ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Agado

La 39-a ILEI konferenco
La 25-29an de julio, 2006
PARMA, ITALIO

  • Kolegeca etoso en intima rondo
  • Plibonigu viajn instrukapablojn
  • Moderkosta loĝado kaj varia programo
  • Agrablaj vesperoj kaj tuttaga ekskurso, survoje al UK

Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj

Subteno al lingvaj rajtoj kaj lingva egalrajteco, progresigo de lingvolernado kaj edukado por ĉiuj estas ekzistokialoj de ILEI kaj gvidideoj de ĝia agado. Tiuj ideoj estas ankaŭ kernaj por la homaj rajtoj kaj homara evoluo pri kiuj UN kaj Unesko tiomfoje deklaraciis kaj rezoluciis. En tiu kunteksto la ĉeftemo de la 39-a Konferenco de ILEI – Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj – prezentas strategian kadron de ILEI-agado. - Legu pli pri la temo

Programo:
Por la konferenco ni planas: inaŭguron, Lingvan Festivalon, unutagan Simpozion laŭ la konferenca temo, komitatkunsidojn, ILEI/UEA ekzamenojn, proponitajn prelegojn de niaj samideanoj kaj invititaj gastoj, seminariojn pri E-literaturo, Interkulturo kaj Projektoverkado kaj aparte pagendan bankedon — adiaŭan komunan vespermanĝon — en lukseca etoso. Pli da informoj pri la programoHoraro

Aliĝilo: aperas ĉi tie!

Konferenca urbo:
Je la suda rando de la tre fruktoriĉa Padio (la ebena regiono tra kiu fluas la plej granda itala rivero Pado), najbare al la montetoj de la Apeninoj, situas la urbeto Parmo kun 180.000 loĝantoj, 58 metrojn super la marnivelo. La historiistoj opinias, ke la nomo de la urbo devenas de la etruska vorto Paraman kun la signifo de ĉefa sidejo, aŭ de la latina vorto Parma (ŝildo). La saman nomon portas la rivereto kiu malsupreniras de la Apenina montoĉeno, dividas la urbon en du partojn kaj post 10 km enfluas norde en la riveron Pado. Parmo havas longan historion. Fondis ĝin etruskoj kaj okupis ĝin tribo de gaǔloj antaŭ la alveno de romianoj kiuj, en la jaro 183 antaŭ Kristo, koloniigis ĝin. Parmo estas ja unu el la 8 fortikaĵoj konstruitaj de romianoj laǔlonge de la Emilia Vojo inter Rimini (latine: Ariminum) kaj Piaĉenca (latine: Placentia).

Utilaj informoj:

  • Kiel atingi la konferencan urbon? Urba mapo (en PPT-dosiero!)
  • Vetero en Parma
  • Elektra kurento
  • Kiel trovi la konferencejon kaj tranoktejon?
  • Manĝo kaj akvo
  • Telefonado
  • Valuto kaj monŝanĝo
  • Sanservoj
  • Vizoj

Konferencejo:
La konferenco okazos en la Instituto Salesiano San Benedetto, placo San Benedetto 5, apud la strato A.Saffi. Ĝi situas en la urbocentro ne malproksime de la katedralo kaj de la Monaĥejo "Monastero San Giovanni", ĉirkaŭ 20 minutojn piede de la stacidomo.

Tranoktejoj:

  • Hotelo Lazzaro
  • Hotelo Moderno
  • Restadejo Edison
  • Monaĥejo San Giovanni Evangelista
  • Istituto Salesiano San Benedetto
  • Comitato Anziani Pablo Golese "Il Tulipano" (Amasloĝejo, tendumejo, parkejo por ruldomoj)

Ekskursoj kaj vojaĝo al UK

Bankedo: Komuna vespermanĝo en Ristorante Bar CORALE G.VERDI, en vicolo Asdente n. 9, 43100 Parma. „Corale Verdi“ troviĝas en la koro de la okcidenta parto de la urbo kaj ni tute facile povas atingi ĝin piede. Prezo 25 € por A-landanoj kaj 18 € por B-landanoj por persono. vic. Asdente, 4. Prezo 25 € por A-landanoj kaj 18 € por B-landanoj por persono.

Se vi havas demandon...: Vi ĉiam estas bonevena skribi al Aida Cizikaite


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj