Vidbendo de IEI
Hejmen ] Supren ]

 

Interlingvistiko
Intervjuo kun Rössler
Pedagogiaj Tagoj
El la landoj 95/1
Vidbendo de IEI
Deviga instruado
Notlibro 95/1
Postparolo 95/1

Nova vidbend-serio de IEI

Moto: Zamenhof kreis la lingvon,
Andreo Cseh la metodon instrui ĝin,

Audrey Childs-Mee prezentas profesian praktikadon de ĝi 

Per tiu ĉi devizo komenciĝas la nova eldonaĵo de la Internacia Esperanto-Insti­tuto, la manlibro por la 18-hora videobendo pri Cseh-kurso. Antaŭ ok jaroj IEI decidis filmi kompletan lingvokurson por komencantoj, gvidatan de elstara Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee, por havi filmitan ma­terialon pri la funkciado de la Cseh-metodo en la praktiko. Manke de viva grupa instruado kun la helpo de la filmo, la partoprenantoj de Cseh-seminario observas kaj analizas la plej gravajn trajtojn kaj principojn de la metodo. Por eksperimentaj celoj kaj kolekti antaŭajn spertojn por la fina filmo, en 1988 estis surbendigita pollanda kurso. Pro la neatendita malsano de Audrey Childs-Mee (oktobre 1989) kaj ŝia baldaŭa forpaso (majo 1990) la kunlaborantoj de la instituto (Mila van der Horst-Kolinska, s-no Gu Jian-hua el Ĉinio kaj Katalin Smidéliusz el Hungario) decidis laŭeble plej bone utiligi la provmaterialon, alkompili ankaŭ manlibron kun la necesaj analizoj kaj aldonoj. La surbendigita kurso troveblas sur ses videobendoj (sistemoj VHS - PAL kaj NTSC). La filmo prezentas 12 renkontiĝojn, kovras preskaŭ duonon de la mate­rialo de „Baza Cseh-Kurso” de Andreo Cseh (trovebla en BCK-libro) kaj prezentas la teknikerojn de la metodo. La materialon ni rekomendas precipe al landaj aŭ internaciaj pedagogiaj instancoj, kiuj okupiĝas pri edukado de E-instruistoj. Ĝi povas esti utila informo pri la fama metodo instrui nian lingvon kaj bazo por lecionanalizoj. Sed necesas aldoni, ke por Cseh-seminaria laboro uzi la videbendojn rajtas NUR kompetentaj seminarigvidantoj, aprobitaj de IEI. 
La instituto havas informon pri tio, ke kelkloke la aĉetita surbendigita kurso estis uzata ankaŭ anstataŭ vera instruisto por grupa instruado. Ĝi estas produktita ne por tiu ĉi celo, sekve en tiaj cirkonstancoj ne estas centprocente taŭga. Konsciante pri tio kaj konsiderante la materialon kiel bazon por praktikado, manke de kurso kaj instruisto memlernantoj povas utiligi la vidbendserion kun akompano de bona gramatika ekzercaro. La ĵus finpretigita manlibro por la filmo mallonge prezentas la metodon mem, pritraktas ties gravajn teknikerojn kaj trajtojn plifaciligante la metodologian analizon de la kurso kaj metodo. La scenaro de la kurso donas la paŝojn de la instruado: la pritraktitajn gramatikaĵojn, leksikon kaj frazmodelojn. Ĝi indikas ties lokon (punkto-numeron) en la originala Cseh-materialo kaj informas pri la teknikeroj kaj metodelementoj uzitaj dum la instruado. 
Utilaj konsiloj, observopunktoj direktas la atenton de la observantoj je karak­terizaj elementoj, interesaj punktoj; la renkontiĝfinaj diskuttemoj helpas la semi­narian pritraktadon de la metodo. En la materialo troveblas kelkaj opinioj kaj rimarkoj pri la uzo de la metodo, ties funkciado, ekzemple inter azianoj kaj lernantoj kies gepatra lingvo estas ne-hindeŭropdevena. Samideanoj kaj kolegoj, kiuj opinias la metodon tro malrapida kaj neutila por intelektuloj, trovas en la vidbendo fragmenton de leciono pri lingvo inventita (de s-ino Childs-Mee). Sekvante tion kaj provante ellerni ties materialon ili verŝajne konsciiĝas pri malfacilaĵoj de tiaj lernantoj, kies gepatra lingvo apenaŭ havas similaĵojn kun la internacia lingvo aŭ ĉe kiuj mankas lingvaj antaŭkonoj, kiuj bezonas pli da praktiko. La kompleto (filmo kaj manlibro) estas ne nur instruhelpilo, sed ankaŭ grava dokumento de la metodo kaj fakte la sola filma atesto pri la instru-laboro de la neforgesebla Audrey Childs-Mee. Servu ĝi kiel omaĝo al niaj gejubileuloj, al Andreo Cseh, kiu ĉijare fariĝus centjara kaj al s-ino Childs-Mee okaze de ŝia forpaso antaŭ kvin jaroj. La kunlaborintoj esperas, ke la ideoj de Andreo Cseh kaj ties uzo en la praktiko konvinkos vin pri tio, ke multaj elementoj restos aktualaj kaj sekvendaj ankaŭ nun. 

Katalin Smidéliusz 


Rim: Akompana teksto por 18-hora videbend-serio pri Cseh-kurso por komen­cantoj, kompilita de Katalin Smidéliusz surbaze de la notoj de Audrey Childs-Mee, kun la helpo de Mila van der Horst-Kolinska kaj Gu Jian-hua. IEI-Den Haag, 1995