Recenzoj 96/3
Hejmen ] Supren ]

 

Instruinda somero
Freinet
Sxulco
Reguleco de scimemoro
E-o en la lernejo
Euxropa Kalendaro
El la landoj 96/3
Recenzoj 96/3
Reagoj 96/3
Forumo 96/3
Leterkesto 96/3

Comprehensive English-Esperanto Dictionary,

P. Benson (1940- ); ELNA, 1995. 607p. ISBN 0-939785-02-1 (bindita); 0-939705-03-X (kartone).

(Dauxrigo de la recenzo de Mike Sadler aperinta en IPR 2/96)

Kelkaj pluaj esprimoj, kiuj – laux mi – impresas anglisme: Musical instrument = instrumento (ankaux Zamenhof tion diris, sed mi preferas muzikilo). Werewolf = lupfantomo (Zamenhof ankaux tion diris, sed mi preferus lupulo, luphomo aux similon). Work up a sweat (penante gxissxvitigi sin) = levi sxviton. C/o (adresante al iu cxe alies adreso) = zorge de, z/d (kial ne simple ‘cxe’?)

Kelkaj vortoj impresas min ‘malanglisme’. Por supermarket CEED donas nur la PIV-an kaj Piron-an, sed de-mi-neniam-auxdatan superbazaro. (Mi eble proponus memservo/memservego, sed cxiuj ja diras supermerkato – ecx ne la PIV-a supermarkto!) Sub hamburger CEED kuragxe proponas bovburgo! (Interese, ke post la kapvorto kastelo sekvas, interalie, la vorto burgo kun sendo al la neologisma apendico kie oni ekscias, ke gxi estas speco de sandvicxo!)

Iom kurioze impresas la traduko de tut tut (riprocxa ‘langalveola’ klikado) = ta ta ta (al mi sonas pli kiel masxin-pistolo). Kaj cxu iu ajn neceseja instalajxo inkluzive la neforfluigajn vere nomigxu feksegxo?

Por kelkaj el la supraj kritikoj ja eblus argumenti „jes, sed en Usono...” Nu, tutlaste, kiel brito, mi opinias, ke la traduko de la iom eksmoda sed britega esprimo that’ s not cricket = tio ne licas estas malpli bona ol tio ne justas (aux ecx tio ne gxentlemenas, cxar preskaux cxiam virino diras tion pri faro de alia viro).

Majk Sadler, Gyál (Hungario)

 

Blanke, Detlev: Esperanto kaj lingvistiko - sciencpolitikaj aspektoj.

Blanke, Wera: Fakvortoj en Esperanto - kion fari se la vortaro ne plu helpas? Esperanto-Dokumente 2, Deutsches E-lnstitut, Osnabrück 1995. 32 p.

 

Ambaux kontribuoj atentigas pri la nuna, nekontentiga stato de Eo [=Esperanto - T.D.] kaj pri la riska sinteno de multaj gxiaj favoremuloj konsidere al - supozata - situacio, ke subite estus postulata de la esperantistaro disponigi Eon po vere internaciskala uzo al plej diversaj fakaj entreprenoj kaj politikaj instancoj.

Konkludante el jxusaj sociordaj sxangxoj en Euxropo Detlev Blanke opinias, ke ankaux rilate al Eo „la historio estas tute malferma, pli ol iam ajn antauxe”, kaj ke ankaux sur tiu cxi tereno „subitegaj sxangxoj eblas” (p. 6). Pro tio la Eo-lingvo-komunumo preparu sin al neantauxvidata serioza ekinteresigxo de la ekstera mondo pri la planlingvo, kaj mem estu preta forigi gxisnunajn malavantagxojn koncerne seriozan prezentadon de Eo en teorio kaj praktiko.

Aparte maltrankviliga estas „la neglekto de la gravega rolo de la teorio por la pluevoluigado de la praktika apliko de Eo flanke de multaj gvidantoj de la nuntempa Eo movado”(p. 7), cxar sekve de tia manko estas tute vane atendi, ke profesiaj lingvistoj kaj lingvistikaj institucioj iam uzu sian influon al „decidoj koncernantaj la pozicion de Eo kiel eventuale instruata lingvo en lernejoj kaj universitatoj... kaj ne laste al la apogo aux neapogo (resp. kontrauxado) de eventualaj parlamentaj decidoj aux intersxtataj konvencioj rilate la pozicion de Eo”(p.8).

Kiel negativaj signaloj pri la mizera kaj dangxera situacio de Eo flanke de lingvistikaj medioj certe estas rigardataj ekz. neekzisto de faka revuo pri esperan-tologio kaj ke, ankaux sekve de tio, „kompare al la moderna stato de la lingvistiko la esperantologio estas fortege subevoluinta” (p.8). Kvankam ja estas verkitaj entute pli ol 320 altlernejaj laborajxoj pri interlingvistikaj/esperantologiaj temoj, la koncerna dauxriga scienca aktivado ne estas garantiata resp. postulata pro nerealigxo de internacia akademia instituciigxo de interlingvistiko kaj esperan-tologio. (p. 12)

Resumante la observojn, D.B. atentigas pri la neceso ellabori kaj apliki „Lingvo-Politikon de la Eo-Movado (LPEM)”, kiu devus direkti sin internen (t.e. en la E-movadon mem) kaj eksteren (t.e. pere de kompetentaj organoj kaj institucioj de la Eo-movado en la neesperantistan sciencan kaj politikan mondon). La terenoj, kiujn skizas la auxtoro en tiu cxi listigo de internaj kaj eksteraj LPEM-taskoj meritas seriozegan pritrakton flanke de cxiuj Eo-movadaj asocioj/ organoj/ institucioj. Alcelinda estus la kreado de internacia instanco, funkcianta kiel internacia lingvopolitika konsilantaro de Eo (p.19).

 

Kiel kompletigan aldonon al la supre menciitaj LPEM-taskoj oni povas rigardi la kontribuon de Wera Blanke, cxar sxi atentigas pri kelkaj gravaj konsiderendajxoj koncerne la kreadon de novaj fakvortoj sekve de la konstanta eksplodo de scioj kaj la eksploda plimultigxo de fakvortoj/terminoj (p. 22).

Respondante al la titola demando (Kion fari se la vortaro plu ne helpas?), la auxtorino donas sekvindajn rekomendojn, akcentante (p. 27) interalie la fakan kaj lingvan kompetentecojn de la fakvortkreonto, la motivitecon kaj vortaran ekono-mion de la kreota fakvorto kiel la sxlosilajn kondicxojn por eventuale - se subite okazos sxangxoj favore al minimume euxropvasta agnosko kaj apliko de Eo - elteni la pezan sxargxon, konkurencante kun lingvistiknivele evoluintaj (?) terminaroj de la t.n. grandaj lingvoj. Estus oportune ekipi la diferencigan listigon de la unuopaj kondicxpretendoj (p. 27.) per konkretaj ekzemploj, ilustrantaj sukcesan aux ne rekomendindan kreadon de koncernaj terminoj.

Kondukante la leganton al la cxefa respondo, W. B. donas superrigardon ekz. pri diversspecaj vortaroj (Esperanto-etnolingvaj, etnolingvaj-Esperanto kaj unu-lingvaj Esperanto-vortaroj p..23/24), pri glosaroj kaj kelkaj vortlistoj (p. 25/26).

La brosxuro estas acxetebla cxe Germana Esperanto-Asocio r.a., ImmentalstraŻe 3, DE-79140 Freiburg, Germanio

D-ro Till Dahlenburg , Feldstr. 13, DE-19412 Brüel/Meckl., Germanio, Tel. 038483 / 20528

Carl Stop-Bowitz: La Esperanto-movado

Historio, organizo, amplekso (2-a, reviziita kaj kompletigita eldono)

Eldonis: Norvega E-Ligo, Oslo, 1996.

 

Por la kandidatoj, pretigxantaj ekzemple al UEA/ILEI ekzamenoj, ofte la plej granda problemo estas trovi informojn - suficxe koncizajn, digesteblajn, tamen detalajn - pri la historio de niaj movado kaj kulturo. Estas tute prave, ke tiuj konoj estas ekzamenataj, sed akcepteblas ankaux tiu kandidata riprocxo: de kie ni sciu kiuj faktoj estas la plej gravaj el la vidpunkto de la komisiono.

Krom la ampleksa libro Esperanto en perspektivo, kaj aliaj libroj kiel Gvidlibro por supera ekzameno de A. Pechan kaj Esperanto: lingvo - literaturo - movado de P. Janton, jen nova, konsilinda materialo; 90-paga libreto kun multaj konoj kaj datumoj pri la menciitaj temoj: la manlibro de nia altestimata norvega universitata profesoro kaj akademiano s-ro Střp-Bowitz. La epiteto nova ne tute pravas, cxar temas pri la aktualigita eldono de la libro el la jaro 1948.

Kvankam la cxefa celo de la auxtoro estis helpi siajn samlandajn esperantistojn, tamen krom la cxapitro pri la movado en Norvegio, la leganto trovas modele internacian trarigardon pri la ideo de internacia lingvo, historio de E-o, movado kaj pri la lingvo mem.

Min persone - ILEI-anon kaj samtempe Cseh-instruiston - vere (mal)gxojigis kaj forte pensigis la 9-a cxapitro de la libro, kiu temas pri la Instruado de Esperanto. Por la auxtoro, lerninta E-on dum la kurso de A. Cseh en 1930 en Oslo, restis neforgesebla kaj gxis nun unika la fama metodo. Mian gxojon kauxzas la detala priskribo de la metodo kaj agado de Cseh.

La malgxojo devas esti nia komuna, ja sub la menciita titolo ecx ne unu vorto estas pri ILEI. Pri gxi oni povas legi nur 6 liniojn en la cxapitro pri la fakaj E-organizajxoj. Anstataux kritiki s-ron Bowitz, mi invitas cxiun anon de la instruista ligo al sincera memkritiko. Cxu vere suficxe kaj bone ni laboris se nia agado ne estis pli rimarkebla ekster la ligo? Katalin Smidéliusz, Hungario

 

Euxropa Poezio en Esperanto

Eldonajxo Euxropa Poezio en Esperanto pasigas jam sian duan jaron. Gxi ricevis subtenon de FAME-fondajxo, tial la abonantoj cxi-jare pagas tri kaj ricevas kvar kajerojn, jarkolekton. Jarabono al Budapest 260, al provincoj 310 HUF, al najbaraj landoj de Hungario 5, al nenajbaraj landoj 7 IRK - inkluzive la posxtkostojn. Jarkolekto de 1995 kostas 320 HUF, aux 5 IRK. En la lasta numero estas belorusa, norvega, slovena kaj hungara pagxoj kun multaj poemoj konvenaj por deklamkonkursoj. Mendu, aux petu provekzempleron per 1 IRK (aux 80 forintoj en pm.) cxe D-ro Miklós Fehér, HU-1046 Budapest, Ugró Gyula u. 17., Hungario

(X)