|
Reagoj
al… M. La
Torre: Cxu la instrufaka terminaro estas suficxe matura? – en IPR 98/4
Mi rilatigas al la utila kaj urgxeca artikolo de Mauxro La Torre en
IPR 4/98 pagxe 5-9. Mi tute samopinias kun li, speciale kun lia klarigo (pagxe
7), ke la signifigado ante certajn (multajn) vortojn ate de P.V. kaj de P.I.V.
estas konfuza, cxar tro multsenca. Ofte ilia klarigo de fakaj (kaj ecx de
cxiutagaj) vortoj estas interesa kaleidoskopo de diversaj kulturoj, sed neutila
por fidebla lingvo internacia, ecx malutila kiel normaro por komputila laboro. Mi do konsentas, ke speco de fakvortaro pri edukado estas bezonata,
kaj estos pli valora ol P.I.V./P.V., cxar pli fidebla. Mi esperas, ke Mauxro kaj
aliaj trovos la tempon kaj energion kompletverki (verki kompleta) tian vortaron.
Mi bedauxras ne povi helpi multe, pro tro da konstanta laboro organizi la
auxstralian E-ekzamenadan sistemon. Mi tamen proponas du malgrandajn helpojn
miajn: 1) Cxi-sube doni kelkajn konsilojn por la intencita verkado, kaj 2)
kritikhelpe studi la proponotajn terminojn tuj, kiam cxiuj aux kelkaj estos
faritaj, kaj proponeti, kie necesas, aliajn terminojn aux signifigojn. Jen do miaj kelkaj bazaj reguloj, kiujn mi trovas necesaj: A)
Se vortradiko jam oficiala havas en la vortaroj du aux pli da malsamaj
signifoj (ne temas pri metaforaj signifoj), unu el ili elektatu kiel la nura
signifo, kaj la vorto ne plu uzatu kun la aliaj signifoj. Por la aliaj signifoj
sercxatu novaj aux jam uzataj vortoj aux frazoj. B)
Sercxante novajn vortojn, oni uzu nur oficialajn radikojn, ne
neologismojn. C)
Kreante (novajn) kunmetojn bezonatajn, oni uzu nur oficialajn radikojn
(kaj afiksojn), kaj obeu la gramatikajn regulojn koncerne permesitajn kaj
malpermesitajn kunmetojn (vidu mian libron “Por gxuste uzi Esperanton”). Cx)
Ni ne hezitu uzi analizajn frazojn (kiel ofte faras la franca kaj la angla)
anstataux kunmetajxoj, se la kunmetajxo estas tro longa aux nepermesita aux
neklara. Ekz. “porinfana gazeto” anstataux “infangazeto”, kiu lasta
vorto povas signifi ankaux “gazeto de infanoj”, kaj “blanka
tabulo” anstataux la negxusta “*blanktabulo”, kaj “parole ekzameni”
anstataux “*parolekzameni”. Ekzistas tendenco inter leksikologoj kaj
verkistoj uzi nur solajn vortojn por unuopaj nocioj, kvazaux la analizaj formoj
estas malgxustaj. D)
Ni uzu pli-malpli ar§aikajn vortojn por similaj nocioj nuntempaj, aux
laux metafora signifo (“polucio” por la nun gxenerala signifo) aux pro
modernigo de la afero (“kalesxo” por la auxtobusoj longdistancaj aux
nehoraraj). En la maloftegaj kazoj, kiam ni celas la originan nocion
(“polucio” por spermelfluo, kaj “kalesxo” por cxevaltirata
’auxtobuso’), ni facile povos plispecifi la nocion, uzante frazon, se
necese. Marcel
Leereveld, Melburno, Auxstralio
|