|
LA
33-a ILEI-KONFERENCO De la 7-a gxis la 13-a de auxgusto 1999 okazis en KARLOVY
VARY (Cxehxio) la 33-a ILEI-konferenco. Gxin partoprenis 52 esperantistoj el 22
diversaj landoj reprezentantaj cxiujn kvin kontinentojn. La tagoj konferencaj
estis ne nur laboraj sed ankaux iom distraj, kio ebligis al cxiuj partoprenantoj
gxui la etoson. La kvin enskribigxintoj (el kvin landoj) ne partoprenintaj la
konferencon, ties gxuintoj kaj aliaj esperantistoj interesigxantaj pri la agado
de ILEI povas, tra sekvaj linioj, vidi filmon de la arangxo.
Post longa vojagxo perbusa, proksimume seshora, la konferencanoj, kiuj
jam partoprenis en la UK, atingis la kongresejon, kiam devus jam komencigxi la
interkona vespero. Tuj post la vespermangxo, cxiuj konferencanoj ricevis la
dokumentojn pri la partoprenado en la konferenco. La tralego de la
konferenc-libro montris du cxefajn partojn de la programo, kion pruvis la
efektivigado de la programeroj en la sekvaj tagoj. Cxiu el la du partoj labora
kaj distra allogis multajn konferencanojn.
La prelegoj "Instruo de la lingvo kaj de gramatiko" de Geraldo
MATTOS la prezidanto de la Akademio de Esperanto, "Projekto
Interkulturo" de la ILEI-prezidanto Mauxro LA TORRE, "Uzo de vortaroj
en la instruado" de Ilona KOUTNY, "Netradicia lernolibro de
Esperanto" de Petro CHRDLE, "Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en
Esperanto" de Lawrence MEE kaj "Pasporto al la tuta mondo" de L.
HARMON klerigis la konferencanojn, kiuj vere deziris ion lerni dum la arangxo de
ILEI. La trejnaj sesioj "Eduko al paco" de Mireille GROSJEAN,
"Komputilaj helpoj al la instruado" de Márta KOVÁCS kaj "La
fremdeco en ni: ekkoni la antauxjugxojn kaj ilin perlabori" de Sabine
TRENNER lernigis al la partoprenantoj la regadon de konfliktoj. Ne forgesindas
la prezentajxoj de Ton VERWOERD: "Instruhelpiloj" kaj de Mihai TRIFOI:
"Kiel naskigxis nova sperto?".
La CSEH-metodo devigis kelkajn konferencanojn plulerni kaj ekzamenigxi:
C-seminario, ekzamenoj B kaj C pri la CSEH-metodo okazis. Cxiuj tri kandidatoj
sukcesis la B-ekzamenon, kaj cxiuj kvar kandidatoj la C-ekzamenon.
La komitato kaj la estraro de ILEI ne estis senlaboraj. Okazis kunsidoj
komitataj dum 12 horoj kaj estraraj dum ses horoj. Do preskaux cxiutage tiuj
instancoj de ILEI kunsidis por pripensi la evoluigon de la asocio. Akcepto de
ILEI-sekcioj en Togolando kaj Katalunio kaj elekto de nova kasisto de ILEI estas
inter la decidoj faritaj. Post pli ol dek sep jaroj da financaj laboroj por
ILEI, Bertil ANDREASSON retirigxis, cedante la lokon al samlogxlandanino
KIM-LINDBLOM Boo Mee.
La promeno tra la banloka centro de Karlovy Vary, du aliurbaj ekskursoj,
banigxo en la baseno kun termala akvo, videofilmo pri tradiciaj ceremonioj en
Togolando, loterio kaj kultura vespero ebligis al la konferencanoj iel distri
sin post longaj horoj da laborado. En Loket la ekskursanoj povis vidi iaman
kastel-palacon regxan, kaj en banurbo Mariánské Lázně, la muzikan fontanon.
Ne pretervidita estu la loterio, kiu enspezigis 3500 cxehxajn kronojn al la kaso
de ILEI kaj ricevigis diversajn valorajxojn al la partoprenantoj.
Kvankam distingigxis du partoj en la programo, oni povas tamen noti, ke
estas iom malfacile taksi iujn programerojn laboraj aux distraj. Tiel okazis pri
la prezentadoj de Mattos, La Torre, Grosjean, Kovács, Trenner, Chrdle kaj
Verwoerd, kiuj tiom interesis la homojn pri siaj aferoj, ke la etoso estis ege
plezurdona. Flanke, la tre grava temo "Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en
Esperanto" estas prezentita en etoso iel dormiga. Simile, la C-seminario,
almenaux en sia unua sesio dormigis preskaux cxiujn partoprenantojn. La rapideco
en la ekzamenado kaj publikigado de la rezultoj de la ekzamenoj B kaj C
kontrauxas la admonon de la prezidanto kaj sekretario de IEK, kiu postuladas, ke
rezultoj estu publikigitaj multajn tagojn post la ekzamenado. Jen ili mem
surtretas tiun regulon. Eble ILEI devus havi kvazaux-inspektorojn por kontroli
kiel okazas tiuj seminarioj C nomataj METODIKAJ kaj la kurso B pri CSEH-metodo
kaj ankaux la ekzamenoj. La prezento Harmon havis karakteron ankaux reklaman,
kio ege interesis la partoprenantojn pri la nova instruilo "Pasporto al la
tuta mondo".
Tute aliajn menciojn havas la malfermo kaj fermo de la konferenco. Dum la
unua, kiun prezidis la prezidanto de ILEI, la konferencanoj ekhavis
superrigardon pri la tuta arangxo, kaj auxdis salutvortojn de la estraro de UEA.
Sub la gvidado de la vicprezidanto Stefan MacGILL fermigxis la konferenco.
Raporto pri la konferenco, publikigo de la rezultato de la ekzamenoj B kaj C pri
la CSEH-metodo, dankvortoj al la organiza komisiono, kaj sciigo pri la
konferenca rezolucio estas kelkaj el la eroj de tiu ferma ceremonio. La precipa
punkto de la rezolucio estas "regado de konfliktoj": ILEI proponas, ke
estu enkondukita en lernejojn la lernado pri "regado de konfliktoj".
Por agrabligi la etoson, folklora grupo de la urbo Karlovy Vary prezentis
muzikon kaj dancon cxehxecajn, dancigis la konferencanojn, kaj finfine amuzis
cxiujn Stefan per siaj spritajxoj kaj Steve WAGENSELLER per siaj kantoj.
ILEI estas vere tutmonda organizajxo. La partopreno de esperantistoj el
cxiuj kvin kontinentoj en la konferenco atestas pri tiu tutmondeco, kaj samtempe
devigas la gvidantojn de la ligo vere kunlabori kun cxiuj tra la mondo, kaj
provi demokratiigi la instruadon de Esperanto. La 33-a ILEI-konferenco jam
farigxas historiajxo. Kvankam plensukcesa, tamen ne mankas malglatajxoj:
ekzemple: samtempeco de pluraj programeroj, cxiuj partoprenindaj; metodika
seminario en cxambro sen tabulo por skribi kaj sen lecionoj antauxe preparitaj
de la seminarigvidanto, ktp. Nenio dubigas, ke la 34-a ILEI-konferenco estos ecx
pli sukcesa ol tiu cxi. La organizantoj certe uzos la spertojn de la pasintaj
por plibonigi la venontajn. GBEGLO
Koffi Noto:
La Cseh seminario estas organizata de Internacia Esperanto-Instituto, al kiu
ILEI laux interkonsento disponigas lokon en la konferenco. Sed IEI estas
sendependa de ILEI kaj gxiaj ekzamenoj, do ne estas devigata respekti iliajn
postulojn aux rekomendojn. La
konferenco per okuloj de observanto (elcxerpajxoj
el pli kompleta raporto)
-
Se la Konferenco ne havus similajn programerojn, gxi multon perdus; -
Similaj arangxoj (programeroj) amikigas la cxeestantojn; -
Esti en simila medio signifas trovi novan Patrion! -
Mi opiniis, ke du sinsekvaj prelegoj povos esti tedaj, felicxe mi eraris! -
Anstataux ne okazinta interkona vespero, ni efektivigis interkonan
arangxon dum tiu programero...
Dmitrij
CIBULEVSKIJ |