj kaj rugxaj testudoj".

 

Leciono 3: Numeroj

Instruajxoj (13): sidas, kusxas. Numeroj 6-10. Sur, sub. Dom-partoj. Kiom da. Kalkul-ekzercoj. Memor-mapo por dek unu bestoj. Kajero-meze sur kartono estas aro da koloraj eltondeblaj kartoj kun numeroj, koloroj kaj bestoj, tauxgaj por domen-ludado. Poste, la komenco de serio "La Rakonto de Zamenhof".

 

Leciono 4: Formoj

Instruajxoj (14): jes, ne, cxu, staras, geometriaj formoj, aux, en.

Oni devas kolorigi bildojn laux instrukcioj, legeblaj kaj auxdeblaj, poste respondi al jes/ne demandoj. En la formoj, laux tangrama maniero, oni povas formi bestojn. Fine, memor-mapo pri la numeroj.

 

Leciono 5: La korpo

Instruajxoj (22): adjektivoj, de, gxi, ili, korpo-partoj, vi, desegnu, mia, tre.

Laux auxdeblaj/legeblaj instrukcioj, oni devas desegni robotojn, kies korpopartoj estas geometriaj, koloraj kaj grandaj/malgrandaj, longaj, dikaj ktp, elektante la gxustan formon el kolekto. Identigi beston laux korpo-priskriboj. Memor-mapo pri formoj.

 

Leciono 6: La familio

Instruajxoj (14): parenco-vortoj, -in-, objekto-nomoj, 'de' por indiki apartenon. Ekz: La okulvitroj estas sur la nazo de avino-urso.

 

Impresoj? Grandliteraj tekstoj, malmulta materialo sur la pagxo. Aktiviga, instiga. Eluzas maksimume cxiujn eblajn kombinojn de koloroj/numeroj/formoj/bestoj ktp. Sed prezentas nur kvar verbojn el 96 leksemoj entute. Strebindas en novaj lerniloj superi 10%. La utilega imperativo aperas nur en unu titolo. La finaj dialogoj (unu por cxiu leciono, teksto en Esperanto kun angla traduko) uzas pli da verboj kaj elementoj ol estis prezentitaj ne nur en la leciono sed ankaux en la tuta kajero (rigardu, vidu, scias, havas -on, desegnis -on, ktp.) donante esperon, ke la postaj kajeroj estos pli verbo-centraj. Dorskovrile aperas atestilo plenskribebla por atesti sukcesan finstudon de la kajero. Utila aldono al nia lernilaro.

Stefan MacGill