Forumo 95/4
Hejmen ] Supren ]

 

Eduksistemo en FI
Gimnazio de ILEI
Intervjuo kun Keefe
El niaj metiejoj 95/4
El la landoj 95/4
Reagoj 95/4
Recenzoj 95/4
Forumo 95/4
Notlibro 95/4

Ankoraux pli la centjarigxo de Andreo Cseh

Estas mirige  kiel Andreo Cxe genie planis sian metodon, kaj kiel kelkaj helpantoj tuj kaptis la spiriton de la avangarda instruado farante gravajn kontribuojn. Mi aludas al la akompana Konversacia Literaturo (kiun faris la gelernantoj mem). Lastatempe, oni multe okupigxas en Esperantio pri listoj de la plej oftaj vortoj, de la bazaj vortoj, k.t.p. Oni multe miris kiam Piron lancxis la brilan libron Gerda Malaperis kun paralelaj tekstoj en Lasu Min Paroli Plu.

Tamen, sen emo malpliigi la valoron de la Piron-a verko, antaux 60 jaroj, oni povus tion trovi en la Konversacia Literaturo de la Baza Cxe-Kurso. Gxin konsistigas ok tre maldikaj diverskoloraj libretoj. Pasxon post pasxo, la instruistoj disdonas la libretojn al siaj gelernantoj. En cxiu libreto trovigxas nur la vortoj kiujn la gelernantoj jam antauxe lernis. En cxiu volumo oni legas, krom rakontetojn fare de la gelernatoj, rakontojn far frauxlino E.P., s-ro G.O., s-ro G.A., s-ro A.O., s-ro K.P., f-ino E.F., kaj Karl Löfgren.  Alia hungaro, Julio Baghy, spektis la kurson, notis la vortojn, kaj produktis tre interesan amromanon, kiu cxapitron post cxapitro uzas nur la vortojn jam lernitajn.

Nuntempe, la moderna pedagogio alvenas al la konkludo ke estus preferinde ne paroli en la nacia lingvo, kaj ecx ne havi lernolibron por la  lingvolernado. Lauxsxajne, nia centjarigxanta Andreas Cseh konis cxiujn avangardajn instru-rimedojn (por nia tempo)...                                       

Roberto Resende, diplomita Cseh-metoda Instruisto

 

NdlR — en la 3/95-a numero (p.33.) ni anoncis, ke baldaux aperos la Cseh-memorlibro. La libro estas preta. Gxi acxeteblas cxe IEI en Hago kaj cxe UEA-libroservo en Rotterdam.

Gxi mendeblas ankaux cxe Katalin Smidéliusz, redaktinto de la libro: la prezo estas 22 NLG, inkluzive la sendokostojn. Post 10 ekzempleroj unu libro kostas 15 NLG kaj aldonigxas la sendokostoj. La mendojn sxi petas sendi al sxia nova logxadreso: Katalin Smidéliusz, Kós Károly u. 29. H-9700 Szombathely, Hungario. Hejma telefono: +36-94-320-313. Fakso: +36 94-312-248, E-posxto: smidik@fs2.bdtf.hu..

 

Géza Kurucz :

Pri la uzo de substantivaj participoj

   Niaj gramatikoj vaste traktas kaj ricxe ilustras la uzadon de adjektivaj kaj adverbaj participoj, temas ja pri tre delikata gramatika sistemo. En etnolingvoj la participa sistemo estas mankohava, necesas do klare prezenti la specifan trajton de nia lingvo. Tamen oni ofte forgesas pri la participoj  kun o-finajxo opiniante suficxa la mencion, ke ili preskaux senescepte indikas personon, t.e. ili latente enhavas la sufiksoidon: -ul (-antulo, atulo ktp., vd. ekz-e la neforigeblan  pleonasmon:  konatulo).

Longe mi ne havis problemojn. Cxio sxajnis klara gxis antaux kelka tempo, kiam mi ekhezitis auxdante la sekvan frazon: "Kvin jarojn post la abiturientaj ekzamenoj kolektigxis ekslernantoj de la klaso cxe blanka tablo en restoracio."

Miaopinie ekslernantoj estas barbarismo, cxar lernintoj evidente elvokas la celatan nocion. De kie venas do "ekslernanto"? Gxi sendube ekestis laux analogio de eksregxo, eksinstruisto, eksprezidento, eksministro, eksdirektoro k.a., cxe kiuj la radiko indikas nenian tempan rilaton. Male "lernanto" aludas personon, kiu nun lernas aux okupas sin pri lernado, t.e. en la tempo de la parolo li frekventas lernejon. La preciza pritempa difino, pro manko de cxiuj ses formoj de participoj, en multaj etnolingvoj ne ekzistas. La lingvosento de hungaro, ekz-e, ne facile povas distingi inter partoprenanto kaj partopreninto, la diferenco por li estas harfende subtila.

   Bonvolu atenti pri la frazoj: La partoprenantoj prisdikutis la aferon. Tio signifas, ke ili pridiskutis la aferon, kiam ili partoprenis en io. Sed: La partoprenintoj estis premiitaj signifas, ke la konkurso, ekz-e, jam finigxis, ili ne plu konkursas, kiam ili ricevis premion, cxar se anstataux partoprenintoj oni dirus partoprenantoj, la frazo indikus, ke ili ankoraux partoprenis, estis partoprenantaj en io, kaj versxajne pro la partopreno mem ili estis premiitaj.

  Kaj nun bonvolu kompari la sekvan frazoparon: La partoprenantoj  /partoprenintoj raportis pri la vivo de siaj kluboj. En la unua okazo iuj kiuj partoprenis ekzemp1e kongreson, dum la kongreso faris raporton pri siaj kluboj; dum cxe la dua frazo: iuj kiuj antauxe partoprenis kongreson, faris poste raporton pri siaj kluboj, sed tutcerte ne al la kongresanoj, povas esti, ke en iu klubo post la kongreso. En la dua ekzemplo oni nepre devas konsideri la antauxtempecon de -intoj al la predikata verbo: raportis, dum en la unua, -antoj montras samtempecon kun la predikato: en tiu sama tempo, kiam ili partoprenis.

   Nun komparu la frazon: La prezidanto salutis la alvenantojn kun la simila: La prezidanto salutis la alvenintojn. Estas klare, ke en la unua okazo la prezidanto salutis tiujn kiuj gxuste tiam alvenis, do ili ankoraux ne sidis, sed gxuste tiam envenis la salonon, dum en la dua: ili jam alvenis pli frue, ili probable sidis kaj auxskultis la prezidanton. La diferenco estas grava, i1i estigas ja malsamajn bildojn en la menso.

   Kion diri pri la frazoj: La Savonto venos./ La Savinto venos./ La Savanto venos. La unua signifas: venos tiu kiu iam poste savos nin, aux: venos tiu kiu estos nin savonta. Kiam la verbo staras je prezenco aux preterito la Savonto indikas futuron al la nuno, respektive al iu pasinta tempopunkto kaj la savo en cxi-lasta okazo en la momento de la parolo jam povis delonge okazi.

   La dua frazo aludas pri tiu, kiu venos, sed antaux sia alveno li jam savis/-os nin. Kiel en la ofte uzata  esprimo:  murdinto  reiras (kutime) al la okazejo de la murdo. Tiu cxi ekzemplo tre reliefe ilustras antauxtempecon, kaj probable neniu dirus en Esperanto: murdanto, malgraux  ke  temas  ne  pri  certa persono, kiu jxus murdis, sed pri gxenerale valida konstato, kiam en Esperanto oni  preferas uzi prezencon (vd. Evitu sxtelantojn! Demandanto ne vojeraras. Rajdanto ne komprenas piediranton ktp.) Estas  konstateble,  ke -anto/ -into/ -onto (tiel same:  -ato, -ito, -oto) esprimas klaran tempan rilaton ne al la aktuala tempo de la parolo, sed al tiu de la predikato. Alivorte ili ne estas uzataj en absoluta formo. Misformoj venas el tri fontoj.

   La unua:  participo prezenca kun o-finajxo prezentas ne nur personon, kiu agas en la momento de la parolo, aux gxenerale validan konstaton, sed ankaux personon, kies ago koincidas kun la tempo de la predikato: La vizitantoj tagmangxis en la apuda restoracio. Kaj oni ne povas, sen sxangxi la sencon, diri: La vizitintoj..., cxar tiuokaze, kiel mi prezentis supre, la vizito de iu loko jam okazis pli  frue,  gxi  ne plu dauxras. La parolanton psike misgvidas, ke rilate al la nuno, t.e. momento de la parolo, la vizito efektive okazis en la pasinteco, sekve oni emas uzi la formon preteritan. Sed ne forgesu, ke participoj, inkluzive 1a substantivan formon,  montras sam-, antaux-, aux posttempecon rilate al  la tempo predikata.

   La dua: en etnolingvoj ne ekzistas tiom da participaj  formoj. Kelkaj el ili ha­vas nur du aux tri formojn, sekve sub influo de la gepatra etnolingvo oni preferas (precipe en la unua etapo de la studado) la ekzistantajn formojn, prezencon anstataux futuro, se tie mankas la formo de futuro.

   La tria: misajxoj povas deveni de sinonimaj paroj: instruisto - instruanto; nagxisto - nagxanto; kuiristo - kuiranto..., kie la unuaj formoj indikas profesiulon,  konstantan okupon, dum la duaj — provizoran, portempan okupon. Kiam oni hezitas do uzi la sufkson -isto, oni prenas la formon -anto, opiniante  ke  okazos  nenia  miskompreno. Sed ne forgesu: transirante de -isto al formo participa oni devas elekti inter tri eblaj sinonimoj. La decido ne estas malfacila, cxar preskaux cxiam -anto estas bezonata, tamen cxe eks...isto tutcerte ne, tiam evidente necesas la formo: -into. Aux kiam temas pri posttempeco, kiel en la frazo: Cxio cxi okazis en la jaro 1422, kiam la malkovronto de Ameriko ankoraux ne naskigxis.

   Fine  mi deziras turni la atenton al kuragxa uzado de participoj substantivaj. Mi estas konvinkita, ke ni ankoraux ne ekspluatis cxiujn  eblojn. Precipe la futuraj formoj, kiuj ofte mankas en etnolingvoj, havas frapajn koncizajn esprimojn. Ekz-e:  Ekzamenoto  timas,  ekzamenito fanfaronas. Ne multaj lingvoj povas la frazon esprimi tiel koncize. Konsideru aliajn ekzemplojn: Ne cxiu savonto farigxas savinto. La polico kaptis la murdonton. La murdoto estis savita. Tio es­tis la lasta deziro de la ekzekutoto. Estus por mi plezuro, se kelkaj malkovrus antaux mi sian opinion.

 

János Petik :

Serve de altaj pretendoj

Nia movada agado dauxras stagnadi, ecx, refali: ekz. en Hungario la kvantaj indicoj de la E-instruo refalis je sia ono. Tio cxi eble klarigeblas per la malfavoraj soci-politikaj sxangxoj, okazintaj en tiuj Euxropaj landoj, kiuj esence formis la bazon de nia movado.

Tiu cxi fenomeno meritus apartan esploron, okupi min pri gxi mi nun ne volas. La bazon de tiu cxi eseo formas do ne tiu cxi objektiva cirkonstanco, sed la konjektajxo, ke la forlason de nia afero (ne nur nun) eble kauxzas la malfavora rilatigxo de niaj s-anoj al la lingvo mem. Ke cxi tiaj konjektoj sonoras gxenerale malplacxe, mi konscias, precipe konsidere la multajn deklarojn pri la tauxgeco de nia lingvo. Sed mi volas ne kontesti tiujn cxi deklarajxojn, cxar por la tauxgeco pledas ja fakto ne malpli granda, ol la pli ol 100-jara ekzisto mem de E.

Kaj tamen: cxu esti trankvilaj, kontentaj sub la sxildo de cxi tiuj gardaj deklarajxoj ni povas? La foje-foje aperantaj rimarkoj pri la lingvo pruvas, ke tiuj pledaj deklaroj bazigxas sur pretendoj pri lingvo de averagxa nivelo, kaj ankaux, ke la pretendojn de cxiuj la nuna lingvo ne plenumas. Ekz. mi mem devas konfesi, ke E-o, kiel tutajxo min tute ne kontentigas: tiu cxi tutajxo estas ja tro monoliteca kaj tiu cxi „monolito” estas tro vulgara por atingi la nivelon de literatura lingvo. La primara kriterio kontraux cxiu beletrajxo en iu ajn lingvo estas gxia lingva evoluinteco, ebla perfekteco, kaj tiun cxi kriterion E-o, laux mia opinio, ne adekvatas. Mi rapidas tuj almeti, ke tiu cxi supozeble konsterniga kaj sxajne auxdaca konstatajxo koncernas — ne gxian leksikon, sed gxiajn aspektojn vortordan kaj sinetian.

En la subaj mi provos koncize skizi mian cxi-rilatan direndajxon. La fina celo de mia klopodo estas regajni E-on, cxar antaux cx. 5 jaroj el la estimo far mi gxi ete elfalis. Mi konjektas, ke cxi tian krizan staton travivis ankaux ceteraj ges-anoj, sekve, se fine E-on mi regajnos por mi, mi gxin regajnos ankaux por cxi tiuj enkrizaj ges-anoj. Mi volas ne reformi la lingvon, sed kompletigi gxin per tio, kio el gxi gxis nun mankis (-as). Mi antauxmencias, ke krom 1-2 gramatikajxoj en la subaj de mi originas nenio. Mi certigas ankaux, ke miaj frazstrukturoj estas ne sole ne-kontraux-fundamentaj, sed ili rekte devenas de tie. Se tamen, kiel ekz. kaze de la nedifina artikolo mi trudigxos gxin malobservi, tio okazas nur por solvi ion ankaux tie kontrauxdiran.

Trudigxas cxi tien ankoraux la sincera konfeso, ke mia klopodo estas ete ambicia: mi deziras ne malpli, ol proksimi la supremenciitan, eblan perfektecon de la lingvo. Cxar tio cxi kondicxas nian kunpenson, kunlaboron kaj cxar la tasko estas tre malfacila, en la subaj vi legos nur pri proponajxoj kaj ne pri pretaj, kompletaj konceptoj.

 

La afero de la nedifina artikolo

Kvankam da similaj problemoj kelkaj pluaj ankoraux ekzistas, pro gxia graveco mi traktas sole cxi tiun. Kiel tio estas konate, „malpermesante” gxian ekziston, pri tiu cxi afero dispozicias la 1-a regulo de la Z-a gramatiko. La afero kontrauxdira estas pro tio, cxar refutante gxian ekzistorajton, surogaton de la nedifina artikolo eble plej ofte kaj ecx en la Fundamento mem, uzis Z mem.

Post la malapero (ne definitiva) de „unu”, surogate nun pleje rolas „iu”. Problemon tiu cxi kauxzas pro du kialoj: 1. gxia konsekvenca uzo pruvas la ekzistorajton de la nedifina artikolo, „ekzili” gxin Z provis do vane, 2. en tiu cxi rolo „iu” ne tauxgas.

Kvankam apartan, propran formon ricevinta sole en la angla (el inter la plej lauxmodaj), gxi krom la slavaj lingvoj eble troveblas en la tuta Euxropo. Gxia uzo ebligas la esprimon de nuancoj de homa spirito, kiujn esprimi en la nuna E estas neeble aux malfacile. Jen la nuancoj esprimeblaj per uzo aux manko de artikoloj.

1.1. Mi iris en kinejon (por spekti filmon kaj ne por labori).

1.2. Mi iris en la kinejon (da ili tie troveblas nur unu).

1.3. Mi iris en un kinejon (ekz. fugxante de antaux subita pluvego).

La „un” en tiu cxi frazo, kvankam responda al la itala-franca ekvivalento, estas mia „arbitrajxo”.

Simile: 2.1. Mi acxetis hundon (por gardi la hejmon).

            2.2. Mi acxetis la hundon (pli frue priparolitan).

            2.3. Mi acxetis un hundon (eble cxar mi ilin sxatas).

En tiu cxi funkcio „iu” ne tauxgas, cxar: 1. gxi sugestas aron de ajxoj pli malvastan ol kiom sugestas „un”, kiu fakte implicas aron absolute nelimigitan. Kaj ne, cxar:  2. gxia senco estas neunusenca. Jen un ekzemplo. En sia tradukajxo de la Madách-a cxefverko, la historiulojn Brutus kaj Catilina, Kalocsay metafore uzis cxi tiel: „Kiu vidus la / fadenojn, kiuj sur ties scenejo / movadas iun Brutus, Catilina?” Je la unua lego, oni sentas, kvazaux da Brutus-oj kaj Catilina-j ekzistus ankaux pli ol unu. Cetere en tiu cxi sistemo lokon havas ankaux „iu”:

           1.4. Mi iris en iun kinejon (el inter la ceteraj).

           2.4. Mi acxetis iun hundon (el la tiea sortimento).

Cxi-kaze unuavice temas ne pri tio, ke oficialigita estu mia „un”, sed ke ia aparta, propra, cxi-cela gramatikajxo absolute ekzistu.

 

Pri la E-a vortordo

Dum kaze de la nedifina artikolo temas pri enkonduko de un gramatikajxo „kunkorpa”, cxi-kaze temas pri akcepto de gxenerala regulo, do de gramatikajxo „senkorpa”. Se la antauxa gramatikajxo takseblas ne tre grava (sxajne, gxin ankaux Z taksis cxi tia), tiu de la vortordo estas jam multe pli grava. La kerno de la problemo skizeblas cxi tiel. Bona takseblas unuavice tiu lingvo, kiu la nuancojn de la homa spirito spegulas fidele kaj unusence. Gxis nun la atento de la E-lingvistoj ampleksis unuavice la semantikon de vortoj, morfemoj, al la esploro de la eroj de la komunika procezo (de la frazo) ni relative dedicxis malmulte da atento. Sekve, cxi-kampe en E-o regas ete da anarhxio.

El vidpunkto de reliefigo de frazelementoj la frazoj arigeblas en 2 grupojn: la unua nomigxas frazoj neuxtralaj, la dua tiuj kun fokusa frazelemento. En la unua fraztipo cxiu frazelemento (subjekto, predikato, ktp.) pli-malpli gravas samgrade. Ekz.: „Hieraux venis al ni du viroj.” En la dua, el inter la enfrazaj elementoj gravas nur unu, nome tiu, kiu reprezentas la sekvan informajxon en la komunika procezo. Tiun cxi elementon oni nomas fokusa frazelemento, aux frazkomento. La ceteraj elementoj servas por ligi la koncernan frazon al tiu antauxa, ilia nomo estas fraztopiko. Jen un frazo kun fokusa frazelemento: Hieraux mi legis un interesan libron. La demando estas, ke la frazkomento estas kiu frazelemento: cxu la adjekto (hieraux), la subjekto (mi), la predikato (legis), eventuale la objekto (interesan libron)? Per tiu cxi demando ni atingis la esencon de mia direndajxo: la reliefigo de la frazkomento bezonas unuecan sistemon, cxar en E-o gxi nun ne ekzistas.

Verdire, mia leganto nun estas en situacio relative favora, facila, cxar en mia gxisnuna teksto (kiun mi destinis esti modela), mi klopodis konsekvence apliki un sistemon, kiu konsistas en meto de la frazkomento finen de la frazo. Se mian tekston vi legis ecx ete lingvistike konscie, pri tio cxi via cerbo probable konsciigxis ankaux sen fortostrecxo. Kun pli da atento, rimarki vi povos ankaux, ke senpere antaux tiu cxi frazfina, emfazita elemento staras ia verba predikato (ev. kopulo), aux, se la komento estas la predikato mem, tie staras la subjekto. En cxio cxi apriora, arbitra estas nenio. La sistemon mi ellaboris surbaze de rezultoj de analizo unuparte en E-o, aliparte en „grandaj” naciaj lingvoj (kaj ankaux en la hungara). Anstataux detala ekspliko de la sistemo jen kelkaj ilustraj frazoj.

Emfazita estas:

subjekto: Hieraux libron legis mi (kaj ne vi).

predikato: Hieraux la libron mi legis (kaj ne nur sxajnigis tion).      

objekto: Hieraux mi legis libron (kaj ne ekz. gazeton).

adjekto: Libron mi legis hieraux (kaj ne hodiaux).

Per la apliko de la sistemo en la predikativa strukturo malfermigxas nova eblajxo por plivastigi la kampon de la scipovo de E-o. Jen eblajxoj. Emfazita estas:

1. predikativo: La floro estas bela (kaj ne malbela).

2. subjekto:    Bela estas la floro (kaj ne io alia).

3. kopulo:        La floro bela estas (ecx se pri tio vi dubas).

Ankaux la strukturo helpverbo-cxefverbo-komplemento reprezentas kampon por plua evoluigo. Jen eblajxoj. Emfazita estas:

1. cxefverbo kaj kompl.: Mi deziras legi libron (kaj ne spekti filmon).

2. cxefverbo: La libron mi volas legi (kaj ne vendi).

3. komplemento: Legi mi volas la libron (kaj ne gazeton).

4. helpverbo: Legi la libron mi deziras (ecx se pri tio vi dubas).

Tiuj cxi eblajxoj rigardeblas de graveco primara. Ekzistas ankaux tiuj sekundaraj, ili ampleksas la kampon de la epiteta sintagmo. Disvolvi ilin ankaux en E ni scipovus, sed gxia vivmedio supozeble estas jam la beletristiko.

Levigxas la demando, cxu ekstremajxojn tiu cxi sistemo havas. Jes, gxi havas. La unua rilatas la demandan frazon — pli precize, tiun kun demanda pronomo. Koncize temas pri tio, ke cxar tiuj cxi gramatikajxoj (kiel cxi tiaj) cxiam rolas frazkomence, ilia loko estus cxiam la fino de la frazo, kio siavice kontrauxas niajn gxisnunajn kutimojn. Demandi ni devus do cxi tiel: Vi iras kien? — Mi iras en la vendejon. Ke cxio cxi grave estas pro kio? Simple: pro la manko de ordo cxi-terene. Manke de unueca sistemo por reliefigi la frazkomenton, kaj uzante siajn proprajn nacilingvajn kutimojn cxiu objektive instalas novajn vortordojn, kiuj estas ne E-aj, sed jen hungaraj, jen anglaj, ktp. Do cxiaj, sed ne auxtentike E-aj, cxar cxi tia vortordo ankaux ne ekzistas. Jen kelkaj pruvoj. La subaj frazoj originas el un beletrajxo de un hungaro kaj reprezentas la hungaran sistemon de reliefigo de frazelementoj. „La sinjoro profesoro estas cxi tie.” (Diris iu, anoncante la alveninton.) „La Morto kun ekbrila espero rigardis la profesoron.” (Esti la substrekita strukturo povas ankaux suplemento al „la Morto”, kvankam gxi efektive rolas ne cxi tiel.)

La subaj 2 frazoj originas el un romaneto de B. Golden „Infero Auxtuna”.
1. „Ne, mi ne bezonas sxin. Kion mi bezonas estas sxia familio.” El la konteksto evidentigxas, ke la kursivigon klarigas la malbona situigo de „ne”, gxi koncernas ja ne „bezonas”, sekve stari gxi devus antaux „sxin”, sed cxi tia situigo de „ne” (=not) en la angla estas neebla kaj ankaux en E gxi estas ne tre kutima. Similajn zorgojn vekas ankaux la dua frazekzemplo: „Ne, mi nur deziras, ke vi foriru malproksimen...” Cxi-kaze temas pri la malbona situigo de „nur”, stari gxi devus ja ne antaux sed post „deziras”, cxar gxi koncernas la propozocion post „deziras”. La fenomeno refoje klarigeblas per la rigideco de la angla vortordo, pro kiu esti la loko de la ekvivalento de „nur” povas ne ie ajn.

La plej grava fonto de la vortorda anarhxio versxajne estas nia Plena Analiza Gramatiko, kiu pri la E-a vortordo konstatas regulojn nerealajn. Gxi nome konstatas, ke la reliefigo de un frazlemento okazas per la meto de la koncerna elemento fronten de la frazo. Tiun cxi „regulon” nereala mi nomas pro tio, cxar al gxi miaj spertajxoj kontrauxas. Mi trastudis plurajn tekstojn por difini la regulon, kaj trovis, ke en 60-80 %-oj de la frazoj la frazkomento staras ie fine. Sian regulon refutas la auxtoroj mem de tiu cxi fama verkajxo metante la komenton plie finen en la frazoj en siaj verkajxoj.

Anstataux propra vortordo E-on nun karakterizas la superrego de hxindoeuxropaj kutimoj, klisxajxoj. Tion cxi plej okulfrape pruvas la panelo „ne plu” en ekz.: „Mi ne plu volas mangxi.” Diri la parolinto efektive volis tion, ke „Mangxi plu mi ne volas”, la zorgon kauxzas tio, ke li/sxi neis ne „volis” al kiu gxi efektive rilatas, sed „plu”. Kvankam la rezultato estas tiu sama, la celon li/sxi atingis per „cxirkauxvojo”. Esplorante la lingvo-mediajn fonojn ni trovos, ke „ne plu” efektive estas la ekvivalento de la angla „no longer”, la germana „kein mehr”, aux de la franca „non... plus”.

La adopton de tiu cxi sistemo sendube malhelpas la cirkonstanco, ke niaj lernolibroj, gramatikoj la sintakson traktas tre suprajxe, kion pruvas la gxisnuna manko de la fakterminoj cxi-rilataj en niaj gramatikoj. Progreso konstateblos nur, se estigxos ankaux pretendo je gxi. (La situacio nun aspektas tiel, ke cxiu s-ano provanta atingi iom da progreso cxi-kampe, ricevas ne apogon, sed la brulstampon de herezoj provantaj „detrui” la konstruajxon de E.)

Esti E povus la plej perfekta lingvo de la mondo. Tiu cxi sistemo de reliefigo de frazkomento nun parte prezentita E-on igas ete malpli facila. Cxu por la lingvo tio cxi utilos aux malutilos? Ni deziras, ke nia lingvo tauxgu kaj kiel lingvo por beletristiko kaj kiel cxiutaga komunikilo ekz. en la unuigxonta Euxropo. Ambaux ambicioj necesigas ankaux cxi-tian perfektigon, pluevoluigon. Beletristiko necesigas ja kapablon esprimi la plej delikatajn nuancojn de la homa animo, cxar la homaro enhavas ankaux naciojn kun lingvo kapabla plenumi cxi tiun pretendon (kiel ekz. la hungara). La anoj de cxi tiuj nacioj pretendas, ke la internacia lingvo estu almenaux tiom evoluinta — el cxiu vidpunkto, do ankaux el tiu de la vortordo — kiom estas la sia, kaj la nuna E tiujn cxi pretendajxojn plenumas ne por cxiu s-ano.

Reliefigi la frazkomenton oni povas ankaux per „korpohavaj” rimedoj (ekz. per partikuloj), sed en E radikojn kreskigas la rimedo „senkorpa” — do la vortordo. Nian lingvon ni nomas tiu kun libera vortordo, sed — kial tion sentigis ankaux tiu cxi eseo — tiu cxi libereco estas ankoraux ne totala. Inspiri la nocio de libereco de vortordo povas konceptojn diversajn (Kalocsay ekz. sxajne preferis la aspektojn estetikajn), al ni la plej bonan solvon supozeble portos tiu sistemo, kiu plej grava igas la relifeigon de la frazkomento. La libereco de vortordo signifas liberecon ne absolutan, sed liberan elekton de la aktuale necesa „senlibereco” deviga.

Kaj fine: ke cxi tiel E igxos malpli facila ol gxi estis gxis nun? Sed paroli (=paroli gxuste) cxiam estas malfacile. La esprimo de subtilaj ideo-diferencoj bezonas lingvon subtilan. Tio cxi necesigas, ke la lingvajn rimedojn necesajn por igi la skriban lingvajxon samvalora kiel tiu busxa, la bona lingvo posedu. (En skribo halti, prononci kun granda forto por signi la fokusan frazparton estas neeble — la vortordo grava estas gxuste pro cxi tio.)

Cxio cxi signifas oferon — sed tian, kian fari valoras.

 

NdlR — Respektante tion, ke la auxtoro volas influi la normo-evoluon de nia lingvo, ni ne sxangxis la lingvajxon de la originala artikolo. La redakcio akceptas, ke la nekutimajxoj de la teksto estas plejparte ne hazardaj, sed laux la intenco de la auxtoro.