Esperanto-kvarteto
–
Por paroligi komencantojn
Antaux kelkaj monatoj aperis nova kartludo por paroligi
komencantojn. Gxi nomigxas "Esperanto-kvarteto" kaj konsistas el 28
koloraj kartoj. Sur cxiu karto trovigxas desegnajxo (ekzemple de segxo) kun la
esperanta nomo de la koncerna objekto. Krome oni trovas en la supra dekstra
angulo de cxiu karto la nomojn de tri aliaj objektoj (ekzemple
"pordo", "tablo" kaj "fenestro"), kiuj formas kune
kun tiu karto kvaropon ("kvarteton"). Oni disdonas cxiujn kartojn. La
ludantoj (lauxnombre prefere inter 3 kaj 7) faras inter si demandojn laux la
skemo "Cxu vi havas tablon?" por akiri kiel eble plej multajn
kvartetojn.
Laux
miaj spertoj el Esperanto-kursoj cxe germanaj popolaltlernejoj kaj dum la
Internacia Junulara Festivalo en Rimini la ludo elstare bone sukcesas kaj ofte
vere amuzas la kursanojn. Gxi estas pli simpla kaj multe pli bela ol gxia
antauxulo "Ludi kaj lerni" de Malte Markheden. La
"Esperanto-kvarteto" ecx tauxgas por rektmetoda kurso por komencantoj
sen ajnaj antauxscioj. Ankaux por pli spertaj lernantoj, por kiuj la frazmodelo
"Cxu vi havas ...?" jam ne estas io nova, la ludo havas sencon, cxar
ili lernas per gxi la nomojn de diversaj objektoj kaj ekzercas la akuzativon.
Por ili eblas krome uzi la malnovan ludon de Malte Markheden, eldonitan jam
antaux cxirkaux 15 jaroj, cxar surbaze de gxi eblas ankoraux pli multe
interparoli.
Cxiukaze mi rekomendas transpreni unu ludregulon de la
"antauxulo", nome ke kiam iu ne havas la petitan karton, dauxrigas la
demandito (kaj ne la najbaro), kio foje pliigas la amuzigxon.
Mendante la ludon, oni estu avertita, ke oni ne ricevas gxin en preta
formo, sed kiel paperajn foliojn, kiujn oni devas eltrancxi kaj glui sur
(aldonitan) kartonon. Por tio kaj la rekomendinda surgluado de travidebla plasta
folio oni bezonas depende de la lerteco kaj perfektemo inter 90 minutoj (kiel
skribas la auxtorino Beatrice Huber) kaj kvar horoj (kiel bezonis mi). Sed la
peno ege indas, cxar tiamaniere oni povas doni al la lernantoj tre bonan sxancon
por - eventuale ecx unuafoje - sperti Esperanton kiel funkciantan lingvon.
La ludo haveblas por DEM 10,- + DEM 3,- por la sendokostoj cxe Munkena
E-Junularo, Postfach 20 07 12, DE-80007 München, ::
anaso1@aol.com.
Ulrich
Matthias