|
Rezolucio
de la Konferenco Cxi
tiu dokumento, akceptita de la Komitato, estas du-parta. La unua parto turnas
sin al la ekstero, la dua parto al esperantistoj. "La
33-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kunveninta kun
52 partoprenantoj el 22 landoj de la 8-a gxis la 13-a de auxgusto 1999 en
Karlovy Vary, Cxehxio, traktinte por pacedukado i.a. metodojn regi
(grup)egois-mon, timon, agresemon kaj konfliktojn,
instigi
al produktistoj de (kinaj, televidaj, videaj, interretaj) filmoj krei kaj
disponigi filmojn pri la regado de konfliktoj por kontrauxpezi la inundon de
filmoj prezentantaj superfluan perforton
a)
kontribui
al la pacigo de la mondo tradukante kaj publikigante verkojn traktantajn
metodojn kiel regi konfliktojn, kaj mem praktikante tiujn metodojn, b)
subteni la ILEI-projekton Interkultura Edukado, varbante
por gxi pliajn lernejojn en evoluintaj landoj, mem interagante kun
partoprenantaj grupoj - precipe en landoj aux regionoj ekonomie malpli bonfartaj
- per monhelpo, materialoj aux konsiloj laux la bezonoj." |