La nova eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto aperis. Mendu ĝin ĉe : https://manlibro.ikso.net/

Vi volas legi la organon de ILEI? Jen IPR 2020/3. Membriĝu, kaj vi regule ricevos ĝin.

Kio estas ILEI?
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo
por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi
havas sekciojn en pli ol 40 landoj kaj membrojn en pli ol 70. Kelkaj sekcioj havas propran hejmpaĝon: vidu ĉe Aŭstralio,
Brazilo, Finnlando, Francio, Germanio,
Hungario, Katalunio,
Korea Resp., Pollando,
Svedio, Usono
kaj Kanado.
Kiuj estu membroj en ILEI?
Se vi instruas Esperanton, aŭ se vi estas instruisto de aliaj lingvoj aŭ fakoj kaj volas interŝanĝi spertojn kun alilingvaj kolegoj en Esperanto, aŭ se vi estas junulo kaj volas gvidi kursojn en aranĝoj, kluboj aŭ per la reto, aŭ se vi havas spertojn en trejnado de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj, aŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkultura edukado, tiukaze vi estu membro de ILEI!
Jen informoj kiel membriĝi.
Kion ILEI ofertas al vi?
- Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kun 40-paĝoj kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
- Ĉiujara internacia Kongreso kun fakaj prelegoj en kolegeca etoso.
- Abonebla revuo, Juna Amiko, kun allogaj legaĵoj por iuj legemuloj inter 10 kaj 100-jaraĝaj. ILEI-membroj povas aboni ghin kun rabato, ili estas superaj membroj.
|