| |
UEA
estrarkunsido
Raporto
La
printempa UEA estrarkunsido okazis marte en la CO. Kiel kutime, gxin partoprenis
kiel observanto ankaux la reprezentanto de ILEI.
Krom pluraj aktualajxoj la estraro dedicxis tempon
ankaux al la instruado. La ILEI-reprezentanto prezentis koncizan raporton de
ILEI por la jaro 1994 kun aparta pritrakto de la ekzamenoj, kiuj ja estas komuna
agado de la du organizoj. Por doni pli da prestigxo al la ekzamenoj, la
estraro proponas al siaj delegitoj atingi almenaux la nivelon de la meza
ekzameno. UEA helpos eldoni la elcxerpitan gvidlibron por la ekzamenoj. La
estraro esprimis la esperon, ke dum la venonta jaro ekfunkcios la supera nivelo.
Estis prezentitaj ankaux koncizaj raportoj de diversaj instru-projektoj, kiuj
ekis dum la lasta jaro.
M.B
|