|
Ni bezonas unu la alian Internacia
Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la cxefa
renkonto-punkto por instruistoj kaj edukistoj. Gxi havas operaciajn rilatojn kun
Unesko kaj estas unu el nur ses aligxintaj fakaj asocioj de Universala
Esperanto-Asocio. ILEI havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en
pli ol 45. Kiuj bonvenas kaj bezonatas en ILEI ¨
Praktikantaj instruistoj
nuntempe instruantaj Esperanton. ¨
Instruistoj de lingvoj aux aliaj
fakoj kiuj volas intersxangxi spertojn kun alilingvaj kolegoj en Esperanto. ¨
Junuloj aux aliaj volantaj (aux
devigataj) gvidi kursojn en arangxoj, kluboj aux per la reto. ¨
Personoj kun sperto en trejnado
de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj
kampoj. ¨
Instruistoj kaj -antoj ecx se
nuntempe ne aktive instruantaj la lingvon. ¨
Subtenantoj de la instruado de
Esperanto kaj interkultura edukado. Kio cxe ILEI povas bonveni/konveni al vi? ¨
Ilustrita revuo Internacia Pedagogia Revuo (IPR) aperanta kun 40-pagxoj kvarfoje
jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj ligajn novajxojn. Gxia livero
estas inkluzivita en la membreco. ¨
Cxiujara internacia konferenco
kun fakaj prelegoj en kolegeca etoso. ¨
Abonebla revuo Juna amiko (4-foje jare, 28-pagxa) kun allogaj legajxoj en simpla
lingvajxo por lernejanoj kaj komencantoj. ¨
Aliro al hejmpagxoj de ILEI,
IPR, Interkulturo kaj multaj aliaj. ¨
Partopreno en la arangxoj kaj
servoj de niaj landaj sekcioj. La ligo havas
estraron, komitaton kaj laborplanon. Sur la sekvaj pagxoj ni skizas niajn
prioritatojn sur cxefaj laborkampoj. Via membreco helpos al ni realigi cxi tiujn
planojn. Via aktiva kunlaboro en sekcio aux por la internacia ILEI estas bonvena
kaj bezonata. Interna
fortigo
¨
Firmigi
kontaktojn kun sekcioj, fondante novajn kie eble. ¨
Kontakti
pli regule komitatanojn kaj plekti ilin en projektojn. ¨
Sekurigi
la financan bazon de la Ligo, i.a. per ne-kotizaj enspezoj kaj pli proksima
kost-kontrolo de niaj kontinuaj agadoj. Konferencoj
¨
Pliricxigi
la ILEI-konferencojn per pli granda program-vario. ¨
Fortigi
la fakan programon kun aktiva partopreno de konferencanoj. ¨
Malfermi
la konferencon al neesperantistaj eduk-fakuloj. ¨
Altiri
konferencanojn de diversaj agxoj kaj mondpartoj. Retprojektoj
¨
Starigi
novan pagxaron por ILEI (www.ikso.net/ilei) ¨
Krei
retbultenon por komencantoj (www.lernu.net/ja) ¨
Dauxrigi
laboron pri la mult-lingva kursejo "lernu!" (www.lernu.net) ¨
Aldoni
la Ligon al la evoluigata "Reta Oficejo" (www.ikso.net/ro) ¨
Kunlabori
kun la projekto Edukado.net (www.edukado.net) ¨
Plibonigi
la pagxaron de Interkulturo (www.interkulturo.net) ¨
Starigi
interaktivan ejon (vikion) por ILEI (www.ikso.net/ilei/vikio) Interkulturo
kaj aliaj projektoj
¨
Disvastigi
la uzadon de la reta projekto Interkulturo ¨
Evoluigi
manierojn taksi la efikojn de la projekto ¨
Subteni
kaj utiligi aliajn edukajn E-projektojn ¨
Evoluigi
novajn edukajn kaj eduksciencajn E-projektojn Junulara
agado
¨
Verki
manlibron por junaj instruemuloj. ¨
Organizi
instrutrejnadon dum TEJO-arangxoj. ¨
Evoluigi
ekzamensistemon pli konvena por uzo en junularaj rondoj. ¨
Teni
proksiman kontakton kun TEJO. Eldonado
¨
Dauxrigi
la kreskantan kvaliton – enhavan, aspektan – de IPR. ¨
Sekurigi
la financan bazon por nia lernejana revuo Juna
amiko. ¨
Diskutigi
strategion por gxia hibrida eldonado – papera kaj reta. ¨
Reverki
kaj reeldoni kajeron 1 de la lernila serio Tendaraj
tagoj. ¨
Sekvi
aliajn eldonajn eblojn kaj bezonojn, inkluzive de reta eldonado. Informado
¨
Malfermi
vojojn pli auxtomate ret-sendi ILEI informojn al gazetoj, E-centroj, Landaj kaj
Fakaj Asocioj, retaj diskut-rondoj ktp. Lerneja
agado
¨
Subteni
interesajn iniciatojn en la instrua kampo – speciale pri lerneja agado,
instrukapabligo kaj ekzamenoj. ¨
Observi
kaj kompili informojn pri la stato kaj kondicxoj de E-instruado. ¨
Kunorganizi
kun TEJO E-kurson en 2004 dum OkSEJT (arangxo antaux la IJK) lauxeble kun
seminario pri instrukapabligo. ¨
Kunlabori
en la projekto "flugiloj" por krei pli facilan sistemon de
instrukapabligo, kaj por kunverko de metodikaj libroj. Scienca
kaj Universitata Agado
¨
Aktualigi kaj disponigi informojn pri scienca esplorado
pri Esperanto-lern-rilataj temoj (lingva lernfaciligo, interkultura edukado,
...) kaj aparte pri uzo de Esperanto en la instruscienca esplorado. ¨
Diskonigi
informojn pri universitata instruado de Esperantologio kaj Interlingviko, kaj
krome pri peresperanta lekciado. ¨
Kunlabori
kun aliaj organizoj (AIS, Fakaj Asocioj, CED, ESF, IEM, CDELI, ...) en
didaktikaj kaj esploraj projektoj ¨
Evoluigi
datumbazon pri la roloj de la Internacia Lingvo en la instru-superaj medioj
(konferencoj, seminarioj, kursoj, periodajxoj, ktp.). ¨
Konstrui
telebibliotekon pri pedagogia eksperimentado rilate Esperanton kaj pri E-lingvaj
eseoj en la instrusciencaj terenoj. ¨
Funkciigi
laborgrupon pri terminologio en la instruaj kampoj. Eksteraj
rilatoj
¨
Plifortigi
kunlaboron kun alaj institucioj de la E-komunumo ¨
Enkonduki
novajn elementojn en la ILEI-programojn dum UK ¨
Proponi
ILEI-programerojn al IJK kaj regionaj E-kongresoj ¨
Dauxrigi
kaj utiligi la rilatojn kun Unesko, FIPLV kaj similaj organizoj. ¨
Evoluigi
kunlaboron kun neesperantistaj institucioj
kaj fondajxoj en la kultura kaj eduka kampoj Vizitu niajn hejmpagxojn kaj kontaktu
niajn sekciojn por pli da informoj: ILEI: http://www.ikso.net/ilei/ IPR: www.tarczy.rlan.hu/ipr/ Juna amiko: www.junaamiko.inf.hu Anoncu vin per la respondilo sur aparta
varbilo! Vi bezonas niajn internaciecon kaj
servojn. Ni bezonas viajn ideojn, sperton,
energion kaj kunlaboron.
Kune
ni bonigu la nivelon de Esperanto-instruado kaj la praktikan utilecon de la lingvo
|